Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
26-a ĈAPITRO
En la kulmino de la regiono de la mallumo.
Kiel menciite la tera homo do kulminas en estado de mallumo.
Se ni rigardas malantaŭen aŭ malsupren en la evoluo, ni vidas la tiel nomatajn naturhomojn.
Post tio ni venas al la bestoj kaj tiam al la plantoj, kaj post ili ni atingas la mineralajn formojn de vivo.
Ĉi tie de la mineralo ĝis la moderna ordinara militadaptita tera homo grandatrajte ekzistas forte progresanta inklino pri lertiĝo funkciigi la mortigan principon, kio estas la samo kiel rompo al la leĝo de amo, kulmino de mensa mallumo aŭ erara vivspertado.
Jes, ĉu ni ne vidas ĉi tie, kiel la morto de unu estulo estas pano por alia? –
Ĉu ni ne vidas, ke el tiu evoluo venis estadoplano aŭ plano de vivspertado, en kiu efektive estas vivkondiĉo, ke la estuloj devas vivteni sin per la korpoj aŭ karno kaj sango unu de aliaj, senkonsidere al la sangelverŝoj kiujn ili faras por ekposedi la posedaĵojn, bonaĵojn kaj rajtojn unu de aliaj.
Ĉu la vivo povas prezenti pli grandan neperfektecon, pli densan mallumon kaj pli grandan manifestadon de sensoruinigado? –
La fuĝejoj kun iliaj milionoj da senhejmaj aŭ sennaciaj homoj, kies vivinspiro estas premita kaj ĉesigita de premaj limigoj, pikildratoj kaj nutraĵporciigoj, kiuj ĝuste sufiĉas por konservi tiom da vivoforto, ke ili povas resti sur la rando de malsatmorto kaj sinmortigo, ĉu tiuj ejoj ne estas neskuebla dokumentado pri la regiono de la mallumo? –
Ĉu la ruinaĵoj de la antaŭe tiel fieraj kulturcentroj de certaj mondpartoj, iliaj kilometroampleksaj soldatotombejoj, bruligitaj arbaroj kaj difektitaj kampoj ktp. ne estas kroma fundamenta substrekado de tio, ke la tera homo trapasas la regionon de la mallumo? –
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
