Tra la pordo de la morto – la dormo kaj la morto
- de Martinus
Ĉapitro 1
La kristana dogmeca rigardo al la vivo post la
morto
Ni ĉiuj scias ke ni naskiĝis en ĉi tiun mondon kaj ke ni iam mortos.
Ĝenerale oni ne ĉirkaŭiras kaj pripensas tion ĉi, sed fojfoje la penso aperas, ne malplej kiam
oni spertas morton de aliaj, aparte kiam temas pri homoj kiujn oni tre ŝatis kaj al kiuj oni
sopiros en la ĉiutaga vivo. Plej ofte homoj tiam pensas pri la morto kun timo kaj funebro. La
penso pri neniigo kaj eble ankaŭ pri eventuala devo preni respondecon pri agoj en sia vivo kiujn
oni delonge pentas, kontribuas al igi la penson pri la morto malluma kaj trista kaj malagrabla.
Per la materiisma vivrigardo oni ricevas la impreson ke ekzistas neniu vivo post la morto, ĉar
la konscio laŭ ĉi tiu percepto nur estas rezulto de kombinoj de la materio. Sed ĉar la homo ne
deziras ĉesi ekzisti, eĉ se povas ekzisti certaj formoj de vivtravivado, kiujn ĝi volonte
evitus, la penso pri tuta neniigo igas ĝin kompreneble malgaja, jes, eble plenigas ĝian menson
per timo kaj teruro. Per la religio la homo ekscias ke ĝi post la morto ripozos en la tombo ĝis
"la lasta tago", kiam Kristo juĝos vivantajn kaj mortajn kaj "dividos la ŝafojn
de la kaproj". "La ŝafoj" aŭ la kredantaj kristanoj, kiuj kredis blinde je tio ke
Dio pardonis iliajn pekojn, ĉar Kristo lasis sin esti oferita sur la kruco pro ilia kulpo, tiam
eniros la eternan beaton de la paradizo, dum "la kaproj", la miskredaj pekantoj, estos
punitaj en la eterna infero. Tiun ĉi dogmecan rigardon al la vivo post la morto multegaj homoj
niatempe malfacile akceptas, do estas pli facile kredi ke la morto estas la fino de la vivo, ne
nur por la organismo, sed ankaŭ por la penso kaj la konscio. Oni parolas pri eniri la eternan
dormon aŭ la eternan ripozon.
Ĉapitro 2
Dum la dormo oni plene vivas en
la mondo de pensoj kaj imagoj
Troviĝas multaj homoj kiuj tiom lacas je sia
hasteca kaj maltrankvila vivo, ke ili kun ioma simpatio rigardas al tia trankvilo kaj ripozo.
Sed ETERNA ripozo ja ne estas ripozo, tio estas neniigo kaj ĉesigo de vivo. Ripozo estas stato
kiun oni dumtempe ĝuas kiel kontraston al aktiveco kaj je kiu oni poste satiĝas por refoje
sopiri al agi, krei kaj sperti denove, ĉar oni sentas sin ripozinta. Se oni bone dormis nokte,
oni vekiĝas mallaca kaj bonhumora rilate al la farado dum la nova tago. Post tia profunda kaj
sensonĝa dormo oni ofte diras: "Mi estis longe for", kaj en tio kuŝas pli granda vero,
ol tiu, kiu elparolas ĉi-vortojn, eble imagas. Kiam oni dormas, oni nome estas for de sia fizika
korpo kaj tute vivas en la mondo de pensoj kaj imagoj. Tio estas elektra mondo konsistanta el
radioj kaj ondoj. Sed kvankam la homoj scias relative multe pri elektro kaj radioj kaj ondoj kaj
magnetaj fortoj, ili tre malmulton scias, kiam temas pri la fortoj, radioj kaj ondoj, kiuj
konsistigas iliajn proprajn konscion kaj menson. Kiam homo estas laca kaj dormema, estas pro tio
ke ĝia nervosistemo dumtage tiom eluziĝis, ke ĝi nun bezonas riparadon kaj renovigon. Sed tia
riparado ne povas okazi, se daŭre fluas energio tra gi. Dum iom da tempo necesas "malŝalti
la kurenton", kaj la homo kuŝiĝas por ripozi. Ĝi ĉesas ricevi impresojn de la ekstera mondo
per siaj sensorganoj, ĝi provas trankviligi siajn pensojn. Pri la lasta povas eble esti iom da
problemo. Estus bone pripensi la travivaĵojn de la tago kaj fari iaspecan bilancon kaj pensi pri
tio kiel eblus eventuale plibonigi aferojn kiuj ne tiom bonis, kaj poste lasi tion kaj
endormiĝi. Kiam la energio de la tagkonscio dum iom da tempo ne trafluas la nervosistemon,
okazas la necesa riparado, tiel ke ĉio pretas por la vivaktivado, kiu okazu dum la nova tago en
interago kun la ekstera mondo. Sed kie estas la konscio, kiam oni dormas, kaj nur estas tiom da
vivo en la organismo, kiom necesas por vivteni certajn aŭtomatajn organfunkciojn?
Ĉapitro 3
Nia memoro estas proksima al sia vintrostadio en la ciklo,
tial ni memoras nenion pri niaj travivaĵoj dum la dormo
Kiam ni dormas, nia mio
daŭre estas spertanta, sed ĉar ni estas baritaj de la sensotravivaĵoj de la ekstera fizika
mondo, kompreneble ne estas ĝi kiun ni spertas. Same kiel nia fizika korpo estas ĉirkaŭata de
fizika mondo, kie troviĝas fizikaj korpoj de aliaj vivaj estuloj, tiel ke povas okazi interŝanĝo
inter la vivaj estuloj per iliaj fizikaj organismoj, ankaŭ nia konscimondo estas ĉirkaŭata de
pli granda mondo, kiu konsistas el radiforma materio. En tiu ĉi radiforma mondo, kiu ĉirkaŭas
nin, ni ankaŭ estas kapablaj renkonti la konscimondon de aliaj vivaj estuloj, se ni estas en
sama ondolongo kun la pensoj kaj imagoj kiujn ili entenas. Sed ĉu do ne estas necese havi korpon
por povi sperti? Jes, absolute necesas. Sed korpo ne devas konsisti el la malfajna fizika
materio. Ekzistas korpoj, kiuj estas konstruitaj el multe pli fajnaj materioj aŭ energioj, tiel
nomataj spiritaj korpoj. Ili estas de tute elektra karaktero, kaj ni ĉiuj havas tiajn korpojn
krom nian fizikan korpon. Dum tiu procezo, kiun ni nomas la dormo, la konscio transdoniĝas, kaj
per tio la travivadkapablo, de la fizika korpo al la spiritaj korpoj, kaj do veras kiam oni
diras ke oni dumdorme estis "longe for", ĉar la travivadkapablo en tiu ĉi stato ne
estas ligita al tempo kaj spaco sammaniere kiel dum la travivado per la fizika korpo. Sed kial
ni ĝenerale ne povas memori kion ni travivis dum nia fizika korpo dormis? Ĉar nia memorkapablo
estas tre degenerita kapablo, ĝi estas tre proksima al sia latenta stadio en sia ciklo. Estas
tute aliaj energioj kaj kapabloj kiuj momente superregas en la konscio de la terhomo. Oni povas
ĝenerale ne memori siajn antaŭajn enkarniĝojn, oni povas eĉ ne memori ĉion kion oni travivis en
sia nuna enkarniĝo. Ĉu oni povas memori kio okazis certan tagon antaŭ nur 14 tagoj je la dua
tridek posttagmeze? Estas escepto se oni tion povas. Nia memorkapablo estas ĉe sia
"vintrostadio" en la ciklo, rilate memoron la tera homo staras kiel la senfolia arbo
en la arbaro. Sed post la vintro venas printempo kaj somero; iam venos tempoj kiam la sama
estulo povos, per sia memoro, movi sin milojn, jes milionojn da jaroj reen en la tempo kaj vidi
kion ĝi tiam travivis. Sed tiam ĝi kompreneble ne estos iu tera homo, tiam ĝi estos konscia pri
sia kosma deveno kiel unu kun Dio kaj per tio identa kun la eterno kaj spertanta sin mem kiel
mastron de la tempo kaj la spaco. Tiam la primitiva ŝanĝo de organismoj, kiun ni nomas morto,
dumlonge jam estas trapasita stadio en la evoluo, ĉar la estulo sur tiu evolustupo, kie ĝi tiam
estos, suverene regas super ĉiuj energioj de la universo kaj nur devas pensi por ke la materio
ŝanĝu formon kaj transformiĝu laŭ ties ordono.
Ĉapitro 4
Trans certa
limo la vivantaj estuloj ne povas kreski scie kaj pove, sen ke ili samtempe kreskas morale kaj
ame
Sed por ke la vivanta estulo iam fariĝu kapabla sperti tian mirindegan
stadion, ĝi kompreneble devas unue lerni pensi cent-elcente kongrue kun la leĝoj de la vivo.
Imagu, se la nuna tera homo havus saman superan potencon super la materio kiel la antaŭe
menciita estulo! Kian teruran kataklismon tio ne povus rezultigi? Sed, feliĉe, tio estas tute
neebla. Trans certa limo la vivantaj estuloj ne povas kreski scie kaj pove, sen ke ili samtempe
kreskas morale kaj ame. La ripetiĝantaj reenkarniĝoj de la tera homo en la fizika mondo estas
kiel frekventado de lernejo, kie ĝi prepariĝas por iam plene povi sperti kaj krei en spirita
materio. Ĉu la estulo do ne povas tion lerni en la spiritaj mondoj? Ne, tion ĝi ne povas, ĝi
devas sperti mondon kie doloras erare pensi, por vere lerni pensi. Ĝi devas sperti mondon kie la
materio donas reziston kaj devas esti venkata, por ke ĝia pensokapablo povu evolui, kaj ĝi devas
lerni renkonti estulojn, kun kiuj ĝi ne sentas sin sur sama ondolongo, per toleremo, kompreno
kaj proksimula amo. Ĉion ĉi eblas travivi nur en fizika mondo kaj ĉar la fizikaj energioj estas
submetitaj al la cikloleĝoj, la vivanta estulo devas frekventi "la lernejon" aŭ la
fizikan mondon en tiu maniero, ke ĝi en alternaj periodoj kreas fizikan organismon, kiu do estas
iuspeca kosma lernejuniformo, per kiu la estulo povas krei kaj sperti en la fizika sfero. Tiu ĉi
lernejuniformo povas funkcii dum certa tempo, kiun ni konas kiel la averaĝan vivaĝon de la tera
homo, se ĝin ne trafas tro multaj aŭ tro grandaj difektiĝoj. Tiuokaze ĝi eluziĝas tro frue, kaj
ĝia uzeblo malgrandiĝas, kelkfoje tiom multe ke ĝi plene devas esti forĵetita. Akcidentoj kaj
malsanoj povas kaŭzi ke la tera homo mortas longe antaŭ ol ĝi atingis la maljunaĝon kiam ĝi
normale forlasus la fizikan mondon sata je tagoj kaj ĝoja forlasi organismon, kiu nun fariĝis
tiom eluzita, ke normalaj vivaktivado kaj vivspertado ne plu povas okazi per ĝi.
Ĉapitro 5
Nesufiĉa dormo donas malbonajn nervojn kaj malgrandigitajn
sperto- kaj laborkapablon
Unu el la kunefikaj kaŭzoj ke la organismo povas esti
tenata funkcianta kaj esti ne nur uzebla sed genia ilo por nia vivanta spirito, estas, ke ni
ricevas la necesan kaj bezonatan dormon. Kiel antaŭe dirite, la nervosistemo submetiĝas al
eluzado ĉiun tagon, kaj ĉar ĝi ĝuste estas la kondukilsistemo, kiu estas konekto inter nia
spirita aŭ elektra strukturo kaj nia fizika strukturo, estas ege grave kaj por nia kapablo
sperti kaj por nia kapablo krei en la fizika mondo, ke tiu ĉi kondukilstemo estu en ordo. Sen
sufiĉa dormo oni ekhavas "malbonajn nervojn", oni senemiĝas, kaj kaj la spertokapablo
kaj la laborkapablo malgrandiĝas. Povas esti fizika malsano, malbona stomako aŭ io simila, kiu
kaŭzas ke oni ne ricevas sufiĉe da dormo, sed ankaŭ povas esti psikaj kaŭzoj. Kiam oni kuŝiĝas
por dormi, oni forŝaltas la impresojn de la ekstera mondo. Sed ne ĉiam oni povas forŝalti la
impresojn kiujn oni jam havis. La pensoj rondiras, pri okazintaĵoj de la pasinta tago, kaj inter
tiuj povas esti ĉagrenoj kaj malagrablaĵoj aŭ homoj kiuj iritis onin, aŭ povas esti io kion oni
faris aŭ diris, pri kio oni pentas aŭ ĉagrenas. Multaj homoj povas kuŝi longe kaj igi tiajn
pensojn rondiri en la konscio, kio malebligas al ili relaksiĝi tiel ke la nervosistemo povu
reorganiziĝi. Ili eble iomete endormiĝas kaj poste estas denove vekaj kaj plu glitas tien kaj
reen inter dormo kaj veka stato en tia maniero ke ili fakte detruas kaj la fizikan kaj la
spiritan staton. La fizikan staton ili detruas per tio, ke ili submetas sian nervosistemon al
ankoraŭ plia eluziĝo anstataŭ lasi ĝin en trankvilo, tiel ke la antaŭe aperinta eluziĝo povas
ripariĝi. Kaj ilia spirita estado, tio estas la travivaĵoj kiujn ili alie povus havi en la psika
sfero dum la organismo ripozas, konstante ĝeniĝas kaj rompiĝas, kiam ili denove eniras la
duonvekan staton. Sub tiaj nenormalaj cirkonstancoj oni povas travivi sonĝojn, kiuj aŭ estas
veraj koŝmaroj aŭ io terure konfuza. Ili fariĝas tiaj ĉar certaj partetoj de la travivaĵoj en la
spirita sfero miksiĝas kun la zorgoj kaj ĉagrenoj aŭ la timo aŭ ekscitiĝo de kiuj la konscio
estis plena, ĵus antaŭ ol oni endormiĝis. Kion oni do povas fari por eviti ĉi tion? Ĉi tie, kiel
en multaj aliaj okazoj validas ke, se la homo, antaŭ ol ĝi ekendormiĝos, koncentriĝas je Dio per
prego, ĝi povas ekhavi trankvilon en la konscio. Ĝi povas peti helpon por, dum la venontaj
tagoj, povi solvi la problemojn kiuj kreis ĝiajn zorgojn kaj ĉagrenojn. Ĉiufoje kiam oni
endormiĝas vespere, oni ja "mortas", kvankam nur unu nokton oni estos for de la fizika
mondo.
La fizika korpo estas konservata per certaj aŭtomataj fortoj kaj funkcioj,
sed la konscio ne zorgu pri tio dum la nokto, kaj fakte estas nur tiu diferenco inter la dormo
kaj la morto, ke la aŭtomata vivten- kaj la novigprocezo, kiu okazas de la spirita sfero dum la
dormo, ĉesas, kiam estas la morto kiu envenas. Per lerni endormiĝi en ĝusta maniero, oni fakte
lernas morti en la ĝusta maniero, ĉar same kiel oni povas havi koŝmarojn kaj malbonajn sonĝojn
kiam oni lasas siajn pensojn rondiri en "malbona cirklo", el kiu oni kredas ne povi
eliri, oni povas ankaŭ, kiam oni endormiĝas por ne plu vekiĝi denove en la fizika mondo en la
sama fizika korpo, eniri tiajn malagrablajn pensocirklojn, kiuj dum iom da tempo povas krei
iaspecan "inferosperton" au "purgatorion" por oni.
Ĉapitro
6
"La morto" estas dormo kiu daŭras iom pli longe ol la ordinara dormo
Dum
la procezo, kiun ni ĉi tie en la fizika mondo nomas "la morto", oni do ankaŭ dormas
for de la spertoj de la fizika mondo, kaj tiu ĉi "dormo" daŭras iom pli longe ol tiu,
kiun ni ordinare komprenas per dormi. Sed same kiel estas nur la fizika korpo kiu ripozu kiam ni
dormas "la malgrandan dormon", dum nia konscio estas aktiva en la spirita mondo, estas
ankaŭ nur certaj kapabloj kaj talentoj kiuj ripozu dum iom da tempo, kiam ni estas
"mortaj" de la fizika mondo, kie ni vekiĝos denove, sed tiam en tute nova fizika
korpo, per kiu ni havos novajn eblojn kaj ŝancojn sperti kaj krei aferojn, pri kiuj ni nur povis
revi en la pasinta enkarniĝo.
Ĉapitro 7
Tio, kion ni nomas la morto,
povas fariĝi kiel agrabla sunsubiro de la fizika mondo kaj mirindega sunleviĝo en la spiritan
mondon
Irito, ĉagreno, amareco, timo, malbona konscienco kaj similaj
pensoklimatoj povas do krei malbonajn sonĝojn kaj koŝmarojn dum la dormo, se oni antaŭe ne
venkis tiujn pensojn kaj sentojn en sia konscio. Ĉi tie la preĝo estas grandega potencfaktoro,
ĉar per lerni endormiĝi en la ĝusta maniero oni fakte lernas morti en la ĝusta maniero, tio
estas sen ia "malbona cirklo" de negativaj pensoj. Se homo vere laboras por forigi
mallumajn pensojn el sia menso kaj preĝas por ricevi helpon por trairi siajn malfacilaĵojn, ĝi
ne nur rimarkos ke ĝia ĉiutaga estado sentiĝos pli luma kaj pli bona, sed kiam venos tiu tempo
kiam la koncerna persono tute forlasu sian fizikan organismon, tiu ĉi procezo fariĝos kiel
agrabla sunsubiro de la fizika mondo kaj mirindega sunleviĝo en la spiritan mondon.
Ĉapitro 8
Ĉiu homo povas fari multon por ke ĝia adiaŭo el tiu ĉi mondo
formiĝu harmonie kaj agrable
Ni scias kiel sunsubiro povas esti tute kovrata de
mallumaj nubetoj, tiel ke ne kreiĝas la bela panoramo de orecaj koloroj kiuj por multaj homoj
estas inter la plej agrablaj spertoj kiujn ili havis en la naturo. Same la mensa sunsubiro, kiun
ni nomas la morto, ankaŭ povas mallumiĝi, tiel ke ĝi okazas sen beleco, paco kaj harmonio. Mi ne
diras ĉi tion por timigi iun, male. Mi volas vere substreki, ke ĉiu homo povas fari multon por
ke ĝia adiaŭo el tiu ĉi mondo formiĝu harmonie kaj agrable, kaj simile ke ĝia
"naskiĝo" en la spiritan mondon fariĝu mirindega bonvenigo, kie la estulon akceptas
parencoj kaj amikoj, kiujn ĝi ŝatas, kaj kiuj antaŭe migris tra la pordo de la morto. Sed por
eviti ke la morto fariĝos io malluma kaj trista, estas vere grave scii kiaj pensomiksoj povas
esti kaŭzoj de eventulaj "purgatorio" aŭ "inferosperto" dum la unua tempo
post kiam oni forlasis sian fizikan korpon kaj antaŭ ol oni trairos la ciklon en la altaj
spiritaj mondoj, kiun ĉiuj estuloj, ankaŭ la plej teruraj rabistoj, trairos, antaŭ ol la
koncerna persono denove enkarniĝos en la fizikan mondon. Kompreneble mi ne povas diri kion la
unuopa persono detale spertos, tio tiomgrade dependas de tio, kiujn pensojn kaj sentojn ĝi havas
en sia menso, kiom multe ĝia intuicio estas evoluinta kaj kiujn specialajn kapablojn kaj
talentojn ĝi precipe evoluigis dum sia vivo en la fizika mondo. Sed mi povas rakonti iom pri la
leĝoj kiuj donas bazon por ĉi tiuj spertoj kaj malfajne skizi kelkajn el la ebloj kiuj atendas
diversajn homojn post la morto, aparte rilate al tio, ĉu ili forlasas la fizikan mondon kiam ili
ankoraŭ estas en la infanaĝo, aŭ ĉu ili mortas kiel junaj homoj, kiel homo en sia matura aĝo aŭ
kiel homo, kiu estas maljuna kaj sata je tagoj.
Ĉapitro 9
La morto ne
estas io kion la homoj timu
Kiam homo estas spertinta kosman konscion kaj tiel
vastiginta sian spertokapablon al ne nur povi sperti tagkonscie en la fizika sfero, sed ankaŭ,
dum ĝi estas en sia fizika organismo, povi sperti tagkonscie en la spirita sfero, ĝi povas ankaŭ
sperti la morton en tia maniero, ke ĝi estas konscia pri ties strukturo kaj misio. Laŭ tiu ĉi
kosma sperto de la morto, ĝi esprimeblas kiel granda pordo al alia viv- aŭ estadformo. Ĉi tiun
pordon ĉiuj fizikaj estuloj trairos, tio estas io kion ĉiuj certe scias, kvankam ne estas io
kion oni ĉiutage pripensas. Tiel longe kiel la morto estas io pri kio la homo pensas nur kun
teruro kaj timo, estas kompreneble bone, ke ĝi povas kvazaŭ forpuŝi la penson pri la morto. Sed
ĉi tio tamen rezultigas ke la sama homo, kiam ĝi subite staras antaŭ la neevitebla fakto ke unu
el ĝiaj plej proksimaj aŭ ĝi mem mortos, estas tute nepreparita por la morto, kio povas igi la
trairon tra tiu ĉi procezo multe pli malfacila. Kaj fakte estas tiel ke la morto ne estas io pri
kio la homo timu. Se ĝi provas kutimigi sin al la penso ke ĝi iam foriros el la fizika mondo,
kion cetere la sama estulo ja provis senfine multajn fojojn antaŭe kvankam ĝi ne tagkonscie
povas memori tion, kaj se ĝi samtempe tagon post tago provas purigi sian konscion de mallumaj
pensoj, tiuokaze la morto ne povas fariĝi io alia ol la plej bela sperto kiun homo povas
travivi.
Ĉapitro 10
En la granda ĉefpordo al la spiritaj mondoj estas
kvar malpli grandaj pordoj
Tra la pordo de la morto oni povas veni al multaj
tute malsamaj mondoj aŭ sferoj. Tio ne estas lokoj en sama maniero en kiu oni parolas pri lokoj
en la fizika mondo, tio estas statoj aŭ ondolongoj, ĉar la spirita mondo estas tute elektra
mondo. Pro tio estas tiel ke oni povos sperti en la spirita mondo ĝuste tion, kun kio oni povas
iĝi je sama ondolongo per sia propra konscistato, nek pli nek malpli. La vortoj de Jesuo
"En la domo de mia patro troviĝas multaj loĝejoj" estas ĝuste esprimo pri ĉiuj ĉi
ebloj kiuj ekzistas en la vivo post la morto rilate al la diversaj sopiroj, deziroj, kredoj,
pensmaniero, fantazio kaj kreokapablo de la estuloj. Oni povas diri ke en la granda ĉefpordo,
kiu gvidas al la vivo en la spiritaj mondoj, estas kvar pli malgrandaj pordoj, unu por tiuj
estuloj kiuj mortas kiel infanoj, unu por tiuj kiuj mortas dum la junula printempo, unu por
homoj kiuj mortas en matura aĝo kaj unu por maljunuloj, kiuj mortas la naturan morton sataj je
tagoj en la fizika mondo. De ĉiu el ĉi tiuj kvar pordoj, la vivaj estuloj povas pasi al diversaj
sferoj kaj zonoj, kun kiuj ili, dank’ al sia aparta mensa stato, siaj karakteroj, talentoj kaj
amkapabloj, estas en sama ondolongo.
Ĉapitro 11
Tiuj leĝoj kaj principoj
kiuj validas por morto de infano kaj ĝia vivo en la spirita mondo
La kaŭzoj ke
homo forlasas sian fizikan organismon jam en infanaĝo, kompreneble povas esti multaj, kaj mi ĉi
tie nur mencios kelkiujn. Ĝi povas en antaŭaj enkarniĝoj esti malfortiginta sian kapablon
konstrui novan sanan kaj normalan fizikan organismon, tiel ke la korpo kiu kreiĝas en la utero
de la patrino rapide malfortiĝas pro malsano, se la infano ne eĉ estas mortnaskita. Ĝi ankaŭ
povas esti kreinta por si sorton kiu faras ke ĝi ne estas protektita kontraŭ akcidentoj kaj
malfeliĉe pereas tiamaniere, kaj ĝi povas iam esti kaŭzinta morton de aliaj infanoj. Ekzistas
multaj ebloj. Sed kio ajn estas la sorta kialo ke homo mortas kiel infano, la malagrablo kiun ĝi
kreis por si mem ne kuŝas en la mortoprocezo mem. Kompreneble povas ekzisti timo en la konscio
de infano se ĝi subite estas mortigita, sed tiu timo tuj estos forsugestiita fare de estuloj en
la spirita sfero. La malagrablo kuŝas en tio ke tiu ĉi estulo, kiu ĵus kreis por si fizikan
organismon, per kiu ĝi spertus, kreus kaj farus novajn travivaĵojn favore al sia plua evoluo
subite perdis ĉi tiujn eblojn kaj post relative mallonga restado en la spiritaj mondoj denove
devas ŝargi siajn talentokernojn per kreado de nova fizika organismo por si, por fari la
necesajn travivaĵojn en la fizika mondo, kien la estuloj denove kaj denove devas enkarniĝi, ĉar
estas ĉi tie kie ili lernu pensi. Sed la mortoprocezo mem, kiam temas pri morto de infano, ne
estas malluma. Ĝi estas ĝenerale tute sen "purgatorio", ĉar la infano ne havas
mallumajn pensojn en sia konscio, kaj se ekzistas tiaj, ili estas de tia efemera karaktero ke la
protektspiritoj tuj povas forsugestii ilin.
La protektspirita principo estas
universala principo. Ĝi validas en la fizika same kiel en la spirita mondo, kaj same kiel
ekzistas naskiĝhelpantoj, kiam ni naskiĝas en la fizikan mondon, kiu procezo ja fakte estas
morto el la spirita mondo, ankaŭ ekzistas naskiĝhelpantoj, kiam ni mortas el la fizika mondo kaj
naskiĝas en la spiritan mondon. Ĉi tiuj helpantoj, protektspiritoj aŭ protektangeloj, kiel ajn
oni nun volas nomi ilin, estas estuloj, kiuj aparte havas kapablon kaj emon helpi aliajn kaj pro
la altir- kaj forpuŝprincipo de la universo ili helpos ĝuste tiujn estulojn al kiu ili estas
aparte taŭgaj por helpi. Tio signifas ke la spiritaj estuloj kiuj, tuj post la mortprocezo,
prizorgas la infanon kiu forlasis sian fizikan organismon, ĝuste estas tiuj estuloj kiuj
elradias fortan amon al infanoj, kaj kiuj en alta grado havas kapablojn helpi kaj gvidi ĉi tiujn
estulojn. La mondo de infano ja estas mondo de ludoj kaj aventuroj, kaj tio ankaŭ stiros la
unuajn spertojn de la infano, post kiam ĝi forlasis sian fizikan korpon. Ĝi eĉ venos al
infanĝardeno, kie amaj estuloj prizogas ĝin, kaj kie ludado kaj aventuroj regas ĝian estadon.
Sed kiam la infano en la fizika mondo spertus la aventuron de laŭtlegata libro, la aventursperto
en la spirita mondo estas multe pli vivanta kaj reala. En la spirita mondo estas tiel ke la
materio obeas la ordonon de pensoj kaj volo. La aventurrakontanto devas nur pensi siajn
aventurojn, kaj ili aperas vivantaj antaŭ la infanoj, ne nur kiel bildoj, sed kiel moviĝantaj
kaj plastecaj statoj ĉirkaŭitaj de la plej belaj pejzaĝoj kaj scenaĵoj. Inter la protektspiritoj
kiuj prizorgas la infanojn, povas esti estuloj kiuj estis grandaj aventurrakontantoj kaj
verkistoj en la fizika mondo. Dum ili "rakontas" siajn aventurojn, ilia
pensokoncentriĝo iafoje povas esti tiel forta, ke ili mem malaperas malantau siaj pensoenergioj,
tiel ke oni nur vidas la ŝanĝiĝantajn pensobildojn de ilia fantazio. Tiu ĉi sfero de aventuroj
kompreneble ne nur estas por la infanoj, sed por ĉiuj estuloj en la spirita sfero, kiuj
liberigis de mallumo kaj "purgatorio", se cetere iliaj pensoj, sentoj kaj interesoj
estas je sama ondolongo kun tia mondo. Kaj tiu ĉi sfero limas tiel proksime al la fizika sfero,
ke ĝiaj energioj povas influi sentivajn homojn ĉi tie, ekzemple verkistoj kaj kreantoj de
desegnitaj filmoj, kiuj ofte estas inspiritaj de tiu ĉi mensa mondo, kiu estas ĉio alia krom
teda. Por la infano tamen venos momento, kiam ĝi estos sata je la spertoj en tiu ĉi lud- kaj
aventurmondo, kaj ĝi trairos, per la helpo de la protektspiritoj, la intelektajn sferojn, kie ĝi
ne havas tiom por sperti, sed kie ĉio kion ĝi spertas estas luma kaj radianta. Ĝi baldaŭ spertos
la memorsferon aŭ la beatoregnon, de kie ĝi denove enkarniĝos en la fizikan mondon. Memoroj de
antaŭaj vivoj plenigas ĝian konscion per beato, kaj ĝia sopirenergio koncentriĝas pli kaj pli je
la fizika estado. Ĉi tiuj sopir- kaj beatenergioj ligas sin kun la elradiado de beato kiu eliras
el du fizikaj estuloj kiuj spertas la kulminon de sia reciproka amo. Kompreneble ne estas
hazarde, kiuj viro kaj virino estos la gepatroj de tiu ĉi estulo dum nova fizika enkarniĝo,
ankaŭ ĉi tie validas la leĝo de la universo pri altiro kaj forpuso inter la energioj kiuj
elradias el la vivantaj estuloj kaj kreos sorton kaj por la gepatroj kaj por la estulo, por kiu
ili nun estos protektspiritoj en la fizika mondo, ĝis ĝi estas kapabla mem prizorgi sin.
Ĉapitro 12
Kiel la mortprocezo formiĝas por la homo kiu mortas meze de
sia juneco
Se homo mortas meze de sia juneco, tio kion la koncerna persono
spertos dum la unua tempo post la morto, kompreneble formiĝos malsame, ol se ĝi estus forlasinta
sian korpon en la infanaĝo. La konscio de juna homo estas plenigita per tute aliaj pensoj kaj
sentoj ol tiuj de infano, kaj tio ankaŭ influos ĝiajn travivaĵojn en la spirita sfero. Ĉar la
junuleco ofte povas esti malfacila aĝo, kie la konscio de homo estas plena de kontraŭstaro kaj
kritiko kaj samtempe kompreneble estas forte koncentrita al la fizika mondo, kariero, enamiĝo al
la mala sekso ktp, interrompo de la fizika estado en tiu aĝo povas alporti certajn
malfacilaĵojn, precipe se la morto venas abrupte. Se tio okazas per malsano, la juna homo havos
tempon prepariĝi por la morto. Kvankam oni eble ne rimarkas tion rekte per sia tagokonscio, tio
okazas nokte en la spirita sfero. Sed se fariĝas abrupta morto, ekzemple per trafikakcidento aŭ
simile, povas eble pasi iom da tempo antaŭ ol la koncerna persono komprenos ke li aŭ si estas
morta. Kompreneble estas individue kio detale okazas, sed la samaj leĝoj kaj principoj validas
por ĉies migrado tra la pordo de la morto. Junaj homoj povas ankaŭ esti tute malsamaj kiam temas
pri spirita matureco, iuj junaj homoj povas esti multe pli maturaj rilate al spiritaj aferoj ol
multaj maljunaj homoj, kaj por tiaj junaj homoj la transiro al la spirita mondo ne estos tiom
malfacila, ĉar ili tre rapide petos helpon, kaj la helpantoj tuj estos ĉe ili. Sed se estas juna
homo kies tuta konscio estas koncentrita al la fizika sen iu kredo je postmorta vivo, ĝiaj
pensoj povas dum iom da tempo ĉirkaŭiri la lastajn eventojn kiuj okazis antaŭ ol ĝi mortis, kiel
oni povas fari dum malagrabla sonĝo. Ĝi estas ĉirkaŭita de sia propra pensomondo kiel mensa
malliberejo, el kiu ĝi ne povas eliri. Eble ĝi en sia pensokoncentriĝo veturas sur la vojo al la
akcidentloko denove kaj denove por kvazaŭ rekonstrui kaj ekkompreni kio okazis. En la fizika
sfero homo kun klarvidpovoj kapablas vidi la mortinton veturi al la akcidentloko, kie ĝi subite
malaperas, ĉar la pensokoncentriĝo ĉesas tie. Do, tio kion oni ĝenerale nomas
"fantomado", kio ankaŭ estas bazita sur apartaj leĝoj kaj principoj, kiujn la scienco
iom post iom komprenos. La juna homo malkovros ke okazis io kion ĝi ne povas kompreni; multege
da pensoj el gia fizika vivo trapasos ĝian koncion, ne kiel io kion ĝi havas ene en si, sed kiel
io kio ĉirkaŭas ĝin. Kaj kiom ajn materiista kaj ateista ĝi mem opiniis sin esti, ĝi petos
helpon en sia mizero, kaj la helpo tuj aperos. La protektspiritoj la tutan tempon estis pretaj
helpi, sed la estulo devas mem per sia propra menso alĝustigi sin je iliaj ondolongoj, kaj tiam
la helpo povas veni. Kiamaniere ĉi tiuj protektspiritoj montras sin al tiuj, al kiuj ili helpos?
Ĉapitro 13
La protektspiritoj montras sin en tiu formo kiu en la donita
situacio estos plej helpa
Ĉu estas kiel tiuj anĝeloj, kiujn ni vidis en nia
infanaĝa biblio kun aŭreolokrono, blankaj vestaĵoj kaj anĝelflugiloj, la protektspiritoj montras
sin por la estulo kiun ili helpos? Nur se tiu, kiu estos helpata, atendas ke ili tiel aspektu,
alie ne, se la koncerna persono ne komprenas kio vere okazis. En la spirita mondo la psika
materio sekvas la ordonon de la volo kaj la penso, kaj tial la helpanta spirito povas per siaj
volo kaj penso formi sian spiritan korpon kaj montri sin en tiu formo kiu en la aktuala situacio
estos la plej utila kaj helpa. Eble la protektspirito estas estulo, kiu konis tiun, kiu estos
helpata, dum sia vivo en la fizika mondo kaj do montros sin en tiu konata formo por povi konsoli
kaj utili kaj gvidi. Ankaŭ ekzistas la eblo, ke tiu kiu bezonas helpon sentas ke kuracisto,
flegistino au similaj helpantoj de la fizika mondo estos la konvena helpo, kaj tiuokaze la
estuloj similos ilin, kaj montros sin, kaj ili sugestios la mallumajn pensojn for de la konscio
de la malfeliĉa homo kaj iom post iom sciigos al la koncerna persono pri kio okazis kaj helpos
tiun adaptiĝi kaj gvidos lin aŭ ŝin al la spirita sfero kiu en tiu momento estas sur la sama
ondolongo kun la pensoj kaj sentoj kiuj superregas en la konscio. En nia tempo, kiam tiom da
junaj soldatoj mortas sur la batalkampoj kun la konscio plena de timo, kaj tio okazas tiom
subite ke ili ne scias ke ili estas mortaj, la helpo en multaj okazoj ĝuste estos soldatoj de la
Ruĝa Kruco, flegistinoj kaj kuracistoj, kaj ili vekiĝos en malsanulejo kaj iom post iom
kutimiĝos al tio ke ili ne havas iun problemon, krom se ili mem kredas ke ili havas tion. Io
simila validas se homo mortas post longdaŭra malsano. Ĝi ankaŭ povas la unuan tempon post la
morto sperti atmosferon kaj medion de malsanulejo kaj esti ĉirkaŭita de amaj flegistinoj kaj
kuracistoj, ĝis ĝi malkovras ke la malsano ekzistas nur en ĝia propra pensomondo kaj kiam ĉi
tiuj pensoj estas venkitaj, la protektspiritoj ne plu devas montri sin kiel flegistinoj por esti
sur sama ondolongo kun tiu, kiu bezonas helpon kaj gvidadon.
Ĉapitro
14
La religiaj imagoj pri la paradizo
Se estas tiel, ke la religiaj
sentoj de la homo vekiĝas kiam ĝi ekkomprenas ke ĝi spertas la staton postmortan, tiuokaze ĝia
konscio eventuale koncentriĝos al tiu infankredo kiun ĝi eble iam havis kaj al imagoj pri
anĝeloj kaj paradizo. Ankaŭ tiaj sferoj ekzistas kaj ili estas same kolororadiantaj kaj belaj
kiel la religiaj bildoj de la antikvaj majstroj. Nia Patro sidas sur sia trono ĉirkaŭita de
anĝelaro kaj sanktaj viroj kaj virinoj vestitaj pompe kaj glore. Kristo sidas ĉe la dekstra mano
de la Patro kaj la Sankta Spirito ŝvebas super ili kiel kolombo. Tiu kiu spertas ĉion ĉi estas
mem unu el tiu granda blanka aro kiu ludas per harpo kaj svingas palmobranĉojn dum psalmkantado
kaj ĝojkriado, ĝis tiu ĉi bela pejzaĝo fariĝos laciga pro manko de noviĝo, kaj tiam ĝi ne plu
estos paradizo, fakte ĝi fariĝus infero se ĝi daŭrus eterne. Imagu, nur fari la samon kaj samon
eterne! Kaj nur travivi la samon, kiom ajn bela tio estus! Tio absolute ne estus paradizo, tio
fariĝus infero. Sed tiel ne estas, la vivo estas senĉesa noviĝo kaj ŝanĝiĝo.
Ĉapitro
15
La kolektivaj paradizostatoj malaperos favore al la kreado de "ĉiela
regno"
Ĉi tiu priparolita ĉielregno estas nur unu sola sfero el multaj, kaj
ĝi ne estas parto de la altaj spiritaj mondoj, sed nur stato en la antaŭkorto de ĉi tiuj mondoj,
mezstato, kie la konscio de la homoj daŭre estas forte regata de imagoj kiujn ili kreis por si
pri la transtomba vivo, dum ili vivis en la fizika mondo. Tial ekzistas kompreneble similaj
belaj paradizoj por islamanoj, hinduoj, budhistoj kaj por tiuj homoj kiuj ankoraŭ apartenas al
pli primitivaj religioj, same kiel iam troviĝis sfero kie tiuj kiuj kredas je Odino, Toro
[komento de la tradukanto: dioj en la nordia mitologio] kaj Valhalo [kom de tr: restejo de
herooj mortintaj en bataloj] sidis ĉetable kun dioj kaj herooj. Ĉi tiuj kolektivaj
paradizostatoj bazitaj je dogmokredado tamen malaperas pli kaj pli; ili estas bazitaj sur la
religia instinkto kaj religiaj sentoj, sed kun evoluo de la kreanta penso ĉe la tera homo ligite
al humaneco kaj proksimula amo, evoluas "ĉiela regno" en ties konscio, kiu iom post
iom kreiĝos sur la tero, mondo de spirito, arto kaj logiko, de paco, libereco kaj frateco, vera
homregno. Tia mondo neniam povus ekekzisti en fizika materio, se ĝi ne unue ekzistus en spirita
materio. Ĝi ekzistas, ĝi estas la sentokorpo de la terglobestulo, kaj en tiu ĉi mondo la terhomo
spertas nun ĉion tute homecan, kun kio ĝi per sia konscio povas esti sur sama ondolongo. Estas
ankaŭ de tiu ĉi sfero la protektspiritoj venas, kaj la mortinto povas mem fariĝi protektspirito
depende de tio, kiom ĝiaj proksimula amkapablo kaj penso- kaj kreokapablo estas evoluintaj.
Ĉapitro 16
La sperto de la mortprocezo por la homo kiu mortas en sia
matura aĝo
Se temas pri homo en sia gevireca aŭ matura aĝo, kiu forpasas el la
fizika mondo, la spertoj en la antaŭkorto aŭ la mezostadio estos stampitaj per la pensoj kaj
sentoj, pri kiuj viro aŭ virino en tiu aĝo estas okupita. Tio kompreneble estas tre individua,
kaj tial ankaŭ tio povas esti priparolata nur maldetale, sed en la matura aĝo tre ofte estas
tiel, ke la estulo estas tre forte okupita de fizika aktiveco kaj havas la plejmulton de sia
konscio kaj sian amon koncentrita al ĝi. Viro estas eble ĉirkaŭata de granda aktiveco kiu estas
la rezulto de multaj jaroj da laboro, aŭ li estas meze de la farado de intelekta kreado,
malantaŭ kiu ankaŭ kuŝas multaj jaroj da laborego kaj forta koncentriĝo, kaj subite li mortas
kaj estas sen la fizika ilo, kiu ligis lin kun tiu mondo, en kiu lia krea agado okazis, sed
daŭre estas plenigita de ĉiuj pensoj kiuj ligis lin kun la laboro kaj ties antaŭeniro kaj
sukceso en la fizika mondo. Ne estas malfacile kompreni ke homo povas eniri malfacilaĵojn kiam
ĝia konscio estas plena je planoj kaj bezono realigi ĉi tiujn planojn en la fizika realo, kaj
subite perdas la solan ilon per kiu tiu ĉi laboro povas esti farata. Principe estas la samo kiel
se metiisto subite perdus ambaŭ siajn manojn ĉi tie, en la fizika mondo. Tio estus katastrofo.
Ni tamen havas de la fizika mondo bonajn ekzemplojn pri homoj kiuj invalidiĝas, sed kiuj malgraŭ
ĉio elturniĝas danke al nevenkebla volo kaj nelacigebla pacienco kaj kompreneble ankaŭ per amaj
helpo kaj kompreno de aliaj homoj. Do, ĉu homo estas "invalido" kiam ĝi perdas sian
fizikan korpon? Kompreneble ĝi ne estus tio, sed ĝi povas senti sin kvazaŭ ĝi estus, se ĝia
konscio preskaŭ ekzkluzive estis koncentrita al aferoj de la fizika mondo kaj siaj propraj
fizikaj feliĉo kaj kariero. Se ĝia aktiveco ne estis tre egoismeca, sed enhavis grandan
elementon da altruismo tra la deziro esti utila al aliaj, la transiro ne estos malfacila, ĉar
ĝuste tio estas aktiveco kiu tute kongruas kun la ondolongoj de la spirita mondo kaj povas esti
plenumita per la spiritaj korpoj. Sed se temis pri vivaktiveco kiu ĉefe estis bazita je la
deziro ekhavi potencon kaj riĉon, eble eĉ je kosto de aliaj, aŭ se la deziro pri gloro, fameco
kaj elstareco per intelekta kreado estis pli granda ol la bezono trovi la veron aŭ krei ion
utilan kaj feliĉigan por aliaj, tiukaze povos aperi grandaj malfaĉilaĵoj por la homo, antaŭ ol
ĝi kutimiĝas al la spirita stato. Per klarvidkapabloj oni povos vidi ĝin "reaperi" en
sia fizika aktiveco, ĉar ĝi estas ligita al sufice fiksitaj pensovojoj, de kiuj ĝi kompreneble
liberiĝos kiam ĝi petos helpon, ĉar ĝi rimarkos ke ĉio estas malsama ol estis
antaŭe.
Se temas pri virino kiu forlasas la fizikan mondon en sia matura aĝo,
kompreneble ankaŭ ŝi lernu ke ŝi ne bezonas prizorgi hejmon kaj kuiri kaj fari multon alian
similspecan, je kio ŝi kutimas. Ŝia plej granda zorgo eble estos la penso pri la infanoj, kiuj
ankoraŭ ne povas prizorgi sin mem. Sed ŝi estos helpata de la protektspiritoj vidi ke estas
prizorgite ankaŭ por ili, kaj eble ŝi eĉ mem povos montri al ili sian amon kaj prizorgemon de la
spirita mondo, ĉar ŝi ankaŭ havas eblon fariĝi protektspirito por ili. Tra la pordo de la morto,
la tera homo unue trairos mezostaton aŭ antaŭkorton de la spiritaj mondoj, kaj la spertoj ĉi tie
estas procezo malkutimiĝi de tro materiismecaj pensoj kaj sentoj, aŭ de timo, kolero, amaro,
malbona konscienco kaj similaj pensoklimatoj, kiuj ĉiuj estas vibroj kiuj absolute ne povas veni
je sama ondolongo kun la vibroj de la pli altaj mondoj, kaj tio samtempe estas kutimiĝado al
tiuj principoj kaj leĝoj kiuj regas en la spiritaj mondoj kaj validas por la spiritaj korpoj,
kiuj nun portu la konscion de la estulo. La spertoj de la antaŭkorto povas formiĝi kiel ia
purgatorio aŭ infero, se tiu kiu forlasis sian fizikan korpon havas konfliktojn en sia menso aŭ
estas tre forte ligita al fizikaj pensokutimoj. Sed ĉiuokaze ĉi tiuj statoj post pli mallonga aŭ
pli longa tempo ĉesos ekzisti per la helpo de la protektspiritoj, kaj la tera homo, kiel ĉelo en
la spiritaj korpoj de la terglobo, spertos mirindan ferion de la malfacilaĵoj de la fizika
mondo, kaj depende de siaj kapabloj kaj interesoj ĝi spertos la plej altajn sferojn de vivarto
kaj la estulojn kiuj loĝas tie, samtempe ĝi povos esti kune kun estuloj kiujn ĝi konis kaj ŝatis
en la fizika mondo.
Ĉapitro 17
La natura morto de la homo pro
maljuneco
La plej bela formo de morto, kiun terhomo povas sperti, estas la
natura morto pro maljuneco. Ĝi fariĝis matura por la spirita estado, kaj ne plu estas io ĉi tie
en la fizika mondo, kio retenas ĝiajn pensojn. Kompreneble ne estas ĉiuj maljunuloj kiuj havas
pacon en la menso, kaj se ili ne havas tion, ankaŭ ili devas trairi sian certan formon de
purgatorio, sed tio estas escepto. Ĝenerale la maljuneco igas la homojn pli mildaj, pli
toleremaj kaj kapablaj rezigni, la vivo eĉ preparis ilin por tio kio okazos kiam ili forlasos la
korpon, kiu eluziĝis kaj ne plu povas esti uzata. Tio estas liberiĝo por ili, kaj estas tio, kio
estas la natura funkcio de la morto por la teraj homoj, ke ili liberiĝas de la ilo kiu ne plu
povas servi al ili, kaj ekhavas eblon uzi la kapablojn kaj talentojn, kiujn ili evoluigis dum
sia fizika estado, por mirindaj travivaĵoj en la spiritaj mondoj. Kaj kiam ili estas spertintaj
tiel multe kiel, sur la nuna evoluŝtupo eblas por ili, ili ricevas novan organismon en la fizika
sfero, per kiu ili povas daŭrigi sian "studadon lerni pensi kongrue kun la leĝo de la
vivo", ĉar estas tio kio estas la vera misio de la fizika estado. Kiam la maljuna homo
estas forlasinta sian eluzitan korpon, ofte en tia maniero ke ĝi trankvile endormiĝis en la
morton, ĝi spertos ion, kion ĝi, se ĝi havus eblon vekiĝi denove kaj rakonti pri tio, nomus
mirindega sonĝo. Kia "la sonĝo" detale estas, tio kompreneble estas io individua, sed
ĝi povas bone formi sin ekzemple ĉi tiel: La maljuna homo spertas subite sin mem en ĝis nun
nekonate libera stato, libera de ĉiu pezo kaj korpe kaj anime. Ĝi vidas lumantan pordon, kiun ĝi
nun memoras esti vidinta multfoje dumdorme, sed tiam ne eblis veni tute proksimen al ĝi. Sed ĝi
povis observi, kiel ĝi malfermiĝis al aliaj estuloj, kiuj estis tute liberigitaj de la ligo kun
sia fizika korpo kaj tial povis trapasi ĝin. Dum ĉi tiuj antaŭaj okazoj ĝi kvazaŭ povis videti
kiel forta lumfluado radiis renkonte al la estuloj kiuj trapasos la pordon. Ĉi-foje ĝi mem estas
objekto de la radianta lumfluado, kaj ĝi vidas ke ĝi ne plu havas maljunan, eluzitan korpon, sed
novan kaj junecan, de kiu lumas kaj radias kiel en perlamote iriza lumo. En la pordo staras eĉ
pli lumantaj kaj radiantaj estuloj kiuj bonvenigas, la plej lumantaj koloroj de la maten- kaj
vesperĉielo prilumas la belan scenaĵon kaj la novalveninto malkovras ke la estuloj kiuj
unua-rigarde similis al anĝeloj, estas malnovaj amikoj kaj karaj parencoj, kiujn li aŭ ŝi konas,
eble dum multaj enkarniĝoj. Dum ĉio ĉi aŭdeblis bela muziko, kaj ĉe la alia flanko de la pordo
nun videblas mirindaj pejzaĝoj kiuj etendiĝas longe for. Temas pri arbaroj kaj lagoj, riĉa
plantkreskado kaj multaj birdoj, kies kantado supreniras al la ĉielo kaj miksiĝas kun la muziko
de la sferoj. La maljuna mortinta estulo de la fizika sfero fariĝis radianta anĝelo kaj dum iom
da tempo spertos la mondon de ĉi tiuj estuloj kaj ankaŭ fariĝos protektanĝelo por estuloj sur la
tero aŭ en ilia propra purgatorio, kiuj bezonas helpon. Sed tuta tiu ĉi revelacio estas nur la
pordo de la morto. Ĝi estas la inaŭguro al vivo en la lumaj sferoj, de kie la vojo gvidas al
belaj, diecaj mondoj, kie la estulo spertos la plej altan formon de ĝojo, beato kaj paco, kiu
eblas sur ĝia nuna evoluŝtupo. Ĝi havos eblon sperti la proksimecon de Dio tiel forte kiel ĝi
neniam antaŭe spertis ĝin en tiu ĉi spiralo, kaj tiel la vojo gvidos al nova fizika enkarniĝo,
kie novaj ebloj malfermiĝos por plua evoluo, tiel ke la lumaj sferoj iam ne nur estos mondoj
kiujn la estulo vizitas inter du fizikaj enkarniĝoj, sed ĝia hejmloko, kie ĝi spertos kaj kreos
utile por la tuteco.
De kvar prelegoj en la Instituto de Martinus, dimanĉojn la
16an, 23an kaj 30an de oktobro kaj la 6an de novembro en 1949.
Prilaboritaj de Mogens
Møller.
La prilaboro estas aprobita de Martinus.
Esperantigita de Hokan
Lundberg.
En dana Kosmos n-ro 24, 1972
Originala dana titolo: “Gennem dødens port –
søvnen og døden”
© Martinus Institut 1981