Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Inter du mondepokoj   

 

 
8-a ĈAPITRO
La malalte psika kaj alte psika sensojormoj.
Estas ĝuste, ke la nuntempaj teraj homoj havas certan psikon aŭ animan flankon en sia konscio, kiu ĉe unuopaj personoj povas manifesti sin kiel mediumismon, klarvidon, telepation aŭ simile, sed tiuj aferoj ne estas esprimeblaj kiel kosmaj aŭ altpsikaj, ĉar ili estas same tempo- kaj spacodimensiaj kiel la pure fizikaj sensoformoj. Ili ne donas "eternorezultojn", kio estas rezultoj de io, kio ne estas tempo kaj spaco, io, kio ne estas pezo kaj dimensio. Tial tiuj menciitaj rezultoj ĉiam estas tempo- kaj spacorezultoj, kio ankaŭ estas la samo kiel rezultoj de "pezo kaj dimensio". Devus esti evidente, ke la mondmilitoj aŭ la sorto de la homaro ne estas demando pri pezo aŭ dimensio, sed estas demando pri psiko. Per pezo- kaj dimensirezultoj oni ne solvas animajn problemojn. Tiuj rezultoj do esprimas nur limigitecojn, kaj limigitecoj estas la samo kiel disigo de la tuteco. Sed io, kio estas disigita de la tuteco, povas ja esti nur loka ero, kaj rezulto, kiu estas analizo de tia loka ero, neniel povas esti la perfekta esprimo de tiu tuteco, al kiu apartenas la menciita loka afero. En kunligo kun la mondotuto aŭ kosmo ekzistas do du specoj de bazaj rezultoj, nome la lokaj rezultoj kaj la tutecrezultoj. Ĉar per ordinara fizika sensado kaj la al ĝi ligitaj ekzistantaj kaj antaŭe menciitaj psikaj sensoj oni povas sensi ekslusive nur lokajn rezultojn, kiuj estas limigitecoj, pezo kaj dimensio aŭ tempo-kaj spacodimensioj, la menciita pensoformo estu esprimata kiel malalte psika. Tiu sensoformo do ne donas ian ajn malkaŝon aŭ analizon de tiu "io" mem, kiu mezuras kaj pesas kaj per tio travivas aŭ kreas la tempon kaj la spacon, aŭ kiu aperas kiel la volgvida "io" aŭ la mio en la vivaj estaĵoj. Tiu "io" do estas la kreanto malantaŭ la kreita. La kreanto diferencas de la kreita per tio, ke ĝi ne estas subigita al estiĝo kaj ĉeso, kaj tial tiu kreanto ne povas esti spertata aŭ sensata pere de la tempo- kaj spacodimensia aŭ maltalte psika sensoformo, ĉar kondiĉo por tiu sensoformo ja estas ĝuste tio, ke la sensobjekto estas subigita al estiĝo kaj ĉeso.
      Ke troviĝas tia kreanto ekzistanta ekster tempo kaj spaco aŭ tia "io", kiu ne estas tempo aŭ spaco kaj sekve ne havas pezon aŭ dimension, tio montriĝas fakto inter alie per tio, ke la vivo aŭ la viva estaĵo en si mem estas mistiko kaj fariĝas ju pli mistika, des pli per teknikaj kaj kemiaj rimedoj oni kapablas registri grandegajn spaco- kaj tempopanoramojn per rezultoj de pezo kaj dimensio. Sed ĉar la mistiko pri la vivo aŭ pri la viva estaĵo kreskas samgrade, kiel progresas la materia scienco, do per tio evidentiĝas, ke ĉe la vivaj estaĵoj ekzistas io, kion tiu scienco neniel povas solvi, kaj samtempe la biblia informo pri la afero "morti" kiel sekvo de "manĝado de la arbo de sciado" ĉi tie montriĝas neskuebla fakto. "Manĝado de la arbo de sciado" estas ja la samo kiel la praktikado de la materiisma spertozono. Ĉar tiu praktikado grandigas la mistikon pri la vivo aŭ la viva estaĵo, samtempe kun tio, ke ĝi faras tiun vivan estaĵon unu kun la materio, unu kun la tempo kaj la spaco kaj per tio unu kun la hazardo, kiu mem estas la samo kiel senplaneco kaj per tio "senviveco", do ni havas ĉi tie tiun procezon, kiu plenumas la diecan ordonon: "morti".
      Sed kiam tiel ekzistas procezo, kiu kondukas kontraŭ "la morto", do devas ekzisti ankaŭ procezo kondukanta kontraŭ "la vivo". Kaj per la nomo "la arbo de vivo", la Biblio ja ankaŭ aludis tiun procezon. Per sia "manĝado de la arbo de sciado" Adam kaj Eva ja estis kondukitaj for de "la arbo de vivo". "Manĝi de la arbo de vivo" sekve estas senso- aŭ spertoformo, kiu estas tute alispeca ol la formo "malalte psika". Tiu sensoformo devas esti kapablo sperti kaj malkaŝi tiun flankon ĉe la viva estaĵo aŭ la vivo, kiun "la malalte psika" sensoformo faras mistiko. Sed por povi forigi la mistikon de la viva estaĵo tiu alia sensoformo devas esti kapablo sensi ekster la tempo kaj la spaco. Gi devas esti kapablo sensi ĝuste tiun kombinon de la senfineco en tempo kaj spaco, kiun ni nomas "la eterneco". Ĉar tiu sensoformo do estas kompleta malo al la "malalte psika" sensado, ni ĉi tie esprimas ĝin kiel "altpsika". La diferenco inter la malaltpsika kaj la altpsika formo do estas tio, ke per la malaltpsika formo oni neniel povas sensi objekton antaŭ ĝia estiĝo kaj post ĝiaĉeso, dum per laaltpsika sensado oni povas sensi la objekton kaj antaŭ ĝia komenciĝo kaj post ĝia fino. Per tio montriĝas, ke ĉiuj objektoj havas du rezultojn, nome unu malaltpsikan kaj unu altpsikan. La malaltpsika rezulto de iu objekto do signifas ĝian ekziston en la tempo inter ĝia estiĝo kaj ĉeso. Kontraŭe la altpsika rezulto de iu objekto signifas ĝian ekziston antaŭ ĝia estiĝo kaj post ĝia ĉeso. Ĉi tie oni eble kontestas dirante, ke objekto ja ne povas ekzisti antaŭ sia estiĝo kaj post sia ĉeso, Kaj kompreneble oni konfesu, ke por malaltpsika aŭ tempo- kaj spacodimensia sensado la objekto kompreneble ne ekzistas ekster tiuj spaco kaj tempo, kiuj etendiĝas de ĝia estiĝo ĝis ĝia ĉeso, sed por altpsika aŭ eternodimensia sensado la objekto ekzistas senĉese. Estas ĝuste, ke ĝi ne ekzistas kiel spaco kaj tempo kaj sekve ne povas havi analizon de pezo kaj dimensio, sed tio ja ne kondiĉas, ke tiu "io", kiu estis la objekto, nun devus esti ŝanĝiĝinta al kompleta nenio. "Io" nome same ne povas fariĝi nenio, kiel "io"ne povas estiĝi el nenio. Ĉiu fizika objekto, kio signifas ĉiun "kreitan" objekton do havas altpsikan aŭ kosman antaŭtempon kaj havos respondan altpsikan aŭ kosman posttempon. Ĉar en tiu antaŭtempo kaj posttempo la objekto ne estas spaco- kaj tempodimensia kaj sekve ne havas pezon kaj dimension, ĝi neniun analizon povas havi krom la jenan "io, kio estas". Ĉar tiu "io" ekzistis, antaŭ ol ĝi fariĝis fizika objekto, kaj daŭre ekzistos post tio, ke ĝi estis fizika objekto, ĝi ja ankaŭ ekzistis, dum ĝi estis fizika objekto. Tial ĝi estas ĉi tie en sia altpsika stato videbla kiel identa kun la eterneco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.