Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
16-a ĈAPITRO
La kaŭzo, ke troviĝas mallumo en la mondo.
Kial troviĝas en la mondo tia mallumo? – Kial la viva estaĵo ne troviĝas en konstanta epoko de lumo? – Kial la diofilo spertu sin mem kiel forlasitan de Dio? –
      Se ne estus mallumo en la mondo, neniu estaĵo fariĝus kapabla sperti lumon. Nur sur la kontrasto de lumo la lumo povas esti markita, kaj nur per markado ĝi povas esti sensata aŭ spertata. Tial la lumo kaj la mallumo devas esti spertataj alterne. Se neniam la diofilo povus trovi okazon sperti la vivon sen la Patro aŭ kiel forlasitan de Dio, li neniam povus sperti Dion aŭ akiri scion pri la valoro de Dio aŭ la Patro aŭ pri lia identeco kun ĉio viva. La tera homo estas ĝuste spertanta la transiron de mallumo al la lumo. Ĝi do estas survoje el la zono de la mallumo por eniri novan epokon, en kiu ĝi atingos travidi la tutan mistikon de la vivo, ricevos kosman klarvidon kaj trovos sin mem identa kun la eterneco kaj "unu kun la patro" kaj per tio identa kun la mastro de la vivo, la tempo kaj la spaco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.