Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
28-a ĈAPITRO
La kaŭzo, ke la estaĵoj ne povas daŭre resti "kosme senvivaj".
Sed la estaĵoj neniel povas daŭre resti "kosme senvivaj" aŭ "senkonsciaj". Per sia reagado al la agmaniero de la estaĵoj la vivo nepre iom post iom igas ilin plenumi la vivoleĝojn, kio ja estas la samo kiel manifesti centprocentan amon. Ĉar tiu reagado kreas malfeliĉan sorton por estaĵoj, kiuj ne plenumas la vivoleĝojn, kaj ĝojon kaj feliĉon por estaĵoj, kiuj plenumas tiujn leĝojn, do tiel tiu reagado de la vivo mem al la viva estaĵo fariĝas manifestado de grandega kaj neskuebla respondo al la granda demando de la homoj pri la milito, la malfeliĉo, la sufero, la malĝojo kaj vivapatio. Ni ja jam ekkonis la principon de mallumo en multege da variaĵoj. Ĉu ne ĝuste antaŭe ni menciis, ke en sepdekjara tera vivo la estulo spertas la tagnoktan cirkulon proksimume 25.550 fojojn? – Alivorte tio signifas, ke la estulo ne povas eviti vidi, ke "la mallumo", kio en ĉi tiu okazo estas la nokto aŭ la forigo de la lumo kaj varmo de la suno, estas nur provizora detalo en cirkulo. Ĉu ne ĝis abundo la providenco ĉi tie montras, kiel la mallumo neskueble devas esti anstataŭata de la lumo, ke la nokto devas esti anstataŭata de la tago, kaj ĉu ni ne vidis, ke la samo okazis por la jara cirkulo? Ĉu ne sepdek fojojn en normala tera vivo la providenco montris al sepdek jara homo, ke la somero sekvas la vintron? Sed sepdek fojojn vidi prezenton de tio, ke neeviteble la senviva kaj malvarma stato de la vintro devas cedi al la kolorbrilaj florejoj kaj foliaroj de la printempo kaj somero, tio estas ja parolo, pri kies senso ne eblas erari, kaj precipe, kiam en la sama tempo kaj sammaniere oni vidis ĝis 25.550 fojoj, ke senĉese la nokto devas cedi al la tago, same kiel la tago devas cedi al la nokto, kaj ke lumo kaj mallumo do neniel povas esti io alia ol alternaj detaloj en cirkulo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.