Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
1-a ĈAPITRO
La konflikto de la kristana mondbildo al la altintelekteco.
Tra jarmiloj oni predikis por la homoj, ke ĉiu unuopa el ili estiĝis en patrina korpo ĉe la gravediĝo, kaj ke la fizika vivo, kiun post tio ili vivas sur la tero, estas la absolute sola, kiun ili spertos sur la fizika plano. Estas ĝuste, ke ili havas senmortan animon, sed laŭ tio, ĉu oni ricevis "pekabsolvon" aŭ ne, ĝi daŭrigas post la fizika morto sian vivon en spirita estado, kiu estas vivo aŭ en "eterna" feliĉego, la tiel nomata "ĉiela regno", aŭ en "eterna perdiĝo", la tiel nomata "infero". Tio fakte estas la esenco de la mondbildo aŭ vivkoncepto de la kristana religio.
      Laŭ tiu vivkoncepto la vivaj estaĵoj, kiel ankaŭ ĉio alia ekzistanta, estas kreitaj de Dio. La respondecon por la perfekteco aŭ neperfekteco de tiuj "kreitaj aferoj" sekve havas ekskluzive Dio mem. Laŭ tio "la kreita" kaj per tio ankaŭ la tera homo sekve neniel mem povas havi la respondecon por sia stato kiel perfekta aŭ neperfekta. Se ĝi ne estas perfekta, tio povas esti eraro nur ĉe Dio, kiu kreis la estulon, kaj ne povas esti eraro ĉe la estulo mem. Sed malgraŭ tio la eklezia kristanismo postulas, ke oni pentu siajn "pekojn" kaj petu pardonon ĉe Dio pro la neperfekteco, pri kiu oni do absolute ne mem povas kulpi, ĉar laŭ la sama kristanismo oni ja ne kreis sin mem. En la realo oni do devas peti pardonon ĉe Dio pro tio, ke oni ekzistas tiel neperfekta, kiel li kreis nin. Sed per tio la transprenita kristana mondbildo venas en konflikton kun la altintelekteco aŭ tiu logiko, kiu cetere malkaŝas sin malantaŭ ĉiu formo de kreado en la naturo. Se la tera homo "pekas", do estas ja efektive Dio mem, kiu "pekas", ĉar per tio li ja kreis ion, kio "pekas". Ne povas esti "la pekulo", sed tiu, kiu kreis "la pekulon", kiu prave havas la respondecon, kaj kiu sekve meritas la punon.
      Estas memkomprenebla sekvo, ke tia mondbildo povas esti vivofundamento nur por tiuj estuloj, kiuj ankoraŭ havas kapablon senkritike aŭ blinde kredi je aŭtoritatoj. Estas same memkompreneble, ke tiu mondbildo estas neebla por la sobra, kritika aŭ logika pensanto. Kaj ĉar la mondo ege progresas en spertoakirado aŭ scienco kaj laŭ responda grado faras ĉiun unuopan homon memstara pensanto, do estas evidente, ke anstataŭ kredon aŭ fidon je Dio la mond- aŭ vivkoncepto de la eklezia kristanismo en tiu rilato kreas dubon kaj malkredon. Ke per tio kaj laŭ responda grado ĝi ĉesas esti fundamento por moralo aŭ kulturo estas absolute neeviteble, kaj ke per tio la homoj en transira periodo devas profundiĝi en materiismo kaj sendieco kaj tiel en certa grado senesti moralan fundamenton, tio estas same natura sekvo. Tiel forta estis en la teraj homoj la kreskanta inklino adori potencon kaj la riĉecon akiritan per ĝi, la havaĵon, oron kaj landregionon akiritan de aliaj homoj, ke uniformoj, militpreparoj aŭ militismo fariĝis la unuarangaj faroj aŭ plej kostaj taskoj de la ŝtatoj, taskoj solvendaj eĉ antaŭ ĉia kreado de kulturo. Oficiraj titoloj fariĝis la plej distingitaj signoj de rango, kies plej altan gradon portis la reĝo mem. La reĝo do estis plej alta militista ĉefo, la plej distingita praktikanto de "la glavo". La kristanaj ŝtatoj, kies unuopaj individuoj estis "baptitaj en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito", kaj kiuj tial devus esti representantoj de li, kiu diris al sia disĉiplo: "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar tiu, kiu glavon prenos, per glavo pereos", – " ... se iu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian", – same kiel li admonis Petron pardoni: "Ne ĝis sep fojoj, sed ĝis sepdek oble sep fojoj", – tiuj ŝtatoj fariĝis la plej geniaj praktikantoj de la malo al la animsinteno de la mondliberiganto. Ilia agmaniero fariĝis kontrasto al tiu psiko, kiu estas la sola, kiu povus savi aŭ liberigi la mondon. Jes, tiu kreskanta impulso de egoismo kaj malamo fariĝis ĉiodomina tiel, ke la reprezentantoj de la aŭtoritatigita kristana institucio venis en tiun situacion, ke fulme kaj tondre kaj kun mortigobruo ili promesis al alie pensantaj homoj anatemon kaj bruligadon, perdiĝon aŭ eternan inferon. Ĉu ne miloj da homoj devis suriri la brulŝtiparon post tio, ke en torturejoj ili estis devigitaj konfesi sin kulpaj pri agoj, kiujn ili neniam faris? – Kaj ĉu ne estas tiu sama mezepoka fervorega de superstiĉo, kiu kelkfoje poste igis la virojn de la religia institucio forgesi la ordonon de la mondliberiganto koncerne la uzon de glavo kaj pardonon de maljusto? – Jes, ĉu oni ne ĝuste benis la grandajn mortigomaŝinojn, militoŝipojn, militotankojn kaj kanonojn kaj flamigis la soldatojn de la propra lando korpodifekti, mortigi kaj pereigi "la malamikon"? – Kaj ĉu ne per tio oni sabotis la sanktan biblian inspiron pri pardonado kaj amo al proksimulo aŭ vera kristanismo, kiu en la sama ŝtato estis aŭtoritatigitaj spirita klerigado, infaninstruo kaj lerneja edukado? – Kiel povas pastro plenumi la sakramentojn aŭ inspiri al rifuzo de uzado de glavo havante mortigilon sub la pastra robo? – Kaj kiel la ago malbeni siajn krucumantojn povas esti konforma al la agmaniero de Jesuo? – Ĉu li ne diris: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.