Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
19-a ĈAPITRO
Ĉiu unuopa el ĉiuj ŝtofoj aŭ materioj konsistigas stadion en cirkulo.
En tia tera vivo la tera homo ricevas iom bonan rigardon en la strukturon de la cirkulo.
Krom la multaj miloj da fojoj, kiam ĝi spertas ĝin en formo de tagnoktoj, kaj krom la kvar aŭ kvin dudekoj da fojoj, kiam ĝi spertas ĝin en formo de la jarcirkulo, ĝi do fundamente spertas tiun saman cirkulon en sia propra vivo, en sia propra interna pensomondo.
Sed ne nur ĉi tiujn menciitajn cirkulojn ĝi vidas aŭ spertas.
Detala observo montras, ke ĉiuj ekzistantaj ŝtofoj aŭ materioj troviĝas en cirkulado.
Ne estas nur la irado de la steloj kaj astroj, kiuj konsistigas cirkulojn, sed tion faras absolute kaj senescepte ĉio, tute de la akvoguto ĝis la plej malmola diamanto.
En ĉiu momento ĉiuj materioj troviĝas en iu stadio en cirkulo.
Kio estas la blua ĉielo, la malhelaj kaj blankaj nuboj, kaj kio estas la vespera kaj matena ruĝo? –
Ĉu ili ne ĝuste estas akvo en iu stadio de ĝia cirkulo? –
Kaj ĉu ne estas precize la sama akvo, kiu kelkfoje trapasas stratan kanalon kaj kloakon por en posta stadio esti ĝuata de la vivaj estaĵoj en formo de kristale klara trinkakvo aŭ kiel freŝa aero aŭ oksigeno por la sango? –
Ĉu ne la samo validas por ĉiuj aliaj konataj materioj en nia ĉiutaga vivo? –
Ĉu ne la diversaj mineraloj: oro, arĝento, kupro kaj fero estas esprimo de ŝtofoj en certa parto de cirkulo? –
Ĉu ne estas tiel, ke ĉiuj solidaj ŝtofoj povas aperi en fluida aŭ vapora stato? –
Ĉu ne pere de temperaturo ĉiuj fizikaj ŝtofoj estas tenataj en certaj statoj? –
Ĉu ne pere de varioj de temperaturo ĉiuj fluidaj ŝtofoj povas solidiĝi kaj ĉiuj solidaj ŝtofoj povas fariĝi fluidaj aŭ aeraj? –
Ne troviĝas iu ajn ŝtofo, kies aktuala stato estas absolute neŝanĝebla.
Ĉiuj ŝtofoj estas subigitaj al ŝanĝebleco kaj konserviĝas nur en provizora stato pere de same provizora speciala stato de temperaturo.
Laŭ la ŝanĝiĝo de tiu ekstera stato ŝanĝiĝas ĉiu stato de materio aŭ ŝtofo.
Tiu ŝanĝebleco aŭ transformiĝo de la ŝtofo estas firma formo konservata de specialaj leĝoj, kaj tiu sama ŝanĝebleco do estas kondiĉo por la vivtravivado de la viva estaĵo.
Se ĝi ne ekzistus, ankaŭ ne povus ekzisti ia formo de kreado kaj sekve ankaŭ neniu formo de spertado de vivo, kaj ankaŭ ĉiu formo de efemero estus komplete ne ebla.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
