Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
5-a ĈAPITRO
La psiko de la tera homo kaj la monda psiko.
Estaĵo povas en sia ĉiutaga estado esti ĉirkaŭita de nur du aferoj. Tiuj du aferoj estas materio kaj vivo. La materio estas la senviva, la supraĵa, la tempoligita, la efemera, dum la vivo estas la vivaj estaĵoj, kiuj senescepte ĉiuj estas la samo kiel la proksimulo. Perfortante la proksimulon oni perfortas la vivon. La vivo estas ankaŭ la konscio, la animo aŭ la psiko de la mondotuto. Devus esti evidente, ke same kiel ĉiuj aliaj formoj de animo aŭ psiko tiu animo aŭ psiko malfermas sin nur por amo kaj ne por malamo, perforto kaj persekutado. Ne estas mirige, ke nur estuloj atingintaj kulminon en humaneco, altruismo aŭ amo al proksimulo povas atingi "iniciĝon", kio signifas fariĝi "unu kun la monda animo" kaj per tio "unu kun la monda mio", kiu estas la samo kiel Dio aŭ la Patro. Ĉiuj tiuj estuloj, kiuj kiel idealon povas vidi nur respektigon kaj reliefigon de si mem je la kosto de aliaj surbaze de ofero de vivo kaj sano de aliaj, kaj kiuj tial estas danĝeraj sabotistoj al la vivo ĉirkaŭ si, ilin la monda mia aŭ Dio ja devas elbari el la monda psiko aŭ la konscio de la universo kaj enbari ilin en lokaj, psikaj ĉambroj aŭ sferoj taŭgaj por tio, kie de samanimaj estuloj ili povas ricevi la konsekvencojn de la mortiga agmaniero de la propra idealismo kaj per tio ekvidi sian danĝeran psikon deviantan de la mondkonscio aŭ mondanimo. Tian lokan psikan ĉambron apartigitan de la mondkonscio ni trovas en formo de la mensa sfero aŭ psiko de la tera homaro. Tiu psiko devias de la monda psiko per tio, ke ĝi ne havas ties sensan kaj dimensian povon. Ĝi povas travivi aŭ sensi nur laŭ dimensioj tempaj kaj spacaj, dum la monda psiko esprimas sensan povon, kiu estas tute ekster tempo kaj spaco, povon, kiu tiel facile sensas aŭ ĵonglas en senfinecaj aŭ nelimigitecaj, kiel la terhoma psiko sensas aŭ ĵonglas en limigitecaj. La diferenco inter la terhoma psiko kaj la psiko de la universo do estas tiu, ke la nuntempa psiko de la tera homo permesas nur sensadon en la efemero, dum la psiko de la universo aŭ la konscio de la mondotuto sensas en la "eterneco". La tera homo povas sensi nur lokajn aferojn, dum la monda psiko sensas en la tuteco. Sekve de tio la ordinara aŭ la en kosmo ankoraŭ neinicita tera homo ne havas alireblon al sensado ekster la tempo kaj la spaco. Tial ĝi ne povas sperti la vidadon de sia propra senmorteco aŭ identeco kun la eterno. Gi ne povas regi tiun travidadon de la iluzioj de la mondotuto, en kiuj oni spertas sian propran fiksan punkton en la mio de Dio. Ĉi tie ni havas la diferencon inter la neinicita tera homo kaj la en kosmo inicita estulo aŭ mondliberiganto, kiu atingis sensadon en kontakto kun la mondotuto, kaj kiu tial sentas sin »unu kun la Patro" kaj spertas sin mem kiel "la vojon, la veron kaj la vivon".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.