Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
30-a ĈAPITRO
La situacio de la tera homaro estas stadio en cirkulo.
Per la ĝisnuna prezento de la cirkulprincipo en ĉiuj ĝiaj variaĵoj, en formo de nia propra surtera vivo de la lulilo ĝis la tombo kiel ankaŭ en formo de ĉiuj ceteraj okazaĵoj de la naturo, ni ricevis fundamenton por nia logiko koncerne la rekonon de la nuntempa kosma situacio de la homaro.
Kiam ĉio, ĉio tute de la vojoj de planedoj kaj sunoj ĝis la falo kontraŭ la tero de la pluvogutoj, troviĝas en ripetiĝantaj cirkuloj trapasante vaporiĝon kaj densiĝon, radiecon kaj ŝtoniĝon, pasante tra lumo kaj mallumo, tra malvarmo kaj varmego, tra vintro kaj somero, tra tago kaj nokto, kaj la al ili apartenaj transiraj stadioj: printempo kaj aŭtuno, mateno kaj vespero, do ankaŭ la nuntempa sortostato aŭ kosma situacio de la tera homaro, ĝia nuntempa malluma kaj milito difektita, mortiga kaj malsan, akcela estado estu trovebla kiel stadio en tiu ĉioampleksa kosma cirkulprincipo.
Kiam ĉiuj cirkuloj, kiujn ni vidis ĉi tie, prezentiĝas kun kvar "sezonoj": vintro kaj printempo, somero kaj aŭtuno, kiuj en la cirkulo de la surtera vivo mem respondas al infaneco kaj juneco, matura aĝo kaj maljuneco, kaj en la tagnokta cirkulo signifas noktomezon kaj matenon, tagmezon kaj vesperon, do la nuntempa situacio de la tera homaro naturbezone devas reprezenti unu el tiuj kvar stadioj de cirkulo. Do devas ekzisti tia pli granda cirkulo, en kiu la nuntempa tera vivo kaj tuta situacio de la homaro konsistigas provizoran "sezonon". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
