Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
34-a ĈAPITRO
La nuntempa malhela sortostato de la tera homaro estas kosma "ekdegelo" kaŭzita de "la printempo" de kosma cirkulo.
Sed ĉar la malkaŝita rekta parolo kaj senperaj realecprincipoj de la vivo montris al ni, ke la malhela sortosituacio de la tera homaro estas la unua el kvar "sezonoj" de kosma giganta cirkulo, do el la sama parolo de la vivo ni scias, ke tiu stato ne estas daŭra, sed ke ĝi kondukas la menciitan homaron laŭ fiksita direkto kontraŭ fiksita celo.
Neskueble tiu celo estas la sekvanta "sezono" de la sama giganta cirkulo, nome ĝia "printempo".
Sed kiel efikas la fortoj en la principo de tiu "printempo" mem? –
Ili efikas kiel komenciĝantaj mildaj aŭ varmaj ventoj, kiuj igas la neĝon kaj glacion degeli kaj krei degelaĵojn kun grandegaj riveroj sin ĵetantaj antaŭen kontraŭ la maro, preterlasantaj la ŝliman kaj kotan terenon kun grandaj nebulformaĵoj, alternantaj kun pluvoj kaj hajloj, kun sunbrilo kaj kvietaj tagoj, kaj tagoj kun pezaj grizaj nuboj kaj ŝtormaj veteroj, sed daŭre pli kaj pli proksimiĝantaj al la sunlumo kaj varmo de la somero.
Koncerne la situacion de la tera homaro ni do vidas ĉi tie, ke jam antaŭ longe malfortaj mensaj printempaj ventoj komencis influi. Ĉu ne ĉiuj religiaj instrukcioj kaj idealoj, kiuj montras humanecon kaj amon al proksimulo kiel la mondsavan idealon, estas la komenciĝantaj "printempaj ventoj" de la giganta cirkulo, kaj ĉu ili ne jam kaŭzis kaj ankoraŭ kaŭzas la grandegajn mensajn ekdegelojn, riverojn kaj ŝtormajn veterojn? – Ĉu ne en la lastaj jardekoj la situacio de la tera homaro pligraviĝis per grandegaj militoj kaj mortigometodoj? – Ĉu ne en la nuna tempo la batalo furiozas pri la du ideologioj: "Diktatoreco" kaj "demokrateco" pli ol pri pure materiaj posedaĵoj? – Ĉu ne en sia vera nefalsa naturo kun sia humaneco por ĉiuj homoj kaj libereco kaj samrajteco pri la vivbonaĵoj la demokrateco konsistigas la glacidegelajn printempajn ventojn, kiuj el la vivosfero de la estuloj forigos la mensan malvarmon kaj mortigan froston? – Ĉu ne "la diktatoreco" estas ĝuste tiu frosto aŭ vivhaltiga vintra malvarmo, kiu silentigas la voĉon de la homamasoj aŭ ekstermas sub sia glacikovrilo aŭ kosma mortotuko ĉiun altan mensan floron? – Ĉu ne ĉi tie ni troviĝas en la rekta parolo de la vivo mem, kaj ĉu ne senkonsidere al "la Biblio" aŭ al religia kulto, senkonsidere al politikaj aŭ militismaj aŭtoritatoj aŭ potencaj faktoroj, ni ĉi tie atingis komplete neŭtralan informon pri la mondsituacio? – Ĉu tiu informo ne estis fundamenta esprimo de perfekta laŭleĝeco, humaneco aŭ amo aŭ dieca mondplano, en kiu la estaĵoj estas neskueble kondukataj antaŭen tra fizikajn vintrojn kaj somerojn, tagojn kaj noktojn. Ĉu ne vidiĝas ankaŭ, ke tiuj okazaĵoj estas nur detaloj en irado tra alia multe pli alta mondo ol la fizika? Ĉu ne ĉi tie ni vidis, kiel por ĉiu, kiu komprenas ĝian parolon, la menciitaj detaloj malkaŝas, ke la sortosituacio de la tera homaro estas "kosma ekdegelo", estas batalo inter la gigantaj fortoj de "kosma vintro" kaj "kosma printempo", batalo, en kiu "la printempo" komplete venkos, same kiel ĝi faras en ĉiuj aliaj cirkuloj de la vivo. Tiel la senmorta tera homaro iras renkonte al brila, feliĉa, kosma estonteco. En formo de nova mondepoko "kosma printempo" jam radias sian "kosman sunlumon", sian komenciĝantan "someran varmon" sur la mensajn terenojn de la tera homaro. En formo de la gigantaj fortoj de tiu kosma cirkulo la dieca volo kondukas kun si la tutan terhoman vivon kontraŭ la lumo, kontraŭ tiu "kosma printempo", kiu poste estos anstataŭigita de "la granda kosma somero", de la menciita giganta cirkulo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
