Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
11-a Ĉapitro
La perfekta feliĉa sorto ne estas atingebla per kredo je la potenco de la glavo
Grandskale la direkto de la menciita "kompaso" aŭ la koncepto de la estuloj pri la vivo mem kaj la estado ne estas tute ĝusta, kio klare vidiĝas en la atmosfero, kiu vaste dominas la teran zonon. Homoj malsatas kaj frostas, kvankam la terglobo estas abunde ekipita per nutraĵoj kaj varmofontoj. La teraj homoj murdas kaj mortigas unu la alian por akiri lokon en la sunlumo, kvankam ĉiuj kontinentoj kaj maroj de la terglobo banas en la ĉiela lumo de tiu brila stelo. Tiuj samaj estuloj trompas kaj prirabas unu la alian je valoroj kaj trezoroj, per kiuj la terglobo estas tiel abunde kaj amplekse ekipita, ke kompare kun tio ĝia nombro da homoj estas tiel malgranda aŭ eta, ke tiurilate ĝi estas konsiderebla preskaŭ kiel ankoraŭ neloĝata mondo. Posedante riĉajn provizaĵojn aŭ fontojn de nutraĵoj el tiel grandiozaj dimensioj, ke ili sufiĉas por miriadoj da ankoraŭ nenaskitaj animoj de miloj kaj miloj da venontaj generacioj, la membroj de la unuopaj nuntempe vivantaj generacioj realigas tian procezon de korpodifektado aŭ mortigado unu al la aliaj, ke ilia sango kolorigas eĉ la akvojn de la riveroj. Ilia mortstertoro sonas tra tropikaj arbaroj kiel ankaŭ trans la senfinaj dezertoj de la blankaj neĝokampoj, dum la postvivantoj post forlaso de hospitaloj kaj resaniĝejoj lamiras sur artefaritaj gamboj, laboras per artefaritaj membroj kun manoj anstataŭigitaj per feraj hokoj kaj kun la okulaj kavoj plenigitaj per pentritaj vitraj globoj, blinde palpantaj aŭ gvidataj per ŝnuro de – dresitaj hundoj. Vere, la tiel alte admirata "mastro de la kreaĵoj" ĉi tie ŝanĝis rolon kun la "senprudentaj" bestoj.
      Sed ĉi tie oni komprenu, ke la mencio de tiuj aferoj ne okazas por subtaksi la artefaritajn membrojn kaj la ceteran grandan helpon, kiu en tiel benoriĉa maniero estas donebla al la korpodifektitaj kompatinduloj, tute kontraŭe, ankaŭ en tio ni devas vidi la dian helpan manon etenditan al la malfeliĉulo. Ni menciis la aferojn ĉi tie nur por montri la rezulton de erara anima direkto. Certe neniu militisto atendas, ke la rezulto de lia okupo reprezentas tiel eraran aŭ falsan kurson direkte al la bonfarta kontrasto, ke ĝi povas konduki lin en tiom tristan situacion: daŭre necese esti kondukata per ŝnuro de senprudenta besto. Ĉu li ne kredis atingi la feliĉon kaj la bonfarton per sia batalo? – Ĉu li ne kredis, ke en la realo la feliĉo apartenas al li, se li sukcesus ligi aŭ ekstermi la proksimulon, la kontraŭulon? – Ĉu li ne kredis je la potenco de la glavo? – Ĉu li ne kredis, ke potenco estas la vojo al ĉio? – Ĉu ne tiu lia tuta kredo aŭ kompreno pri la vivo kaj la estado estis precize la kontraŭo de tio, kio estas absolute reala, kio estas absolute vera?
      Sed kiel oni povus atingi la feliĉon kaj la bonfarton semante malfeliĉon kaj suferon por aliaj? – Ĉu oni ne atendu, ke ankaŭ tiuj aliaj deziras sin defendi? Sed per tio oni ja kreas por si mem la riskon fariĝi aŭ korpodifektita, ruiniĝi, el kio sekvas iom mizera "bonfarto", aŭ aliflanke fariĝi venkanto, kiam necesas konservi tiun pozicion per malliberigo kaj subpremo al la aliaj, esti devigita semi korpodifektadon kaj suferon? Sed kiu povas vivi en bonfarto, kiu senĉese konserviĝas surbaze de korpodifektado kaj malfeliĉo de aliaj, senĉese estas rabo de vivo kaj movebleco de aliaj estuloj? – Ĉu ne ĉi tie la respondo estas, ke se ĝi ne estas nenormala estulo kun sadismaj inklinoj, tion povas fari nur homo nesentema, homo al kiu mankas kapablo de kompato, estulo, kiu mense troviĝas tre proksime al la primitivaj stadioj de la besto? – Sed en bonfarto, kiu konserviĝas ekskluzive surbaze de batalo, neeviteble ĉiam estas enmiksita timo pri pli aŭ malpli posta malĝojiga rezulto de la batalo. Kaj bonfarto miksita kun timo ne estas perfekta bonfarto, ne estas perfekta feliĉo. La absoluta ekzakteco de "la sortokompaso", kio alivorte signifas la absoutan identecon de nia vivkompreno kun la vero aŭ la realo sekve estas la absolute sola kondiĉo, laŭ kiu ni povas konstrui perfekte feliĉan sorton kaj per tio veni en centprocentan kontakton kun la tute cetera ĉirkaŭ ni troviĝanta plenumo de la dia mondplano kaj same kiel la mondliberiganto fariĝi "unu kun la Patro". Nur fariĝante "unu kun la Patro" ni spertos la realiĝon de la kristnaska mesaĝo: Paco sur la tero, paco en nia menso kaj paco inter ni kaj niaj kunestuloj, homoj, bestoj kaj plantoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.