Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
35-a ĈAPITRO
La kosma rakonto de la vivo, kiun esprimas la ekstera fizika aperado de la cirkuloj.
Malantaŭ si la tuta terhoma vivo havas la malnovan mondepokon, la regionon de la milito kaj morto, kaj de la malfeliĉo kaj sufero aŭ la ĉiondetruajn flamojn de la infero mem. Ĉiu, kiu havas la emon, povas rigardi antaŭen kontraŭ la lumo, kontraŭ "la printempo" kaj atingi stabiligon en sia mentaleco per la plena dorsvento de la giganta cirkulo kaj sperti ĝian "printempon", la ĉionvivigan beatecon kaj plej altan feliĉon de la amo al proksimulo kaj la el ĝi sekvanta afero sperti sin mem kiel la mastron de la vivo. Sed ĉiu povas ankaŭ rigardi malantaŭen en la mallumon, povas per sia mensa vintra malvarmo frostigi siajn proksimulojn kaj per tio daŭre resti en la glaciregiono aŭ kvieteco de la kosma morto, kio per aliaj vortoj signifas: en la kompleta nescio pri la eterneco de sia propra vivo kaj sia propra alta identeco kiel tiu "io", kiu transvivas la somerojn kaj vintrojn de la eterneco, ĝiajn tagojn kaj noktojn, ĝiajn varmon kaj malvarmon, vivo- kaj mortoformojn. Ĉi tie ni do laŭ elementa maniero vidis, ke la cirkulo ekzistas ne nur por rakonti al ni pri fizikaj tagoj kaj noktoj, fizikaj vintroj kaj someroj aŭ pri la infaneco, juneco, matura aĝo aŭ maljuneco de la individuo. Inter la linioj ni vidis, ke en la principoj de ĉiuj tiuj eksteraj videblaj okazaĵoj troviĝas iu por la ordinaraj teraj homoj kaŝita, kosma rakonto, revelacio de la dieca volo, amvoko sonanta tra la tuta universo, la realigo de la naturo mem de la eterna ordono: "Amu unu la alian".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.