Stjernesymbol i menu


Simbolo 11
La eterna mondbildo, la viva estulo 2, la eterna Dio kaj la eternaj difiloj

Simboloj de Martinus 

6
11
19
23
26

Resumo de klarigo pri simbolo 11 - La eterna mondbildo, la viva estulo 2, la eterna Dio kaj la eternaj difiloj

La simbolo montras tutecon de la universo. La universo estas viva estulo, nome Dio. Dio aperas kiel triunua principo konsistanta el la mio, la kreokapablo kaj la kreaĵoj. Dio enhavas ĉiujn ekzistantajn vivajn, difilojn. Ĉiu difilo estas la sama triunua principo, kaj tial la simbolo ankaŭ simbolas ĉiun unuopan estulon. Dio kaj la difiloj vivas en eterna interagado. Ĉar la kreoorganoj kaj la spertoorganoj de ĉiuj ekzistantaj vivaj estuloj kune konsistigas la kreoorganojn kaj la spertoorganojn de Dio, tial montriĝas ĉi tie kiel realaĵo, ke Dio estas ĉie proksima, ĉiopova, ĉioscia kaj ĉioama.

Centraj detaloj en la simbolo:

La blanka kampo meze simbolas X1 aŭ la makromion, kaj la etaj blankaj kampoj ĉe la rando simbolas la mikromiojn.

  • La indiko de la makromio en formo de sesangula stelo simbolas, ke ĝia manifestado kaj spertado okazas tra ses diversaj konsciostatoj, kio estas unu por ĉiu bazenergio.
  • La kreopovo, X2, markiĝas per la radioaureolo ĉirkaŭ la makromio kune kun la radioj kaj la viola kampo ĉirkaŭ la mikromioj en la rando de la simbolo.
  • La koloraj kampoj inter la makromio kaj la mikromioj simbolas X3 aŭ la rezulton de la kreokapablo kaj la spertokapablo de la mio. X3 estas la organismo kaj la konscio.
  • X3 estas la ses vivsferoj, indikitaj ĉiu per sia koloro kaj energio. Ĉi tiuj vivplanoj estas kune kosma spiralciklo: 
      ruĝa – instinkto – la plantoregno
      oranĝkolora – pezo – la bestoregno
      flava – sento – la vera homregno
      verda – inteligento – la saĝoregno
      blua – intuicio – la dia mondo
      indiga – memoro – la beatoregno
  • La lokado de la terglobo markas, ke la terglobestulo apartenas al la bestoregno.
  • La stelfigureto simbolas la kosman konscion kaj markas la komenciĝon de la vera homregno. Post ĉirkaŭ 3000 jaroj estos ĉi tiu homregno realaĵo ĉi tie sur la terglobo. La lastaj restaĵoj de nia hereditaj bestaj aŭ egoismaj konsciotendencoj tiam estos finspertitaj.
  • La sekvaj superfizikaj ekzistoplanoj montras eĉ pli altajn mondojn, kie la vivo kulminos en saĝeco kaj amo.

Rigardu la plenan simbolklarigon de Martinus en La Eterna Mondbildo 1.