Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
20-a ĈAPITRO
La kaŭzo, ke ne povas ekzisti eterna juneco kaj ne povas ekzisti absoluta morto.
La vivspertado de la viva estulo do estas nur spertado de la diversaj stadioj (de ĝia propra organismo kiel ankaŭ de la organismoj de la cirkaŭaĵoj) en la cirkulo de la ŝtofoj.
Tial neniu povas daŭre resti eteme juna aŭ maljuna, eterne esti en infaneco aŭ en matura aĝo.
Neeviteble ĉiu unuopa viva estaĵo eteme troviĝas en ŝanĝanta stadio de vivkoncepto, stadio survoje al sia anstataŭiĝo de alia stadio, sekve de kio ĝi povas esti nur provizora.
Ĉar la ŝtofoj ne povas fariĝi nenio, same kiel ili ne povas estiĝi el nenio, do ne povas ekzisti en la regiono de la ŝtofoj aŭ materioj iu absoluta neniiĝo.
Tiu ŝajna neniiĝo estas nur la transiro de la ŝtofoj de iu stadio al alia, de unu stato al alia.
Tio kompreneble ne signifas, ke en la nova stadio iu sama ŝtofo estas same videbla kiel en la malnova stadio de la cirkulo.
Kelkfoje ĝi povas esti eĉ tute nevidebla en iuj stadioj de la cirkulo.
Kiam ekz. akvo, kiu estas tre realisme videbla, vaporiĝas kaj eniras sian plej altan aeran staton kaj ne plu estas videbla kiel vaporo, tiam ĝi fariĝis nevidebla por la fizika okulo.
Sammaniere ĉiuj ŝtofoj fariĝas fizike nevideblaj, enirinte la kvaran volumenan stadion de la cirkulo, nome la radiecan staton, kiu estas la samo kiel tiu, kiun la religio nomas "spirita".
Ĉi tie ni devas enŝovi, ke krom siaj kvar sezonoj la cirkulo havas ankaŭ kvar volumenajn stadiojn, nome: la solidan, la fluidan, la aeran kaj la radiecan. Tiel, kiel en ĉiu tempo ĉiu ŝtofo, ĉiu speco de materio devas reprezenti aŭ sian "vintran", "printempan", "someran" aŭ sian "aŭtunan stadion", la sama ŝtofo aŭ speco de materio devas en ĉiu tempo reprezenti iun el la kvar volumenaj stadioj de la cirkulo, "la solidan", "la fluidan", "la aeran" aŭ la "radiecan stadion". Per tio ni trovis en la cirkulprincipo la fundamenton de ĉia movo, ĉia ŝanĝebleco kaj per tio por ĉia kreado kaj la el ĝi sekvanta spertado de vivo. Jes, ni eĉ trovis konfirmon aŭ la senperan neskueblan pruvadon de la senmorteco de la viva estaĵo. Kiam la ŝtofo ne povas neniiĝi, sekve de kio ĉiu neniiĝo, kiun ni vidas, en la realo estas nur "ŝanĝiĝo", do laŭ absoluta kompreno la viva estaĵo neniel povos observi ian "neniiĝon" aŭ iun absolutan ĉeson de energidisvolvo aŭ movo. Ĉar absoluta morto povas esti nur absoluta ĉeso de energidisvolvo aŭ movo, do absoluta morto neniel povas ekzisti. Ĝia apero en la pensado aŭ en la konscivivo do estas nura iluzio, fikcio, nura superstiĉo, kiun kaŭzis ĉe la individuo aŭ la scienco nur la ankoraŭ neevoluinta superrigardo super la leĝoj de la ŝtofocirkulo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
