Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
33-a ĈAPITRO
La tera homaro troviĝas en "la vintro", la unua mensa "sezono" de kosma giganta cirkulo.
Ni scias, ke en la cirkulo ekzistas nur kvar sezonoj, kaj por trovi kie en tiu granda kosma cirkulo la menciita homaro troviĝas, ni do devas fari komparon inter tiuj kvar kaj tiuj du, kiujn ni ĉi tie havas antaŭ ni en la sorto de la homaro.
Ni scias, ke la sezono nomata "la vintro" estas tiu, kiu esprimas la morton, aŭ kiu estas la plej senviva, tiu, en kiu ĉiuj belaj floroj, la verda foliaro kaj la multaj ravaj odoroj, fruktoj kaj vivinspiraj fontoj estas fermitaj.
Ĉie, kie kulminas la vintro, la tuton kovras la blanka neĝo, la blanka senviveco, la mortotuko de la fizika mondo.
La vintro do estas la sfero de la morto.
Sed kiam la psiko de la tera homaro kulminas pri praktikado de la morto, forigado de ĉia vivo aŭ kulminas en rompado al tiuj leĝoj, kiuj estas kondiĉaj por la perfekta spertado de la vivo, do la nuna kosma situacio de la homaro sekve estas "la vintro" de la kosma cirkulo kaj per tiu la zono de "la morto" en la sama cirkulo.
Sur la ekstera fizika aperado de la tera homaro, sur ĝia nokta malvarmo aŭ mortiga frosto, alivorte sur ĝiaj egoismo kaj senameco, do kuŝas en formo de la kompleta kvieto de la kosma senkonscieco ĉe la menciita homaro la blanka neĝokovrilo de "la kosma vintro". Tiu homaro do troviĝas en la unua "sezono" de mensa aŭ kosma giganta cirkulo, en la vintro, la malvarmo aŭ en la regiono de vivmalamikaj fortoj. La individuoj staras kiel kosme nesciaj kaj senfruktaj estaĵoj. Ili estas la senfoliaj arboj de tiu "vintro". Ili povas nek aŭdi, vidi aŭ en alia maniero sensi sian eternan vivon. Ili kontestas, persekutas kaj eĉ ridindigas la kredon je aŭ la koncepton pri tiu sia propra eterna realeco. Pli "senviva" la viva estaĵo ne povas fariĝi. "La morto" estas nur malvastiĝo de scio pri la trans fizikaj statoj ekzistanta, reala eterna naturo de la estaĵoj, same kiel la fizika vintro estas nur malvastiĝo de la brila vivo de la somero, de ĝia belega foliaro, de la florabundoj kaj brilaj kolororiĉoj de ĝiaj herbejoj, de la sorĉoj kaj amorevoj de ĝiaj helaj noktoj. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
