Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Inter du mondepokoj |
9-a ĈAPITRO
La senfineco en tempo kaj spaco ekzistas en ĉiu limigiteco.
Kiel antaŭe menciite la eterneco kaj per tio la senfineco ekzistas en ĉiu kreita objekto, senkonsidere kiel eta aŭ mikroskopa.
Se ni prenas tute etan objekton, ekz. pizon, ni povas dividi ĝin en du partojn, kaj ĉiu parto estas denove dividebla en du duonoj kaj tiel daŭre.
Neniam ni povas veni al parto tiel eta, ke ĝi ne daŭre estas dividebla, kvankam kompreneble antaŭ longe pro la eteco de la partoj ni devis cedi al dividado per iu fizika instrumento.
Sed la kaŭzo de tio ja estas nur fizika senpoveco ĉe ni kaj ne tio, ke la objekto en si mem ne estas dividebla.
Per altpsika aŭ kosma sensado ni neniam povas atingi parton tiel etan, ke ĝi ne konsistas el du duonoj, kaj en formo de la eta pizo ni do havas ĉi tie antaŭ ni la senfinecon mem.
Laŭ sama maniero ni povas analizi ĝian aĝon.
Se ekz. ĝi havas la aĝon de unu jaro, ni povas dividi tiun tempon en du duonajn jarojn.
Ĉiu duona jaro konsistas el du kvaronoj kaj ĉiu kvarono el du okonoj kaj ĉiu okono ankaŭ el du partoj kaj tiel daŭre.
Psike aŭ laŭpense ni do povas dividi la aĝon de la pizo sen tio, ke iam ni atingos onon tiel etan, ke ĝi ne plu estas dividebla.
Sed per tio la senfineco ja montriĝas ankaŭ en la aĝo de la pizo.
Sed la senfineco en tempo kaj la senfineco en spaco estas la samo kiel la eterneco.
En formo de la eta pizo ni do havas ĉi tie antaŭ ni la eternecon.
Per tio ni vidis, ke en si la pizo havas "ion", kio ekzistas ekster tempo kaj spaco, "ion", kio montras sin identa kun la eterneco.
Tiu flanko de la naturo de la pizo do estas el stato altpsika.
Ke ni vidas tiun eternecon en formo de pizo aŭ kiel limigita afero subigita al estiĝo kaj ĉeso, tio do estas rezulto de malaltpsika sensado.
La tempo- kaj spacodimensioj de la pizo do ne estas ĝia kompleta analizo.
La fina analizo de la pizo estas ĝia radikoligiteco en kaj ĝia revelacio de la eterneco.
Kaj same kiel la pizo, ĉiu ajn kreita afero estas revelacio de la eterneco kaŝita por malaltpsika sensado sed videbla por altpsika sensado.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
