Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
7-a ĈAPITRO
La tempo- kaj spaco dimensia koncepto de la homoj pri la militrespondeco.
Jes, la homoj ja opinias, ke ili jam trovis la respondeculojn de la milito kaj per tio ankaŭ la veran kaŭzon de la milito. Ĉu ne post la granda mondodramo oni starigis multajn eksterordinarajn tribunalojn, kies tasko estis esplori la rilatojn de ĉiuj tiel nomataj "militkrimuloj", juĝi al ili punon kaj per forjuĝo de la ordinara fido al ili, eligi ilin el la socio aŭ fari ilin senleĝaj en tiaj okazoj, kiam oni ne simple ekzekutis ilin? –
      Tio sekve montras, ke la opinio de la reganta publiko estas, ke punante aŭ ekzekutante aron da homoj, kiuj estis militagitantoj precipe aktivaj, oni povas solvi la problemon aŭ elŝiri la radikon de la milito. Oni do kredas, ke tiu koterio da homoj havas la tutan respondecon por la granda mondodramo, sub kies efikoj ĝemas kaj anhelas la nacioj aŭ socioj sur la tuta tero. Se ne estus naskitaj la militagitantaj diktatoroj, gvidantoj kaj helpantoj de tiu koterio ĉio estus senĉesa ĝojo kaj plezuro. Ke la postvivanta socio devis reagi laŭ tiu maniero estas memkomprenebla afero tiel longe, kiel laŭsense ĝiaj membroj estas spaco- kaj tempodimensie ligitaj. En maldorma, tagokonscia stato la menciitaj membroj ne povas superrigardi tiun spacon aŭ tiun tempon, en kiu ili aktuale troviĝas, kaj tial estas tute ne eble por ili vidi, ke neniu homo aŭ neniu koterio povas havi la respondecon por la sorto de la homaro, kaj ke sekve tiu respondeco apartenas al tute alia plano. Por sensi sur tiu plano la viva estaĵo bezonas altpsikan sensokapablon, kiu ankaŭ estas la samo kiel kosma konscio aŭ tiu anima stato, kiu fojon post fojo estas esprimita en la biblio kiel "La Sankta Spirito". Estis surbaze de tiu anima stato, ke Jesuo kaj la plej grandaj el la spiritaj gvidantoj kaj profetoj de la homaro sensis aŭ travivis la vivon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.