Star Symbol in Menu

Ligiloj al la verkaro de Martinus

La verkoj de Martinus estas protektitaj de kopirajto. Pro tio ne estas permesite reprodukti grandajn partojn de la verkoj en propraj hejmpaĝoj, sed estas permesite fari ligilojn al la paĝaro de la Instituto de Martinus. La intenco estas ke la verkoj ĉiam ĝuste prezentiĝu, kaj tiel ĉiam estu findindaj.

Se vi deziras fari ligilojn al la verkaro de Martinus en hejmpaĝo, tio plej simple fareblas enmetante ligilojn al www.martinus.dk/eo/ltt/.

Praktika gvidilo

En hejmpaĝo vi povas fari ligilojn rekte al la verkoj uzante la sekvan HTML-kodon:

Legu verkojn de Martinus ĉi tie

Vi ankaŭ povas fari rektajn ligilojn al libro aŭ volumo:

Legu Livets Bog 1 (La libro de la vivo 1) de Martinus

...  aŭ rekte al paragrafo aŭ ĉapitro:

Legu Livets Bog 1 (La Libro de la Vivo), paragrafo 23 ĉi tie

Por faciligi, ĉiam la parametro paragrafo estas uzata, ankaŭ kiam reale temas pri ĉapitro:

Legi Logiko de Martinus, ĉapitro 10 ĉi tie

Ankaŭ eblas referenci al certa subpunkto de paragrafo:

Legu Livets bog 7 (La libro de la vivo 7), paragrafo 2658, punkto 10 ĉi tie

Librokodoj

Pro praktikaj kaŭzoj kodoj de la libroj estas uzataj en la ligiloj. Se vi volas referenci al certa libro, vi tial devas apliki la numerojn de jena tabelo:

1-28   Libreto 1-28
51-57   Livets Bog 1-7 (Libro de la vivo 1-7)
61-66   La Eterna Mondbildo 1-6
70   Logiko
71   Sepulto
72   La Intelektigita Kristanismo
81   Artikolaro 1

Demandoj

Ĝeneralaj juraj demandoj rilate al referencoj al la verkaro sendeblas al info@martinus.dk.
Teknikaj demandoj sendeblas al webmaster.