Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
2-a ĈAPITRO
La vera misio de la religia institucio.
Sed kiuj devas instrui al la homoj kristanismon aŭ la karakteron de Jesuo kaj per tio la veran kulturon, kiam ĉiuj, kiuj ricevis ŝtatan aŭtoritatigon kiel reprezentantoj aŭ kompetentuloj de la kristanismo, adeptiĝis al la paganismo, aŭ alivorte al la moralo ekster la kristanismoaŭ de antaŭ la tempo de Jesuo? –
Ĉu la eklezio aŭ la religiaj aŭtoritatoj ne estas reprezentantoj de la spirita vivo de la ŝtato, kiu estas ĝia psiko aŭ animo? –
Sed kiam la psiko aŭ animo de la ŝtato ne estas kristanismo, kiel do ĝia fizika vivo, ĝia kulturo kaj aperado povu esti tio? –
Ĉu ne plue diriĝas en la kristanismo: "Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos"? –
Tiuj, kiuj estas ŝarĝitaj aŭ ĉagrenitaj do nuntempe povu iri al la aŭtoritatigitaj reprezentantoj de Jesuo (la pastroj) kaj tie ricevi ripozigon, kio signifas: ricevi konsolon kaj pacon en la animo.
Sed kiam nuntempe la aŭtoritatigitaj anstataŭantoj mem de Jesuo estas militistoj, kio signifas: ke ili estas aŭ atakantoj aŭ defendantoj, kiel do ili povus doni al iu pacon kaj mensan ripozigon? – Kiel malfeliĉa sabotisto aŭ mense ruinigita liberbatalanto povu ricevi la por li konvenan konsolon kaj pacon ĉe pastro, kiu samtempe estas kontraŭulo? – Kaj malfeliĉa teroristo, denuncinto aŭ mortiginto, kiel li trovu al sia malfeliĉo konsolon, pacon kaj ripoziĝon ĉe pastro, kiu estas sabotisto aŭ liberbatalanto, aŭ kiu alimaniere estas lia plej akra kontraŭulo aŭ mortomalamiko? – Ĉu ne en tio estas facile vidi, ke pastro ne povu aparteni al iu partio. Lia misio aŭ agado estu alte levita super partieco. Kiel antaŭe menciite, pastro, kiu estas atakanto aŭ defendanto, estas militisto kaj ne pastro. La misio de la pastroj kaj la eklezio ne estas tiu de militinstitucio, sed tiu de pacinstitucio. La faroj beni la mortigilojn kaj inspiri la soldatojn al batalo kaj mortigado ne povas esti en harmonio kun la animsinteno de la mondliberiganto. Ĝia vera tasko kontraŭe estas tio, ĉiam esti en kvieto, esti en harmonio kaj paco kaj tiel esti en la ŝtato la absolute "fiksa punkto" al kiu tiuj, kiuj fariĝis malfeliĉaj, tiuj, kiuj perdis sian mensan fundamenton, povas reveni kaj rericevi en la vivo mensan starpunkton. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
