Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
3-a ĈAPITRO
Kiam la pastroj fariĝas "militistoj", kaj la ŝtato sabotas la kristanismon.
Tiel longe, kiel ankoraŭ grandskale la estuloj estas egoismaj, ili fariĝas laŭ responda grado partiecaj. Ili forte favoras la aferojn por ili agrablaj kaj persekutas tiujn aferojn, kiuj ne estas por ili agrablaj aŭ konvenaj. Per tio ili povas agi nur kiel defendantoj kaj atakantoj, kio plue sekvigas, ke ili estas "militistoj". Kiam la socioj konsistas el estuloj, kiuj estas atakantoj kaj defendantoj, aŭ de estuloj, kiuj ankoraŭ ĉefe posedas nur la psikon de militisto, tiel longe la milito en iu maniero ekzistas reciproke inter viroj kiel ankaŭ inter ŝtatoj. Tiel longe, kiel restas milito, ankaŭ estas uzo por estuloj, kiuj povas krei pacon, mildigi aŭ pacigi la animsintenon de la partoprenantoj, kaj kiuj povas konsoli kaj konsilgvidi la perdinton aŭ tiun, kiu falis pro siaj faroj. Se socio ne havas en si institucion bazitan sur tiaj senpartiaj pacamaj estuloj pere de kiuj ĝia psika vivo povas esti stabiligita, ĝi estas simila al individuo, kiu mem troviĝas en psika konfuzo.
      Ĉu ne estas ĝuste tia psika konfuzo, kiu karakterizas ĉiujn kristanajn ŝtatojn en la mondo? – Ili fariĝis la plej grandaj konkerantoj kaj subpremantoj al aliaj popoloj. Ili fariĝis la plej geniaj praktikantoj de la mortiga principo. Ili estas la plej grandaj produktantoj kaj uzantoj de mortigiloj, tute de la ordinara ponardo ĝis la plej rafinita kaj ĉioneksterma atombombo kaj la bakteriaj kaj kemiaj militiloj, kiuj laŭdire superas eĉ la atombombon rilate al mortigo- aŭ ekstermokapacito. Samtempe kun tiu grandega aranĝo de militismo aŭ mortiga povo ili daŭre konservas kaj aŭtoritatigas eklezian potencon, stabon de edukitaj pastroj, kiuj de miloj da katedroj kaj en formo de la antaŭe menciitaj jesuaj avertoj koncerne la uzon de la glavo kaj koncerne la ordonon pri pardonado al siaj malamikoj predikas la kernajn principojn de la kristanismo aŭ la amon al proksimulo. Per tiu eklezia potenco aŭ institucio la menciitaj kristanaj ŝtatoj donas, en formo de la aŭtoritatigitaj bapto kaj konfirmacio, al ĉiu infano, kiu naskiĝas en ĝia regiono, la eblecon solene enmembriĝi en la kristanan mondsocion.
      En formo de la religia institucio aŭ la eklizia potenco la kristanaj ŝtatoj do havas specon de pacinstitucio, kiu devus esti ilia fizika aŭ anima fiksa punkto. Sed kiel ni vidis, tiu "fiksa punkto" cedis kaj perdis sian stabilecon, ĉar pere de la eklezia potenco, kio estas la pastroj, ĝia fizika strukturo fariĝis partieca. La pastroj ne povis venki sian kunnaskitan inklinon al fortaj simpatioj aŭ malsimpatioj kaj sekve kunglitis en la vicojn de la atakantoj kaj defendantoj kaj per tio fariĝis militistoj anstataŭ pastroj kaj laŭ responda grado akcelis la malpacon anstataŭ la pacon. La eklezia potenco do ankaŭ ne povis malhelpi, ke en formo de la leĝe ordonita militserva devo la ŝtato en ioma grado sabotis la kristanismon semitan en la infanoj pere de bapto, konfirmacio kaj instruado. Kiam knabo estas tiel aĝa, ke li povas uzi mortigilon, li estas ŝarĝita per la devo fariĝi soldato kaj edukiĝi kaj lertiĝi pri specialaj metodoj mortigi kaj ruinigi siajn proksimulojn kaj ties havaĵon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.