Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
12-a Ĉapitro
Tie, kie troviĝas la kosma malpliaĝeco de la estulo, ĝi ne povas vidi la perfektecon aŭ la ĉioamon en la naturo aŭ la universo
Kiel antaŭe menciite ni povas en la sortoj de la teraj homoj vidi, ke eĉ en tre granda skalo tiuj estuloj ankoraŭ troviĝas sur erara kurso.
Malgraŭ la saĝo- kaj idealpreskriboj kaj ordonoj de la religioj centmiloj da estuloj direktas sian sorton rekte al la mallumo, al la suferoj, al "la infero".
Kaj la eklezia kristanismo antaŭdiras por tiuj estuloj "eternan perdiĝon".
Sed tiel ne okazas.
Estas ĝuste tra la suferoj, jes eĉ en "la fajro de la infero" mem, ke ni povas vidi la potencan gvidantan manon de la Ĉiopotenco, lian eternan logikon kaj amplenan planon por la vivaj estuloj.
Neniam iu estulo venis en la mondon kaj renkontis la klaran lumon de la suno por fini en "eterna infero", kaj same kiel neniu estulo iam ajn komencis sin vivteni enspirante la kristale klaran aeron aŭ atmosferon de la terglobo por fini en eterna venĝo, torturo aŭ korpodifektiĝo, kiujn elpensis Providenco kiel "punon por pekoj".
Ne, tra "la kompleta mallumo de infero", kie la mizero estas plej granda, ĉiu estulo neeviteble sentos, ke Dio estas plej proksime, devas aŭdi lian voĉon, senti lian savan kaj ŝirman malfermitan brakumon kaj sperti, ke neniam en iu momento liaj karesoj povas forlasi la estulon, sed estos eterne ĉeestantaj tra tempo kaj spaco, tra lumo kaj mallumo.
Sed tion la tera homo ankoraŭ ne sentas.
Ĝi ankoraŭ ne havas tian evoluintan sentokapablon aŭ tiel evoluintajn sensojn, ke ĝi povas vidi lumon en la mallumo, vidi amon malkaŝiĝi en la suferoj aŭ vidi dian perfektiĝon pere de la malfeliĉaj sortoj.
Kontraŭe, ĝi vidas aŭ sentas ĉefe nur mallumon en la mallumo.
Eventualan persekuton, kalumnion aŭ antipation fare de sia proksimulo ĝi sentas kiel "malicon".
En sia eventuale malfeliĉa sorto ĝi vidas sin mem kiel viktimon de ludo de hazardaj superaj senvivaj kaj blindaj fortoj aŭ malfavoron, persekuton kaj "punon pro pekoj" fare de kolera Dio.
Estas memkomprenebla afero, ke en tia situacio ĝi ne povas percepti la plej grandan rezulton de la vivo: "Ĉio estas tre bona".
Tiu homo sentas aŭ opinias, ke tia rezulto estas absurda.
Ĝi ne povas kredi aŭ kompreni, ke la suferoj aŭ ĝia malfeliĉa sorto povas esti bono.
Ĝi sentas sin mem kiel martiron aŭ objekton de granda maljusto.
Kaj estas ĝuste en tio, ĝia kosma "malpliaĝeco" aperas.
Ĉar neniu povas, laŭ kosma vidpunkto, fari maljuston aŭ suferi maljuston.
Ĉio en la dia mondplano estas centprocente utila, kio alivorte estas la samo kiel centprocente amplena.
Tiel la mondplano do estas kulmino de amo.
Sed kiam ĝi estas kulmino de amo, ĝi ja neniel povas esti pli bona.
Kompreni tion kaj agi laŭ tio sekve estas la samo kiel esti "unu kun la Patro", kio denove estas la samo kiel la absoluta kondiĉo por atingi en sia menso la veran pacon kaj per tio sperti tiun "agrablon", kiun promesis la kristnaska mesaĝo de la anĝeloj.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
