Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
12-a ĈAPITRO
La mia en la viva estaĵo.
En la antaŭa teksto ni vidis, ke ĉiu kreita objekto, ĉiu limiteco en tempo kaj spaco konsistigas eternecon, kaj ke tiu eterneco identas kun la mia aŭ la viva "io, kio estas" malantaŭ ĉiu formo de materio.
Tiu "io, kio estas" do ne povas havi analizon krom tiu, ke "ĝi estas".
Ĉar en la altpsika sensoregiono ĝi ne estas tempo aŭ spaco, ĝi povas esti nek koloro, formo aŭ volumo.
En tiu spertoformo ĝi povas esti nek bona nek malbona, firma aŭ fluida, granda aŭ malgranda, juna aŭ maljuna, ĉar ĉiuj tiuj aferoj estas ekster la ekzistado aŭ estado sur la altpsika estadoplano de tiu menciita "io".
Krom tio, ke ĝi estas "io, kio estas", ĝi povas esti nur sennoma kaj tial en mia ĉefverko ricevis la signon "X1".
Tiu "io" do ekzistas en ĉiu viva estaĵo kiel la spertanta, la direktanta, la ordonanta aŭ la volgvidanta.
Estas tio, kio pensas, havas intencojn, dezirojn aŭ avidojn.
Estas tiu "io", kiu esprimas sin mem per la nocioj: "Mi vidis", "mi aŭdis", "mi estis malgaja", "mi estis ĝoja" kaj simile.
En sia kunligo kun la malaltpsika estadoplano kaj aperado kiel ordinara tera homo tiu "io" do esprimas sin mem kiel "mio"n ne havante ian veran altpsikan aŭ kosman scion pri tio, kio estas en la realo tiu "mia".
Provizore ĝi havis nur malaltpsikan sensokapablon kaj sekve povas sensi nur en tempo kaj spaco aŭ en tiuj aferoj, kiuj ĉiuj estas ligitaj al certa tempo (aĝo) kaj al certa spaco (loko) kaj ĉiuj tiuj formoj de pezo kaj dimensio apartenantaj al tio.
Tial ĝi kredas, ke en la realo la solvo de la mondmistero estas rezulto de pezo kaj dimensio.
Sed en la antaŭa teksto ni vidis, ke pezo kaj dimensirezultoj povas ekskluzive esti nur lokaj eroj aŭ limigitecaj en la universo kaj sekve neniam povas fariĝi analizo de la tuteco, kio estas la universo, la kosmo aŭ la mondotuto, kaj sekve ankaŭ ne povas fariĝi analizo de la vivo mem.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
