Scienco kun nova horizontoNi vivas en epoko, kiam la scienco konstante serĉas vastigi la limojn de la homara scio – ekde la mondo de la atomoj kaj elementaj partikoloj kaj ĝis la mondo de la planetoj kaj la galakcioj. La kvantuma fiziko priskribas laŭleĝecojn malsupren en nian mikromondon, same kiel la astrofiziko priskribas la cirkonstancojn eksteren en la makromondon. Ni havas kaŭzon ĝojiĝi pri la genia pens- kaj kreopovo, kiu elvolviĝas ene de la scienco, ĉar ĝi donas al ni multajn novajn helpilojn, kiuj kontribuas plibonigi la fizikan estadon de la homoj. Ni povas konstati, ke la pioniraj sciencoj donas fantastajn sciojn pri la multnombra kaj mirinda realo de la naturo. Sed ili donas ankaŭ instigon demandi pri la kaŭzoj de la fizikaj fenomenoj. Kio estas unuavice, kio formis la evoluon sur nia planedo, ekde la "stela polvo" de la unuaj stadioj ĝis nia altevoluinta civilizo? Ĉu povas tiom malsimpla evoluo, kiun eĉ la plej bonegaj homaj cerboj ne povas interpreti profunde, vere esti kreita de la hazarda ludo de blindaj naturpovoj? Kaj ne nur kiel, sed ankaŭ kial estas la vivo en tute ekestinta? Tiuj grandaj demandoj kial kaj kiel pli kaj pli altrudas sin kun kreskanta
forto kaj ĉe la sciencistoj kaj ĉe aliaj serĉantaj homoj. La konscia dimensio estas jam laborobjekto ene de psikologio, filozofio kaj aliaj humanaj sciencoj. Sed ĉi tie estas konscio plej ofte limigita al la homa regiono?. Vidate de spiritscienca perspektivo estas konscio aliflanke kunligita al ĉio, kio ekzistas. Nur helpe de la spiritscienco oni kapablas priskribi kaj klarigi kaj la spiritan kaj la materian dimensiojn. Estas sekve la tasko de la spiritscienco fari sisteman klarigon de la strukturo de la konscio kaj la spirita mondo ekde la mikromondoj ĝis la makromondoj. Kiu estas la realeco? Memkompreneble estas relative abstrakte, sed dum pli proksima studado de la spirita scienco oni ekkomprenas, ke ĉi tie estas la ŝlosilo al logike fundamentita tuteckompreno, kiun multaj priserĉas. La naturscienco ĝis nun provis respondi la demandon "kio estas la realeco?". Sed nun ni alkutimiĝu demandi "kiu estas la realeco?". Ĉi tiu demando kreas bazon por tute nova komprenokadro - ni komencas vidi la realecon de nova perspektivo. Tio donas al ni novan horizonton por la scienca laboro. Ni komencas direkti nian fokuson al tiu konscio kaj tiuj intencoj, kiuj estas malantaŭ tiu realeco, kiun ni spertas, kaj kiun ni esploras en la sciencoj. La odoro proksime de la maro – sciencoj kunfandiĝas
Post la apero de la relativeca kaj la kvantuma teorioj komence de la 20a jarcento oni ekkomprenis, ke la analizo de la fizika mondo pli altgrade baziĝu sur verŝajnecoj kaj relativaj datumoj. Tiel evidentiĝis, ke la solaj okazaĵoj en la fizika mondo estas priskribeblaj de pluraj diversaj perspektivoj, kaj ke estas la esploristo, kiu elektas tiun perspektivon, en kiu oni priskribas. La astrofizikistoj de nia tempo devis akcepti la ekzistadon de la tiel nomata "malhela energio" por logike funkciigi siajn modelojn de la realeco. Estas interese kompari ĉi tion al la spiritscienca klarigo, ke estas la energioj de la spirita mondo, kiuj okupas la ŝajnan vakuon en la spaco kaj en la mondo de la atomoj. Ĉu oni parolas pri la sama energiofenomeno, ĉi tion ni nuntempe lasu al la esploristoj de la estonteco. Martinus esprimas ke, la naturscienco per siaj geniaj labormetodoj efektive esprimeblas kiel "la odoro proksime de la maro" og hvilken så vælge?. Kiam la metodoj de la naturscienco laŭgrade kombiniĝas kun la spirita scienco, oni parolos pri tutecscienco, kiu povos malkovri ne nur la relativan, sed ankaŭ la absolutan veron pri la vivo. Antaŭen al la kara lumo de la intuicio El la analizoj de Martinus pri la realeco povos ni krei al ni unuan teorian komprenon de la profundaj kunligoj en la vivo. Nur tia unua teoria kompreno povas doni al ni totalan ŝanĝitan kaj optimisman travivadon de la mondo kaj nia propra realeco. Por pluiri de teoria kompreno al pli profunda kompreno devas ni evoluigi la intuicikapablon de la homa konscio. Ĉi tiun kapablon jam iom konas multaj sciencistoj, artistoj kaj aliaj, kiel ion kio ekbrile povas kaŭzi grandajn saltojn en la ekkompreno. Kroma kresko en la intuiciokapablo postulas laŭ Martinus, ke la unuopa esploristo kaj veroserĉanto ne nur evoluigas sian inteligenton, sed same altgrade evoluigas siajn humanajn kaj moralajn ecojn ĝis pli kaj pli altaj niveloj. Alivorte estas bone evoluigita ekvilibro inter inteligento kaj humana sento, kiu konsistigos la bazon por pli alta intuicia konscio ĉe la homoj de la estonteco - kaj la estontaj esploristoj havos amon kaj respekton al ĉio viva.
|