Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
29-a ĈAPITRO
Kiel la vivo mem montras la reenkarniĝon fakto.
Sed por kio tiu neskuebla parolo? – Kion ĝi signifas por la ordinara tera homo? – Ĉu ĝi ne signifas ĝuste tion, ke en sia esplorado aŭ sia studado pri la vivo tiu sama estulo devas uzi tiun parolon kiel fundamenton por sia logiko? – Kiam en tiuj cirkuloj, kiujn la tera homo povas superrigardi, la vivo tiel montras, ke ĉio estas okazaĵoj aŭ principoj ripetiĝantaj en cirkulo, kial do la samaj principoj devus ĉesi sekvi tiun regulon en tiuj cirkuloj, kiujn la tera homo ne povas superrigardi? – Kial devus ekzisti eterna nokto aŭ eterna tago, eterna vintro aŭ eterna somero en tiuj lastaj cirkuloj, kiam tiaj aferoj estas neeblaj en tiuj cirkuloj, kiujn la tera homo povas superrigardi? – Kial tia cirkulo, kiu konsistigas terhoman vivon, ne estu ripetiĝanta principo, kiam en ĉiuj aliaj situacioj la cirkulprincipo estas senĉesa kaj ripetiĝanta? – Cirkulo, kiel estas surtera vivo kun siaj sezonoj: infaneco, juneco, matura aĝo kaj maljuneco aŭ kun siaj vintro, printempo, somero kaj aŭtuno, kial ĝi ne estu ripeto same kiel tiuj aliaj cirkuloj, kiujn ni vidas? – Ĉu la 25.550 ripetoj de la tagnokta cirkulo kaj la sepdek ripetoj de jara cirkulo, kiujn ni vidas en normala vivo, la ŝanĝiĝanta cirkulo de la akvo kiel kloakaĵo kaj vespera kaj matena ruĝo sur la ĉielo kiel ankaŭ tio, ke ĉiuj ceteraj ŝtofoj, kiujn ni vidas, same troviĝas en ŝanĝiĝantaj cirkuloj aŭ kiel solidaj, fluidaj, aeraj aŭ kiel radiecaj ŝtofoj, ĉu ĉiuj tiuj aferoj ne estas sufiĉaj pruvoj pri tio, ke ĉiuj formoj de manifestadoj aŭ energidisvolvoj estas ripetoj de cirkulo? –
      Se ni diras, ke la cirkulo de surtera vivo ripetiĝas, do tiu eldiro aŭ aserto pri la reenkarniĝo estas en kontakto kun ĉio, kion montras al ni la naturo. Se kontraŭe ni diras, ke la cirkulo de surtera vivo ne estas ripeto, sed reprezentas nur unuopan aferon, do ni neniun ajn ekzemplon trovas en la naturo, kiun ni povas preni kiel konfirmon de nia aserto, kaj tial nia aserto aŭ koncepto ne estas fundamentebla per io stabila aŭ logika kaj sekve povas esti asertita nur sur la bazo de tio, ke ni nenion povas memori de antaŭaj vivoj aŭ de la spertado de la cirkulo de surtera vivo. Sed kontesti la ekziston de io nur pro tio, ke oni ne povas memori tiun ekziston, tio je neniel povas esti logika fundamento por aserto aŭ analizo. En tia okazo oni ja devus kontesti ankaŭ la unuajn tagojn kaj jarojn de sia nuna surtera vivo. Kiu povas memori sian propran naskiĝon, jes, kiu povas memori ĉiun vorton, kiun li aŭ ŝi eldiris hieraŭ? – Tiel malsaĝe kiel estus kontesti sian propran naskiĝon, nur pro tio, ke oni ne povas memori ĝin, tiel same malsaĝe estus pro la sama kaŭzo kontesti siajn antaŭajn estadojn aŭ la reenkarniĝon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.