Martinus kreis aron da simboloj, kiuj per koloroj kaj figuroj ilustras la eternajn, spiritajn leĝojn kaj principojn de la universo.
La simbolo ĉi-supre montras lian ĉefsimbolon pri la eterna mondbildo.
Rigardu la simbolon kun klarigo.
Martinus (1890-1981) priskribis en sia ampleksa verko La Tria Testamento logikan, koheran mondbildon. Tiu mondbildo montras ke ĉiuj vivaj estuloj enestas uno viva mondotuto, kaj partoprenas en daŭra evoluo al pli altaj vivformoj. La nuntempaj grandaj renversiĝoj kaj krizoj esprimas la pereon de uno mondkulturo kaj la naskiĝo de nova humana mondsocio.
Martinus montras per siaj analizoj kiel niaj konscio, psiko kaj moralo tra reenkarniĝo kaj karmo evoluas laŭ logikaj naturleĝoj. Tiuj leĝoj kaŭzas ke ĉiuj travivaĵoj - agrablaj kiel malagrablaj - laŭtempe fariĝas utilo al la unuopulo. La verko konsistigas unuecan kosmologion aŭ spiritsciencon, kiu donas optimisman vivrigardon, kaj inspiras al toleremo kaj amo al proksimulo.
La kerno en la verkado estas la sep volumoj de Livets Bog (La Libro de la Vivo) kaj la kvar volumoj de La Eterna Mondbildo, kiu enhavas 44 simboloj kun klarigoj. Aldone estas vico de aliaj libroj kaj granda nombro de artikoloj.
La analizoj de Martinus estas malferma oferto al ĉiuj - sen ia formo de membreco. La Martinus-Instituto havas la respondecon eldoni, traduki kaj informi pri la verkaro.

