Stjernesymbol i menu


Aliaj eldonaĵoj
 

La Instituto de Martinus eldonas tri aliajn librojn rilatantajn al Martinus kaj lia laboro. La unua estas la libro La kunlabora strukturo – pri strukturo kaj principoj de kunlaboro en la laboro farata ĉiukaŭ la verkoj de Martinus. la aliaj libroj estas memorlibroj, ambaŭ redaktitaj de Sam Zinglersen, kiu estis amiko de Martinus dum multaj jaroj.

 
Samarbejdsstrukturen

Samarbejdsstrukturen (La kunlabora strukturo)
(Ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Libro pri strukturo kaj kunlaboroprincipoj por tiu laboro, kiun oni faras ĉirkaŭ la verkoj de Martinus. Povas ankaŭ pli ĝenerele doni inspiron al homoj, kiuj interesiĝas pri evoluado de nova amik- kaj kunlaborstrukturo. Martinus konsideris “La strukturon” kiel necesan suplementon al siaj verkoj. La libro enhavas multajn Martinus-citaĵojn pri la temo. 128 paĝoj.

 
Forsiden af bogen Martinus Erindringer

Memoroj de Martinus
Ĉi tie Martinus mem rakontas pri sia infaneco kaj kreskado kaj pri tiuj okazaĵoj, kiuj gvidis al tio, ke li povis prezenti la kosman mondbildon. La libro enhavas multajn fotojn de la vivo kaj vojaĝoj de Martinus. 202 paĝoj.

Martinus - som vi husker ham (Martinus - kiel ni memoras lin
(Ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Ĉi tie liaj amikoj kaj konatoj rakontas pri siaj spertoj kune kun Martinus, kaj pri kiel li impresis ilin. La libro donas al la leganto bildon de la homo Martinus, etan impreson de liaj humileco, sento de justeco, diligenteco kaj modesteco, humura talento, kaj lia ĉioama karaktero en ĉiuj rilatoj de la vivo.