Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
15-a ĈAPITRO
La rompita ligo kun la mondopsiko.
Farante al si la antaŭe menciitajn realaĵojn esplor, kaj ekzercobjektoj por la pensado oni ricevas per tio kapablon vidi, kiel iom post iom la mistiko ĉirkaŭ la viva estaĵo komencas malaperi kiel roso antaŭ la suno, kaj la granda mondodramo kun siaj sangelverŝaj okazaĵoj, ploro kaj grincado de dentoj komencas trovi sian lokon en la granda tutecrezulto de dieca mondplano kaj tie estas kontribua kondiĉo por la konservado de la eterna baza rezulto de la vivo, tio, ke "ĉio estas tre bona". Sen tiu esplorsinteno oni neniam povos solvi la mistikon de la vivo. Sen kapablo pri altpsika travivado oni devas daŭre resti en mallumo kaj kaoso kaj per tio en korpodifektado, sufero kaj morto kaj povas vidi la bazan rezulton de la vivo nur kiel blindan hazardon de senvivaj fortoj. Envere tre malfeliĉa vido. La viva estaĵo perdis la ligon kun la vera vivo aŭ la mondopsiko. "La perdita filo" estas for de sia patro. "Adam kaj Eva" estas en la zono de la mallumo. La epoko de la morto transiras la teron. La mortanta diofilo krias al la ĉielo: "Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min". – Tiu krio estas la limpaliso inter la du grandaj mondepokoj: La mallumo kaj la lumo, kio estas la samo kiel la morto kaj la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.