Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
13-a ĈAPITRO
Kial la malaltpsika sensokapablo ne kontentigas la vivan estaĵon.
La mondotuto estas tuteco. Eĉ por malaltpsika sensado tiu tuteco aperas kiel "la limigita" kaj la "nelimigita". Tra la malaltpsika sensado la vivo povas ĝis certa grado ankaŭ esti sentata kiel du principoj, nome tio, "kio spertas" kaj tio, "kio estas spertata", kiuj ankaŭ povas esti esprimataj kiel "la kreanto" kaj "la kreita". Sed tra malaltpsika sensado la estaĵo povas sensi nur en tempo- kaj spacodimensioj kaj sekve povas sensi realisme nur tiujn aferojn de tempo kaj spaco, en kiuj la kreanto, lamio, aŭ la spertanta "io" estas kaŝitaj. Tial la menciita kreanto aŭ spertanta "io" aspektas kiel kombinaĵo de materio. Estas tiu kombino de materio, kiun ni nomas organismo. Sur la malaltpsika plano la organismon de la viva estaĵo, kiu estas kreita afero aŭ kombino de materio, oni do konceptas kiel la tutecan analizon de la viva estaĵo, kaj alivorte tio diras aŭ signifas, ke la viva estaĵo estas konsiderata kiel materio reprezentanta tiun aŭ tiun pezon kaj tiun aŭ alian aĝon. Sed neniam tia analizo povas kovri ion, kio estas eterna kaj senfina. Tial la malaltpsika spertokapablo neniel povas kontentigi la spertantan eternan kaj senfinan "io"n en la organismo. Se ne estus tiel, ĉiu formo de estiĝo de mistiko kaj superstiĉo estus kompleta maleblaĵo. Mistiko estas ja la samo kiel rekono de la ekzistado de io ekzistanta, kion oni ne komprenas. Kiam estas mistiko ĉe la vivo de la viva estaĵo, do tio signifas, ke oni rekonas, ke la viva estaĵo devas havi pli altan analizon ol tiun, ke ĝi estas nur "kreita materikombino", kaj estas fakto, ke ĉiuj, kiuj devas morti, kaj kiuj antaŭe havas tempon ekscii pri tiu morto, en la realo firme kaj neskueble kredas, ke ili pluvivos. Se ne, kion ili do povus timi? Kial do timi punon pro sia eventuala malmorala agmaniero? Se iu estulo vere povus centprocente kontaktiĝi kun tio, ke ĝi reale kaj komplete mortos aŭ ĉesos sensi, do ĉia timo pro la morto same komplete malaperus. Tiam povus esti nur parolo pri la malĝojo ne plu povi vivi, ne plu povi sperti siajn karajn parencojn kaj la bonaĵojn, pri kiuj oni ankoraŭ ne satiĝis. Sed funebro ne estas la samo kiel timo. Kiam laŭ tiel supera grado la estaĵoj timas la morton kaj deziras daŭran estadon, kiel efektive okazas, do tio ja malkaŝas, ke en la estaĵoj organike ekzistas io, kio ne akceptas absolutan morton kaj ankaŭ ne akceptas, ke la viva estaĵo estas nura materikombino. Alivorte, tiu mistiko, kiu kiel fakto ekzistas ĉirkaŭ la viva estaĵo kaj la mondotuto, do estas la fundamenta pruvo pri tio, ke la viva estaĵo, kaj en ĉi tiu okazo la ordinara tera homo, ne trovis sian perfektan aŭ kosman analizon. Sed laŭ la ĉi tie skizita altpsika kompreno pri la universo, la kosmo aŭ la vivo, ni nun scias, kio estas tio, kio mankas en la psiko aŭ konscio de la tera homo. Jam tio, ke malgraŭ ĝia tre ampleksa materia scio kaj kapablo la viva estaĵo mem kaj ĝia estado fariĝis pli kaj pli mistika, ja pruvas, ke en la mentaleco de la estulo kreskas io, kio pli kaj pli malfaciligas por ĝi la akceptadon de tio, ke ĝi estu nura efemera afero. Tiu io estas komenciĝanta senseto pri pli alta ekzistoformo, pli alta stato de travivado ol tiu pure tempo- kaj spacodimensia aŭ malaltpsika formo, kiun dominas la fizika plano kaj la fizikaj sensoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.