Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
6-a ĈAPITRO
Provizore vera kristanismo estas neebla en la funkcioj de la ŝtato.
En plej alta grado tiu analizo faras tion komprenebla kaj per tio ankaŭ pardonebla, ke la reprezentantoj, de la eklezia potenco aŭ la pastroj, devis laŭ tiu neperfekta maniero, kiel vere okazis, administri kaj interpreti la veran kristanisman agmanieron malkaŝi tan tra la mondliberiganto. Ankoraŭ ili ja ne estas provizitaj per tiuj altaj sensa povo kaj agmaniero, kiujn manifestis la mondliberiganto. Kiam en iu ŝtato la ekleziaj kaj fizikaj aŭtoritatoj kiel ankaŭ la ĉiuaro estas reprezentitaj de estuloj, kiuj ankoraŭ ne povas travivi la psikon de la mondotuto kaj kiuj sekve absolute naturbezone staras sur evoluŝtupoj multe malpli perfektaj pri humaneco kaj amo al proksimulo ol tiu, kiun esprimis la mondliberiganto per sia agmaniero, tiel longe centprocenta kristanismo ankoraŭ estas neeblaĵo ene de la funkcioj de tiu ŝtato. En la rajtoinstitucio oni ne povas liberigi ĉiujn krimulojn pro la motivigo, ke oni pardonas ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras. Ĉu ne la ĉiutaga vivo fariĝus por aliaj homoj vivdanĝera ĝangalo? – Rifuzi en la ŝtato ĉian militisman aferaron pro la motivigo, ke tiu, kiu glavon prenas, per glavo pereos, oni ankaŭ ne povas, tiel longe kiel ankaŭ ĉi tie troviĝas inklinoj rabemaj aŭ krimaj, kontraŭ kiuj oni devas klopodi protekti la socion. Tiel longe, kiel la eklezia potenco konsistas el ordinaraj nepretaj homoj, oni ankaŭ ne povas postuli, ke ĝi estu centprocente konforma al la spirito de la nazaretano. La antaŭe prezentitaj analizoj pri la rilato de la socio al la plej altaj idealoj de la kristanismo do ankaŭ en neniu maniero, nek al pastroj, juristoj aŭ militistoj, estu ia riproĉo. Ĝi estas nur analizo de la rilato de la kristanaj ŝtatoj al la plej altaj idealoj de la kristanismo. Analizi la situacion povas esti nur utile, ĉar estas nekontesteble, ke tiuj idealoj estas la centra afero mem en ĉiu kreado de humaneco kaj kulturo, senkonsidere al tio, ke ilia praktika plenumado estas absolute neevitebla kondiĉo por travivado de la solvo de la mistero de la propra mio kaj la el ĝi sekvanta kosma konscio aŭ kontakto kun la monda animo aŭ Dio, kiun reprezentis la mondliberiganto, kaj kiu tial estas la celo de ĉiuj ekzistantaj individuoj. Kaj la situacio estas ja en la momento ĝuste tia, kiel ĝi povas kaj devas esti. Ni vidis kelkajn el tiuj kampoj, sur kiuj pro mankantaj evoluo la estuloj ankoraŭ ne povas plenumi la kristanismajn idealojn. Ĉar la plenumado de tiuj idealoj estas neevitebla kondiĉo por harmonio aŭ paco ni devis atendi trovi malharmonion aŭ militon tie, kie ili ne estas plenumataj. Se ne estus tiel, tio ja malkaŝus Kriston kaj ĉiujn inicitajn estulojn de la mondo aŭ la plej grandajn gvidantojn de la homaro kiel fraŭdistojn. Ni vidis, ke pro siaj ankoraŭ reciproke mortiga egoisma psiko, senameco aŭ malatento al la ekzistado de la proksimulo la kristanaj socioj devas ankoraŭ uzi glavon, kanonojn kaj eksplodilojn por sia konservado. Kion ni do trovas en la spuro de tiu psiko? – "Tagon de juĝado", inferon, korpodifektadon, stertoron, ploron kaj grincadon de dentoj, mondkulturon en ruinaĵoj, mense kiel ankaŭ fizike. Kiu havas la respondecon por tio? – Kiun oni povas kulpigi pri tiu granda mizero?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.