Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
18-a ĈAPITRO
Surtera vivo estas la cirkulo de la vivo de la individuo mem.
Post spertado de la multaj ripetoj de tiuj du cirkuloj ni atingas cirkulon ankoraŭ pli grandan, jes, tiel granda ĝi estas, ke en tre favoroj okazoj viva estaĵo spertas per sia nuntempa fizika kapablo pri vivspertado, aŭ per sia fizika organismo nur unu solan.
Sed male al la spertado de la aliaj cirkuloj la spertado de ĉi tiu cirkulo ne estas "ekstera" afero.
Gi estas la interna vivo de la individuo aŭ de la viva estaĵo mem.
Tiu cirkulo estas ĉe la viva estaĵo ĝia propra estado kiel unu kun la cirkulo.
Tio estas ĉe la cirkulprincipo ties propra divido aŭ formado de la strukturo de vivspertado de la viva estaĵo.
Ĉi tie ne estas la plantoj, la arbaroj, la sunlumo aŭ la klimato ekster la organismo, kiuj estas subigitaj al la formo de la cirkulo, sed ĉi tie estas la propraj volgvido kaj pensado de la individuo aŭ ĝia kapablo pri la vivspertado, kiuj estas influataj de la principoj de la cirkulo.
Tia cirkulo komencas per tio, ke ĝi formas la konscion de la viva estaĵo kiel "infanon". Post tio sekvas la juneco, tiam la matura aĝo kaj la maljuneco, kiujn kvar statojn oni povas en la aliaj cirkuloj konsideri responde analogaj al la vintro, la printempo, la somero kaj la aŭtuno, aŭ la noktomezo, la mateno, la tagmezo kaj la vespero. Kiel la naturo ekster la viva estaĵo devas trapasi tiujn kvar cirkulstadiojn, tiel ankaŭ la mentaleco aŭ vivspertado de la viva estaĵo siavoje trapasas la samajn principojn kaj siamaniere estas unu kun ili. Kiam eta infano venas en la mondon, ĝi do reprezentas la principon de la vintro. Ĝi havas en si internan vivon, sed ekstere ĝi ne havas konsiderindan maldorman konscian mentalecon. Ĝi estas analoga al la vintra senfolia arbo en la arbaro. Sed iom post iom ĝia propra enesta printempa forto elfontas, kaj ĝi travivas la printempon de sia propra cirkulo: "la junecon". Post ĝi sekvas la somero de tiu sama cirkulo: "la matura aĝo", kaj tiam la estulo komencas paliĝi kaj velkiĝi en la aŭtuno de sia propra vivcirkulo, la maljuneco. Tiu, la vivcirkulo de la vivo estaĵo mem, do konsistigas tion,kion ni nomas "unu surtera vivo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
