Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
21-a ĈAPITRO
En si mem "pereigebleco", "ŝtofo" kaj "formo" ne estas identaj kun la vivo.
Ĉi tie oni eble volas imfazi, ke tamen iu domo povas kadukiĝi kaj neniiĝi kaj sekve tute ĉesi ekzisti, kvankam la ŝtofoj aŭ materialoj, el kiuj ĝi konsistis, restas vivantaj en aliaj formoj.
Tiel ankaŭ ĉiuj aliaj videblaj objektoj en la mondo pereas, kvankam la ŝtofoj daŭre povas pluvivi en aliaj formoj aŭ objektoj.
Tial la objektoj tamen povas neniiĝi.
Jes, tio estas tute ĝusta, sed tiu pereigebleco ne havas ion komunan kun vivo.
Neniam la domo estis viva, kaj ĉiuj aliaj videblaj objektoj, kiuj estis estiĝintaj, konstruitaj de la naturo aŭ de la vivaj estaĵoj, ankaŭ ne havas en si mem ian absolutan "vivon".
Ili ja konsistigas nur materikombinojn en tiu aŭ alia formo.
Tiel en la realo estas nur "la formo" aŭ "la kombino", kiu estas pereigebla.
Sed la formo mem ja neniam estis viva.
Tio, ke kvanto da materio konsistigas kvadraton aŭ globon, ja ne signifas, ke tiu kvadrato aŭ globo estas viva.
Tiuj du aferoj estas ja videblaj nur tiel longe, kiel la materio estas ligita en tiuj du specialaj formoj.
Sed ĉu la materio estas kaosa aŭ ĉu ĝi estas organizita en specialaj kvantoj aŭ formoj, do tio ja ne signifas, ke la formo havas vivon.
Ĉu marmora bloko aperas kiel virina figuro kreita de genia artisto, aŭ ĉu ĝi daŭre kuŝas en la tero kiel ŝtona maso, tio neniel ŝanĝas la marmoron en direkto al vera vivo, kio signifas: en direkto al kreo de senso- kaj pensokapablo en la marmoro.
Tio, ke enartekspozicio oni diras pri la kreita marmora figuro, ke "ĝi havas multe da vivo", ja ne signifas, ke tiun eldiron oni komprenu laŭlitere.
En tia okazo la marmora figuro devus povi malsupreniri de sia soklo kaj ĉirkaŭpromeni por saluti siajn admirantojn.
La marmoro en la artista figuro estas same senviva, kiel ĝi estis en sia neprilaborita stato en la sino de la tero, kaj la figuro mem, por kies esprimado la marmoro estis materialo, ankaŭ estas io, kio laŭ absoluta kompreno neniam havis vivon.
La menciita figuro estas nur penso el la pensomondo de la artisto, pere de la marmoro manifestita por la ĉirkaŭo.
Gi fariĝis speco de inko, per kiu la artisto esprimis sian intencon.
La samo ja validas por ĉiu ajn alia formo de kreado.
Ĉiam ĝi reprezentas ion alian kaj ion plian ol tio, kio ĝi estas.
En si mem kreaĵoj do ne estas ia vivo, sed esprimas nur la pensojn kaj volon de ĝiaj kreintoj kaj per tio estas ties manifestorimedoj por vivo.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
