Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
17-a ĈAPITRO
"La tagnokto" kaj "la jaro" kiel eksteraj cirkuloj.
Por povi kompreni tion necesas komprenigi al si, ke la vivo estas senfina serio de ripetoj de unu sama principo.
Tiu principo manifestas sin kiel "cirkulojn".
Tiuj cirkuloj komencas videbliĝi por ni en mikrokosmo kaj perdiĝas el la vidado en makrokosmo.
Ni mem konsistigas cirkulon meze inter tiuj du ekstremoj.
Tiu nia propra cirkulo nomiĝas en mia ĉefverko "Livets Bog": "mezkosmo".
Ĉar tiel la vivo estas senfina ĉeno de pli kaj pli grandaj cirkuloj, do iuj cirkuloj estas malpli grandaj kaj iuj estas pli grandaj ol la propra cirkulo. Tial ni povas fizike tute superrigardi tiujn malgrandajn cirkulojn, dum kontraŭe ni ne povas fizike superrigardi tiujn cirkulojn, kiuj estas pli grandaj ol nia propra, kaj ju pli grandaj estas tiuj, des malpli el ili ni povas vidi kaj tial finfine ni tute ne povas kompreni, ke tiuj etaj partoj, kiujn ni povas vidi el ili, vere estas partoj de cirkuloj. Al tiuj cirkuloj, kiujn ni povas facile superrigardi, apartenas la tagnokto. Homo, kiu havas sepdek jarojn, spertis la ripeton de la cirkulo de la tagnokto proksimume 25.550 fojojn. Ke tia homo tre kutimiĝas al tiu cirkulo, al ĝiaj kvar diversaj partoj: noktomezo, mateno, tagmezo kaj vespero kaj scias, ke neeviteble ĉiuj laŭvice sekvas unu la alian, tio sendube sentiĝas kiel memkomprenebla. Koncerne la fizikan naturon de tia cirkulo la homo fakte havas tiom da sperto, ke efektive oni povus esprimi tiun kiel "klarvidon". Post tiu cirkulo sekvas iu pli granda, nome "la jarcirkulo". Ĝin la tera homo spertas nur unu fojon spertinte la tagnoktan cirkulon 365 fojojn, kaj sekve en terhoma vivo de 70 jaroj atingas sperti tian cirkulon nur 70 fojojn. Sed ankaŭ tiuj 70 fojoj nepre sufiĉas por tio, ke la koncerna homo ricevas iom klaran superrigardon ankaŭ super tiu cirkulo kaj scias, ke ĝi nepre ripetiĝas, kaj ke same kiel la tagnokta cirkulo ĝi havas siajn kvar partojn, nome: vintron, printempon, someron kaj aŭtunon, kiuj responde analogas al la noktomezo, la mateno, la tagmezo kaj la vespero de la tagnokta cirkulo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
