Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
31-a ĈAPITRO
La evoluo kiel pruvo pri kosma cirkulo.
Sed ĉu ni povas vidi tian "kosman cirkulon"? –
Ĉu ĝi havas simptomojn, kiuj ĉi tie sur la fizika plano estas konkrete alireblaj kiel neskueblaj pruvoj pri la ekzistado de tia cirkulo? –
Jes, ĝi havas tiel elstarajn neskueblajn pruvojn, ke estas absolute neeble krei veran intelektan mond, bildon ne bazante ĝin ĝuste sur la fortaj efikoj sur la fizika plano de tiuj cirkulo.
Ni bezonas nur rigardi la evoluon.
Ĉu ĝi ne estas irado de malpli intelekta ĝis pli intelekta stato, de malpli granda scio ĝis scio pli granda? –
Sed kresko de malpli granda scio ĝis pli granda scio, de malpli granda stato de konscio ĝis stato pli granda, tio ja signifas kreski de mallumo al lumo, kreski de "la morto" ĝis "la vivo".
Ĉu la evoluo ne montras al ni ĝuste tian konscivekiĝon? –
Ni havas la kapablon vidi, ke la evoluo komenciĝas tute malsupre en la minerala regno, etendiĝas en la vegetalajn formojn kaj post tio en la formojn animalajn, el kiuj la vivoformo de la tera homo estas la plej progresinta.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
