Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
23-a ĈAPITRO
La kaŭzo, ke la viva estaĵo ne estas vidata kiel "eterna", sed kiel "efemera" estaĵo.
Kiam la mio de la viva estaĵo tie estas iu "io", kiu kreas la formojn, kiuj en si mem estas la sola afero, kiu povas esti subigita al komenciĝo kaj fino, do ĉi tie montriĝas fakto por la evoluinta esploranto, ke la menciita estaĵo konsistigas la eternecon mem kaj pro la kapablo konstrui kaj malkonstrui formojn estas la reganto de la tempo kaj spaco. La superkonscio, la spirito aŭ la mio de la viva estaĵo do transvivas ĉian kreadon, ĉian energifunkciigon en la mondo, kaj ĝuste tiu eterna estaĵo prezentiĝas al ni en nia proksimulo kiel ankaŭ en nia propra memo. Sed kiam la viva estaĵo estas eterna, kial do povas esti, ke neniam ni vidas tiun vivan estaĵon kiel eternan, sed nur kiel efemeran estaĵon? – Kiam la ĉiuaro aŭ la ordinara tera homo vidas tiun vivan estaĵon nur kiel efemeran aŭ morteman estaĵon, do la kaŭzo estas, ke tiu spirita funkcio aŭ sensoformo, per kiu ĝi devas sensi tiun flankon ĉe la viva estaĵo, kiu konsistigas la eternan parton, estas malgrandigita al tiel elementa stadio, ke preskaŭ komplete ĝi estas eligita el la maldorma tagokonscia funkcio de la estaĵo, estas malfunkciigita. Estas tiu malfunkcio, kvieto aŭ neperfekteco ĉe la sensokapablo, kiu konsistigas tiun "morton", kiu devis fariĝi rezulto de "la pekofalo" aŭ "la manĝado de la arbo de sciado".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.