Stjernesymbol i menu


Pri la Kosmologio de Martinus
 
Tiel longe ke troviĝas floro, la memoro pri mondo pli alta, ne povas estingiĝi.
(Livets Bog 1, par. 183)

La dana verkisto Martinus (1890-1981) priskribis en sia verkaro unuecan spiritsciencan mondbildon, kiu enhavas logike fundamentitan unuecan klarigon pri la estado. Lia bazo fari ĉi tion estis altevoluinta intuicikapablo, kiu kapabligis lin superrigardi kaj analizi la spiritan mondon, kiu ekzistas malantaŭ la konata fizika mondo. La celo de lia laboro estis krei spiritan sciencon, kiu povas doni al la numtempaj verserĉantaj kaj logike pensantaj homoj pli profundan komprenon pri la naturo de la vivo kaj la evoluo en la mondo. En siaj analizoj Martinus prezentas multe pli optimisman kaj vastan vivrigardon ol la kutime konatan. Samtempe ili estas valora helpilo al la praktika evoluo de moralo kaj konduto. 

La libroj de Martinus troviĝas kiel malferma oferto al ĉiuj interesatoj. Ne estas kunligitaj iaj formoj de asocioformiĝo aŭ membreco al ĉi tiu intereso - ĉiuj povas libere studi liajn librojn kaj ĝoji pri la inspiro, kiun ili donus. La Kosmologio de Martinus ne estas religia kredo, sed donas logike bazitan komprenon de la vivo kaj ĝia religia dimensio. Laŭ Martinus la tempo estas matura por tio, kion li nomas scienco de ĉioamo aŭ intelektigita kristanismo, kaj li plue de ĉi tio donis al sia tuta verko la superan titolon La Tria Testamento.

Legu pli pri la Kosmologio de Martinus elektante en la menuo maldekstre, - ĉi-sube enkonduktekstoj kaj la propraj artikoloj de Martinus.

Solen skinner i standkantens sten