Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
10-a Ĉapitro
La vivkompreno de la estulo estas ĝia sortokompaso
Kiel vi jam eksciis, nia tuta spertado de la vivo okazas pere de niaj sensoj.
Kiel mi menciis ankaŭ antaŭe, tiu spertado estas reago inter la forto eliranta el nia interno kaj la forto eniranta de ekstere.
La unua forto estas la samo kiel nia volo, la aktiviĝo de niaj avidoj, deziroj aŭ intencoj.
La alia forto estas ĉiuj influoj direktitaj al nia memo, al nia organismo, flanke de la naturo, de niaj ĉirkaŭaĵoj, de niaj kunestuloj.
Tiuj du formoj de fortoj sekve renkontiĝas en nia konscio.
Ĉe ilia renkontiĝo estiĝas la reago, kiu igas niajn pensojn cikli kaj niajn sensojn vibri kaj niajn nervojn registri doloron aŭ bonfarton.
Kaj la tuta procezo do konstituas nian spertadon de la vivo aŭ tion, kion ni nomas nia sorto.
Tiun tutan cirkuladon de energio en la estulo ĝi povas percepti nur kiel aŭ "doloron" aŭ "bonfarton".
Senkonsidere kiujn spertojn, kiujn pensojn aŭ kiujn sentojn la individuo spertas, ili povas neniel ekzisti sen tio, ke laŭ pli aŭ malpli alta grado ili reprezentas unu aŭ la alian el la menciitaj du kontrastoj.
Ĉia manifestaĵo, ago aŭ sperto, kiun registras la sensoj de la individuo, sekve apartenas nepre al unu aŭ alia ŝtupo de la skalo inter doloro kaj bonfarto.
La spertado povas reprezenti ŝtupon, kiu tiel altgrade troviĝas sur la flanko de la bonfarta kontrasto, ke la individuo sentas sin ĝoja.
Ĝia sorto esprimiĝas kiel feliĉa.
Sed la sperto povas ankaŭ altgrade esti sur la flanko de la dolora kontrasto, kaj tiam la estulo sentas malĝojon kaj apation kaj perceptas sian sorton kiel malfeliĉan.
Inter la ekstremoj de tiuj du kontrastoj: doloro kaj bonfarto, la individuo balancadas kun sia sorto aŭ spertado de la vivo.
Ĝi sin direktas aŭ al la kontrasto de doloro aŭ al la kontrasto de bonfarto.
La direktilo de la kurso estas ĝia volo, dum ĝia kompreno pri la vivo estas la kompaso.
Pro tio ke la atingo de la bonfarta kontrasto, kio signifas atingon de la normala korpa kaj anima bonfarto, estas bazita ekskluzive sur tiu "kompaso" aŭ la kompreno de la estulo pri la vivo, ĝia tuta sortokonstruado direkte al bonfarto dependas plene de tiu ĝia kompreno.
Se ĝi havas ĝustan aŭ absolute veran komprenon pri la vivo kaj la estado ĉirkaŭ si, pri la kunestuloj, pri bestoj kaj homoj kaj cetere pri ĉio, kio apartenas al la nocio "la naturo", ĝi en ĉiu situacio vidas la ĝustan kunligitecon inter si mem kaj la kaŭzoj de la situacio.
Ĉi tie ĝia "kompaso" sekve efikas absolute ĝuste.
Sed se ĝi ne havas tiun absolute veran komprenon pri la vivo aŭ la estado, ĝi ne kapablas havi klaran vidon en la koncernaj situacioj.
Esceptoj de ĉi tio tamen certagrade estas plantoj kaj bestoj kun ilia ankoraŭ perfekta instinkto.
Sed en la menciitaj situacioj la tera homo estas devigita agi blinde.
Tiel ĝi agas laŭ scio, kiun ĝi ne posedas.
Ĉi tie ĝia "kompaso" montras erare, kaj laŭ responda grado la estulo devias de la kurso, kiu kondukas al la vera bonfarto: feliĉa sorto aŭ estado, kiu kulminas en la perfekta spertado de la vivo, kiu estas esprimita kiel "la ĉiela regno".
Ĝia kurso nun kondukas kontraŭ danĝeraj mensaj kaj fizikaj rokoj kaj ŝeroj.
En la surfo de la malvirtoj, ekscesoj, malamo kaj kolero, de tempo al tempo, rompiĝos aŭ ruiniĝos pluraj surteraj vivoj.
Estas la invalideco de tio, kion ni esprimas kiel malfeliĉan sorton aŭ kiel la solan, kio povas ekzisti kiel tiu malo de "la ĉiela regno", kaj kiun ni nomas "infero".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
