Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
22-a ĈAPITRO
Kial la mio estas identa kun eterna vivo.
"La ŝtofo aŭ la materio do neniam povas fariĝi io alia ol tiu materialo, per kiu esprimas sin "la vivo" mem. Ĉar en si mem, kiel antaŭe menciite, ĝi estas nepereigebla kaj nepre estas subigita al ŝanĝiĝo, kaj ĉar ankaŭ la formoj, kiuj kreiĝas per la materio, ne havas vivon, ni devas ĉi tie rekoni, ke en la estado ekzistas io alia ol ĝuste materio kaj formoj, nome tiu "io", kiu spertas kaj konstatas "la materion" kaj pere de ĝi kreas la formojn. Tiu "io" ne povas esti la materio kaj ankaŭ ne povas konsistigi la formojn, ĉar kiel kreanto de la formoj ĝi neeviteble ekzistis antaŭ ties kreado, kaj sekve tiu "io" ne povas esti kreita, sed neeviteble havas "eternan" ekzistadon, kaj ĉar ĝi estas la sola afero eli la estado, kiu povas esti "viva", do tiu "io" levita super materio kaj formoj neeviteble estas la samo kiel la mio en ĉiu viva estaĵo. Tiu mio sekve estas identa kun "eterna vivo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.