Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
4-a ĈAPITRO
Tio, kio estas la malluma sorto de la homaro.
Ĉi tie ni do vidas, ke laŭ tio, ke kristanismo estas praktikado de la agmaniero de Kristo, la kristanaj ŝtatoj ankoraŭ estas longe for de tio, ke ili fariĝis kristanaj.
Kio alia estas la tuta ekzistanta militismo, militistaro kaj militŝiparo ol regiono en la psiko kaj animo de la homaro, kiu ankoraŭ ne estas kristanigita, ankoraŭ ne estas preta, ankoraŭ ne estas fintravivita? –
Tio estas la estinteco, la besta prastato de la homaro, la ankoraŭ nevenkita paganismo.
Estas tiu primitiva parto de la psiko de la homaro, kiu estas ĝia malluma sorto, ĝia malfeliĉo, ĝia malhonoriĝo kaj sufero.
Alianciĝi kun tiu sorto, evoluigi la militmaŝinaron kaj en solena maniero beni kaj honorigi la mortigometodojn kaj subteni mortpunojn kaj venĝoprocezojn, tio signifas elbari sin mem de la reala kosma vivo, de la komuna konscio de la universo aŭ tiu psiko, kio kondiĉas, ke la suno same radias sur "la maljustulon" kiel sur "la justulon", kaj ke la pluvo falas same sur la kampojn de "la malbonulo" kiel sur tiujn de "la bonulo".
La komuna spirito de la universo aŭ la psiko de la mondotuto, kio signifas "la kosman konscion", kiu elradias de ĉiuj "inicitoj" aŭ de la plej grandaj gvidantoj de la homaro, havas nenion komunan kun favorado aŭ persekutado.
Nur la neinicita aŭ nepreta homo estas ankoraŭ tiom enkarcerigita en la efemera loka imagosfero de sia propra konscio, ke ĝi kredas, ke eblas sin respektigi per subpremado, sabotado aŭ pereigado al la vivo ĉirkaŭ si.
Ĝi ne scietas, ke perfortante sian proksimulon ĝi atencas la mondanimon.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
