Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
14-a ĈAPITRO
La influoj de la naturo kaj la kreado de la homo.
La progresinta tera homo do komencas senseti la ekzistadon de sensoformo pli alta ol la pure tempo- kaj spacodimensia. Sed senseto ne povas estiĝi laŭ alia maniero ol pere de ia influo: Senseto estas efiko de antaŭa kaŭzo. Ĉi tie tiu kaŭzo estas la ekzistado de altpsika estadoplano. Kiam tia estadoplano ekzistas kaj troviĝas ĉie en la universo, kosmo aŭ la ĉiutaga vivo, la vivaj estaĵoj ne povas ekzisti sen ligo kun la efikoj de tiu plano. Tiuj efikoj estas kaŝitaj por la estulo tiel longe, kiam ĝi ne havas sensojn, per kiuj ĝi povas korespondi kun tiu plano. Sed la sensoj neniam povas estiĝi kaj ekzisti laŭ alia maniero ol kiel rezulto de influoj. En jarmiloj ŝtormoj igis arbojn kaj plantojn en la arbaroj balanciĝi tien kaj reen kiel en la samaj jarmiloj someroj kaj vintroj, malvarmo kaj varmego, lumo kaj ombro, tago kaj nokto influis la organismojn de la plantomioj kaj tie markis siajn efikojn. En miloj da aŭtunaj la plantoestaĵoj devis demeti sian foliaron por povi en respondaj miloj da printempoj renovigi siajn organismojn per nova foliaro. Ĉi tie ni vidas la komenciĝantan reenkariĝoprincipon en sia unua nebuleca estiĝo. Sed la vivo pluiras, kaj daŭre la plantomioj ricevas de la ekstera mondo influojn, kiujn ankoraŭ ili povas nek aŭdi nek vidi. Sed ĉu ni ne vidas, kiel tiuj influoj, kiuj ofte aspektas kiel morto kaj pereo, fariĝas pli altaj formoj de vivo kaj sensado? – Ĉu ne en nia tempo la plantomondo estas tre diferenca de la plantomondo en la arbaroj de la estinteco? – Ĉu ne nuntempe ni vidas plantojn, kiuj povas komenci malfermi sin por la lumo kaj la varmo kaj fermi sin por la mallumo kaj malvarmo de la nokto? – Ĉu tiu kapablo ne estas komenciĝanta sensado, komenciĝanta senseto pri kaj responde komenciĝanta korespondado kun ekstera mondo nekonata por la planto? Kaj kion oni opinias pri la viandomanĝa planto? – Ĉu ne kun siaj gluaj sukoj ĝi en certaj okazoj evoluigas en si la bestan stomako- aŭ digestoprincipon? – Ĉu ne ĝuste per tiaj sukoj ĝi komencas povi digesti animalan nutraĵon senkonsidere al tio, ke ĝi jam ricevis kapablon realigi inklinojn pri kaptado? – Ĉu oni ne kredas, ke la kapablo malfermi kaj fermi siajn florsimilajn kaptilojn kaj tiel kapti insektojn estas rezulto de miljara interefikado kun la naturo, kaj ĉu tiu interefikado ne daŭre okazas? – Ĉu ne daŭre someroj kaj vintroj, malvarmo kaj varmego, tago kaj nokto, lumo kaj ombro transiras la teron, transiras kontinentojn kaj marojn, kaj ĉu oni ne kredas, ke tiu interefikado estos kronita per sukceso kaj kondukos la plantovivon antaŭen al la besta aŭ animala plano? – Ĉu oni ne kredas, ke iam post grandegaj tempoepokoj la plantoestaĵo atingos antaŭen ne nur al tio, ke ĝi manĝas kaj digestas kiel la besto, sed ankaŭ al tio, ke ĝi vidas tiun sunlumon, tiujn kolorojn kaj formojn kaj aŭdas tiujn movojn aŭ energielvolvojn, kiujn nuntempe ĝi povas nur senseti? – Kio alia estas la nuntempa ekzistanta besto aŭ animala estaĵo ol tia progresinta plantoestaĵo, kiu nun ricevis kapablon aŭdi kaj vidi, kion antaŭe kiel plantoestaĵo ĝi povis nur senseti? – Ĉu la tera homo ne estas tia "besto" en tiel progresinta aŭ evoluinta stato, ke ĝi povas nun komenci senseti ankoraŭ pli altan formon de sensado aŭ travivadon ol la pure fizikan? – Ĉu ne estas ĝuste tiel, ke nun frapas sur la psikon de la tera homo la efikoj de nekonata mondo sammaniere kiel nuntempe la efikoj de la fizika mondo frapas sur la psikon de la planta estaĵo? – Ĉu oni do ne kredas, ke same kiel la influoj de la fizika mondo kreas sensojn kaj perfektigas la psikon de la planta estaĵo aŭ ŝanĝas ĝin al "besto", tiel tiu alta ekstera psika mondo, kiu nun frapas sur la psikon aŭ animon de la tera homo, ŝanĝos ankaŭ tiun estaĵon el ĝia "besta" malaltpsika stato en la veran homan altspikan vivoformon, kie en maldorma tagokonscia stato ĝi spertos kaj rekonos sian altan identecon kiel mastron kaj kreanton de la tempo kaj spaco? – Kiel alie la homo povu fariĝi identa kun "la bildo de Dio simila al li"? –


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.