Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
32-a ĈAPITRO
Kosma sezono, kiu malaperas, kaj la komenciĝantaj efikoj de nova kosma sezono.
Sur la evoluvojo de la minerala regno ĝis la tera homo ni trovas la tutan vivon, kiun per fizikaj sensoj ni kapablas konkrete percepti. Sed kio estas la centra principo en tiu evoluo, kiu okazis en tiu regiono, al kiu ni havas fizikan aliron? – Ĉu ĝi ne estas laŭgrada evoluo kontraŭ la lertiĝo al la kapablo mortigi, korpodifekti kaj pereigi? – Ni do havas antaŭ ni evoluon, kiu iom post iom faris la vivan estaĵon genio pri la menciita manifestodisvolvo. Kiu estas pli kapabla pri mortigado, korpodifektado kaj pereigo ol la tera homo, kaj ĉu tiu evoluo ne efektive faris tion vivkondiĉo, ke grandskale la estaĵoj devas vivteni sin per la karnaj organismoj aŭ la korpoj unu de alia? – Jes, eĉ ne la homoj cedas al vivtenado per la karno kaj sango de aliaj animalaj kunestaĵoj, kvankam por ili tio ne estas vivkondiĉo, kiel estas por la rabobestoj. Sed tiu cirkonstanco ja tamen ne faris la homojn malpli mortigaj kaj malpli korpodifektantaj. Ili daŭre estas estuloj, kiuj reprezentas la nobelaron de la mortiga principo. Ili mortigas kaj korpodifektas ne pro vivkondiĉo, sed pro avido pri sensignifaj vivbonaĵoj, ili mortigas pro superstiĉo, pro religia kaj politika fanatikeco, pro avido pri potenco kaj regado kaj finfine ankaŭ pro sadismaj aŭ perversaj inklinoj. Elvoki mortotimon ĉe aliaj fariĝis por iuj estuloj la sola eblo por seksa funkciiĝo, same kiel por aliaj piromania kaj perforto fariĝis sola afero, kiu povas vivigi la duonmortintan aŭ difektitan seksan strukturon ĉe sia posedanto, tiel, ke tiu povas atingi kontentiĝon. En la evoluo ni ankaŭ vidas, ke origine tiu mortiga naturo (ĉi tie ni kompreneble en ioma grado devas ellasi la sadismon) estis la fundamento por la religia kulto. Homoferoj kaj la afero mortigi aliajn kaj mem esti mortigita en batalo, tio ja estis la plej alta idealismo en la nordlanda mitologio kaj la sola, kio malfermas la vojon al "Valhalo", la ĉielo de tiu instruo.
      Estas ĝuste, ke poste venis en la mondon pli noblaj formoj de religia kulto, inter alie la budhana, la kristana kaj mahometana, sed ankoraŭ tio ne ŝanĝis la fakton, ke ĉiuj tiuj homoj de la dudeka jarcento inicitaj pri la religiaj sakramentoj kaj baptoceremonioj estas la plej geniaj vivruinigantoj de la tera evoluvojo kaj sekve estas la plej grandaj sabotistoj al la vivtravivado mem. Ilia malfeliĉa sorto montras al ni, ke ili ne komprenas vivi la vivon. Tiel abunde riĉa pri paradizaj ekzistoeblecoj rilate al klimato, regionoj kaj vivbezonaĵoj estas la terglobo, ke senescepte ĉiuj ĝiaj homoj povus esti komplete feliĉaj. La malfeliĉo de la homaro do ne estas materia demando sed psika problemo. Ĝi estas stato de animo. Ĝi estas demando pri humaneca kapablo aŭ talento, kaj ni ja ankaŭ vidas, ke en la animo ĉe plikaj pli da teraj homoj komencas efiki pensado pli alte humanisma, inspirita kaj apogita de la kerna enhavo de la religioj. Oni do ne plu kredas je Valhalo kaj ĝiaj mortigaj idealoj de herooj. Estas ĝuste, ke nuntempe oni ankoraŭ murdas kaj mortigas, sed kie tio ne okazas favore al la humanismo, tie oni tamen klopodas prezenti la murdojn favoraj al ĝi. Oni apogas sin sur la koncepto, ke la mortigo kaj ruinigometodoj de la milito estas rimedo por kontraŭbatali la malhumanecon, kaj en preskaŭ ĉiuj situacioj oni motivigas siajn mallumajn, bestecajn aŭ malhumanajn inklinojn per humanecaj idealoj. Militministrojn oni nomas defendoministroj kaj la militistaron oni nomas defenda potenco, kaj neniu konfesus sian militon ataka milito. Ĉiuj militantaj potencoj asertas sian militon defenda milito.
      Nova mensa sfero, pli alta anima tavolo do komencas influi. Estas ankaŭ tiu anima tavolo en la psiko de la teraj homoj de tiu anima tavolo, kiu dividas ĝin en du partojn: en la tielnomata "malbono" kaj la tielnomata "bono", kaj estas tiu relative nova anima tavolo, kiu pere de edukado kaj instruado inspiras kontraŭbatalon al "la malbono", al la hereditaj, mortigaj, bestecaj tradicioj, al la tielnomataj "pekoj", kaj inspiras la evoluon de "la bono", humaneco aŭ amo al proksimulo. Pere de tio montriĝas fakto, ke la tera homaro troviĝas en batalo inter du formoj de animstato: Unu psiko mortiga aŭ rompanta la vivoleĝojn kaj unu psiko akcelanta humanecon aŭ amon al proksimulo. Ke la lasta estas la sola, kiu en la realo havos eblecon fariĝi la fundamento por la kulturkreado de la estonteco, tion montras la naturo mem kiel ion memkompreneblan. Kun tiuj faktoj antaŭ la okuloj estas facile konstati, ke ni vidas komenciĝantajn signojn de ĉeso de "kosma sezono" kaj la komenciĝantajn efikojn de nova "kosma sezono".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.