Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
25-a ĈAPITRO
La ĉefa parto de la homoj de la tero estas "kosme senvivaj" estuloj.
De tiu kosme "senviva" aŭ "senkonscia" stato okazas en la aperado de la estuloj reveno al scio pli alta. Tiun revenon kontraŭ scio pli alta ni konas en la ĉiutaga vivo sub la nocio evoluo. Tiu evoluo montras al ni longan vicon de altiĝe pli kaj pli altaj konsciŝtupoj. La plej "senvivaj" ŝtupoj do estas tiuj, kiuj reprezentas la plej grandan kosman nescion. Sur la fizika plano estas facile vidi la kosman "morton". La kosme plej "senvivaj" estuloj estas tiuj, kiuj kulminas pri sabotado al propra vivofeliĉo. Por povi saboti sian propran vivofeliĉon oni do devas esti nescia, kio, kiel menciite, estas la samo kiel esti kosme "senkoncia". Homo scianta ne sabotas sin mem. Al tiuj estuloj, kiuj sabotas propran vivofeliĉon, apartenas la ordinara tera homo. Ĝi mortigas kaj korpodifektas, ĝi malhonorigas kaj prirabas sian proksimulon aŭ la ĉirkaŭantajn vivajn estaĵojn. Estas evidente, ke laŭsperte ĝi ne konas tiun leĝon, kiu diras: "Tiu, kiu glavon prenas, per glavo pereos". Ĝi scias nenion pri tio, ke oni amu sian proksimulon kiel sin mem. En plej favora okazo ĝi scias nur, ke tio estas skribita en tiu aŭ tiu sankta libro aŭ en tempo antaŭ longe pasinta ĝi estas dirita de tiu aŭ tiu estulo. Sed iun veran kosman scion pri la absoluta vero en tio ĝi ne havas. Kiel menciite, ĝi estas sur tiu kampo "senkonscia". Kontraŭe ĝi havas grandan scion sur la pure fizika kampo, kaj ju pli lerta la estulo estas ĉi tie ne havante "kosman konscion", des pli ĝi estas korpodifekta kaj mortiga. Ĝia egoismo ne konas limon.
      Tiel la ĉefa parto de la homoj de la tero estas "kosme senvivaj" aŭ "senkonsciaj" estuloj, kiuj ne konas sian eteman estintecon kaj eternan estontecon, sed kiuj sensas nur tiun efemeran nunon en sia giganta eterna estado, kiu konsistigas unu teran vivon. Ke sekve ili ankaŭ ne atentas tiun nekonatan eternan estadon, sed nur tiun etan nekonatan "nunon", kiu estas ĝia nuna tera vivo, tio estas memkomprenebla. Sed posedi gigantan eternan estadon kaj atenti nur etetan parton de ĝi, tio ja neeviteble sekvigas, ke neniel eblas por la estulo ricevi plenan ĝojon kaj espluaton de tiu estado aŭ eterna esto. Ĉi tie fariĝas fakto, ke tial en tiu sia stato ĝi fariĝas estulo de neperfekteco kaj per tio de malĝojo kaj sufero, kiu estas en konflikto kun ĉiuj vivoleĝoj en la granda nekonata regiono en ĝia reala eterna estado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.