Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
10-a ĈAPITRO
Kio estas la eterneco?
Kiel la fina analizo de la pizo identis kun la eterneco, tiel la fina analizo de ĉiu ajn kreita objekto sammaniere identas kun la eterneco, kiu per tio fariĝas la absolute kosma aŭ altpsika baza rezulto de ĉiuj kreitaj aŭ efemeraj aferoj.
Sed tiu baza rezulto, tiu eterneco do ne estas tempo- kaj spacodimensia afero.
Gi ne estas materio, ĝi ne estas ŝtofo, ĝi ne havas volumenon, ĝi ne troviĝas en iu loko kaj ne povas esti esprimata kiel afero kun tiu aŭ tiu aĝo.
Sed objekto, kiu estas sen aĝo, sen materio, sen koloro, sen formo, kaj kiu tamen ekzistas, ĝi povas esti nur "io, kio estas".
Sed kiam tio estas la sola, kio restas, kiam iu objekto estas spertata per altpsika aŭ kosma sensado, ĝi ja povas esti nur tiu "io", kiu faras la analizon, tiu "io", kiu sensas.
Kio alia ĝi povus esti? –
Ne ekzistas spaco, tempo, materio, formo aŭ koloroj, sed nur la sentado de la analizo aŭ la spertado de la eterneco.
Tiu "io", kiu sensas, do estas "la viva io" en la estaĵo aŭ tio, kion ni esprimas kiel "la mion".
Kaj ĉar tio estas la sola ekzistanta, kiam la tempo- kaj spacodimensia ekzistado de la kreita objekto estas solvita kaj la sama objekto per tio montras sin identa kun la eterneco, do tiu eterneco ekskluzive povas esti nur la viva estaĵo mem.
Iu alia eterneco ne ekzistas aŭ troviĝas kaj neniel povas ekzisti.
Tio signifas, ke pere de altpsika sensado la viva estaĵo spertas sin mem identa kun la eterneco.
Tiel la eterneco ne estas vico de tempo- aŭ spaconocioj, sed estas "la mio", "la viva" aŭ "la vivo" en ĉiu viva estaĵo.
Per tiu travivaĵo la sensita objekto tiel estas identigita kun la eterneco, kaj la eterneco estas identigita kun la mio.
Per tio la viva estaĵo fariĝis unu kun la kosmo, la universo au la mondotuto.
La guto fariĝis unu kun la maro.
La diofilo estas unuiĝinta kun sia patro.
Ĉi tie ni do havas la altpsikan strukturon malantaŭ jena eldiro de la mondliberiganto: "Mi kaj la Patro estas unu".
Estas "tiu unuiĝo kun la universo, la kosmo, la mondotuto aŭ la patro, kiu estas la celo por ĉiuj vivaj estaĵoj ĉi tie sur la tera aŭ malaltpsika estadoplano.
Per tio la mistiko de la vivo estas solvita, la senmorteco pruvita por tiu, kiu havas sufiĉe da altpsika talentaro aŭ intelekteco por kompreni la pruvon.
Ĉi tie ni estas ĉe la kulmino de la vivtravivado mem.
Pli alta formo de sensado ne ekzistas.
De ĉi tie la daŭrigita sensado povas fariĝi nur la disiĝo de la guto de la maro, la disiĝo de "la perdita filo" de la patro aŭ la migrado de Adam kaj Eva kontraŭ la mallumo, la migrado for de "La arbo de vivo".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
