Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
24-a ĈAPITRO
Tiu "morto", kiu devis fariĝi la sekvo de "la manĝado de la arbo de sciado".
Tiu menciita "morto" do ne estas kompleta neniigo aŭ pereigo de la viva estaĵo, sed ĝi estas, kontraŭe, nur tiel granda limigo aŭ malvastigo de la sensokapablo de la estaĵo, ke tiu ne plu povas sensi sian propran eternan vivon aŭ sian propran altan identecon kun la eterneco.
Kiam ĝi ne sensas sian eternan vivon sed nur etan efemeran parton kredante, ke tiu eta parto, kiu estas ĝia fizika tera vivo, konsistigas ĝian tutan estadon, do tio klare montras, ke laŭ kosma vidpunkto la estaĵo estas "senviva" estaĵo.
La scio pri sia propra eterna vivo, kiun origine ĝi havis en "la paradiza ĝardeno", do estas perdita.
Sur tiu kampo la estaĵo fariĝis senkonscia.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
