Stjernesymbol i menu


Publikigo de la verkoj de Martinus
 

Libroj en dana lingvo

La Instituto havas sian propran eldonejon, kiu traktas la publikigadon de la verko de Martinus en la originala lingvo, dana kaj en tuta serio de aliaj lingvoj (vidu sube). Libroj povas esti aĉetitaj pere de la interreta vendejo de la Instituto aŭ rekte al la Instituto. Por ŝpari kostojn, ni publikigas grandan parton de la libroj en aliaj lingvoj, same kiel niaj broŝuroj, programoj, ktp.

Libroj en aliaj lingvoj

La verko La Tria Testamento estas destinita al homoj ĉie en la mondo. Ni laboras kun granda nombro da tradukistoj, kiuj, momente, tradukas al 20 lingvoj. Plejparto de ili laboras propra-vole. En Svedio, Germanio, Nederlando, Islando, Kroatio, Serbio kaj Ĉeĥio, naciaj eldonistoj publikigas la librojn de Martinus, kies traduko nun estas disponebla. Libroj en aliaj lingvoj estas eldonitaj de la Instituto. Vidu la liston de publikigadoj en fremda lingvo.

Ekstera formo de la verkaro

La Instituto konstante preparas novajn manierojn prezenti la Trian Testamenton. La verkaro devas respondi al la aktualaj postuloj pri la aranĝo de la paĝo kaj teksto. Krome, ni atendas, ke presitaj libroj ĉiam pli anstataŭiĝas per elektronikaj libroj kaj aliaj formoj de bita legado, kiuj prezentas novajn postulojn pri la desegnado de libroj. En 2010 la Instituto publikigis la unuan aŭdlibron (Livets Bog, volumo 1), kiu ankaŭ estas nova kaj malsama maniero disradii la analizojn de Martinus. Ni sekvas atente ĉi tiujn interesajn perspektivojn por novaj publikigadoj de la verkaro de Martinus kaj ni adaptas la desegnon kaj la prezenton al la bezonoj de la estonteco. Estas la deziro de la Instituto ke oni havu aliron, al legado kaj al literatura serĉado, sendepende de kie oni troviĝas, kaj ke tio okazu facile kaj rapide.

Kosmos

La eldonejo de la Instituto ankaŭ publikigas Kosmos-revuon en ses lingvoj: dana, sveda, angla, germana, esperanto kaj hispana (betaformo). Pri la redaktado de Kosmos prizorga la redaktaj grupoj, unu por la dana kaj sveda eldono kaj unu por ĉiu el la aliaj kvar eldonoj en aliaj lingvoj. Sekvante interkonsenton kun la Instituto, eldono de Kosmos ankaŭ estas publikigita en Nederlando, skribita kaj eldonita de redakta grupo en Nederlando