Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
13-a Ĉapitro
La teraj homoj estas ankoraŭ nepretaj estuloj koncerne la manifestadon de la dia mondplano
Estas do la kompreno de la estuloj pri la vivo, ilia mensa kompaso, ĉe kiu io eraras. Ĉie, kie oni opinias sin persekutata, sentas sin objekto de "puno" fare de la Providenco, tie montriĝas, ke senkonsidere ĉu la situacio aperas kiel rekta persekuto fare de la proksimulo, ĉu ĝi aperas kiel malsano, malĝojo kaj mizero, senkonsidere el kiu speco estas la sufero, ĝi estas laŭ kosma rigardo tute natura realiĝo de kaŭzo kaj efiko, kiu estas kunefika ero en la perfektigo de la granda kreoprocezo, en kiu la tero transformiĝis el sia fajrostato al sia nuntempa grado de loĝebleco por animala vivo, kaj tra kiu ĝi estos kondukata antaŭen al tia preta stadio, kie la nun ordinaraj suferoj fariĝos fabela memoro. Kiam la estuloj ne havas la ĝustan sintenon al kaj komprenon pri la vivo, en kiu ili mem konstituas parton, ili ankaŭ ne povas gvidi sian sortodirektilon, sian volon, ĝuste. Tial ilia agmaniero fariĝas erara. Per tio ili aktivigas kaŭzojn, kiuj kreas tute aliajn efikojn ol tiujn, kiujn ili antaŭe intencis. Ĉar tiuj eraraj efikoj malkaŝas sian erarecon kiel malharmonion, kiel suferon kaj doloron, kiel malĝojon kaj malfeliĉon, do ĉio apartena al malharmonio aŭ sufero sekve estas ekskluzive efikoj de erara agado. Sed, ĉar erara ago siaflanke povas ekzisti ekskluzive kiel realigo de erara volo kaj tiu povas esti identa nur kun erara kompreno pri la vivo kaj la estado mem, ĉu pri la proksimulo, ĉu pri la naturo, la malfeliĉa sorto, tiam la suferoj kaj la doloroj sekve povas esti nur esprimo de io nepreta en la granda kreoprocezo. Tio plue montriĝas en tio, ke en ĉiuj situacioj, kie la volo kaj sekve ankaŭ la agado realiĝis ĝuste, kio signifas avantaĝe al natura bonfarto por la ĉirkaŭaĵoj de la origino, tie la harmonio kaj sekve la paco finfine fariĝis la natura kaj neevitebla efiko. Ĉi tie estiĝas kvazaŭ ekvilibro inter la energioj, la pensospecoj de la estuloj, iliaj mensa konduto kaj sinteno, ĉi tie la malfeliĉaj sortoj malaperas kiel roso en la sunlumo, kaj la absoluta bonfarto komencas aperi en la sortoj, kion jam anticipe oni povis vidi kiel estante la intenco de la mondplano. En mala okazo la tero ne estus tiel abunde ekipita per kondiĉoj kaj eblecoj por kreado de tia harmonio aŭ feliĉostato kiel tiu, kiun ĝi montriĝas kapabla plenumi pere de la multeco de ĝiaj vivproduktoj rilate al la nombro de estuloj en ĝia regiono. Abundo da eblecoj kaj kondiĉoj por kreo de bonfarto sekve ne mankas sur la tero. La homoj bezonas nur preni kaj utiligi ilin. Sed montriĝas, ke ĝuste tion ili ne kapablas. Ili mortas pro malsato kaj malvarmo meze en paradiza ĝardeno plena de nutraĵo, sunbrilo kaj varmo. Ili murdas, mortigas kaj korpodifektas unu la alian, ĉar reciproke ili kredas, ke la proksimulo estas la "malica" kreanto de ilia sorto. Kaj nenio povas esti pli erara. La proksimulon oni ne korpodifektu, ekstermu aŭ neniigu, sed oni devas utiligi la provizaĵojn de la terglobo, prilabori kaj administri ilin. Sen tiu kompreno pri la vivo oni neniel povas esti en kontakto kun tiu intenco, kiu ekzistas malantaŭ la transformiĝo de la terglobo de eksplodantaj, fandiĝantaj kaj bolantaj fajraj materialoj al mondo kun tiel abundaj viveblecoj por spertado kaj bonfarto tra karno kaj sango kiel tiu, kiun reprezentas la tero. Por kio alie ĉiuj tiuj abundaj vivkondiĉoj, provizoj kaj eblecoj? – Ĉu ne ĉi tie estas montrita al ni la vojo aŭ la direkto por nia spirita aŭ kosma kurso? – Ĉu ne ĉi tie estas klare videble, ke tiu, kiu malamas kaj persekutas sian proksimulon aŭ alimaniere detruas ties eblecojn de vivofeliĉo, agas rekte kontraŭ tiu kreoplano, laŭ kiu okazas la transformiĝo de la tero. La tero transformiĝas de eksplodanta fajramaso al planedo kun tiom superaj kondiĉoj por bonfarto por la nuntempe vivanta nombro de individuoj, ke eĉ estas eblecoj de bonfarto por miriadoj da ankoraŭ nenaskitaj estontaj generacioj. Ĉu oni kredas, ke tiu abundeco de viveblecoj estas kreita, por ke iuj individuoj pereu pro malsano, kripliĝo kaj morto, ĉar ili ne havas aliron al tiuj viveblecoj aŭ provizaĵoj, kaj ke aliaj ruiniĝu en ekscesa manĝado, malŝparego kaj vivapatio pro tro facila aliro al la samaj vivovaloroj? – Ĉu ne ĉi tie estas facile vidi, ke tiuj malagrablegaĵoj ne devenas de eraro en la mondplano. Tiu plano kreis sufiĉe da bonaj materialaj provizoj. La malagrablegaĵoj ŝuldiĝas ekskluzive al la homoj mem. Ili estas produkto de iliaj propraj kompreno, volo kaj agado. Kiam tiuj aliaj kompreno, volo kaj agmaniero rezultigas tiajn konsekvencojn, do montriĝas, ke la mensostato de tiuj estuloj tute ne estas preta. La tero estas tiom progresinta en sia plano de kreiĝo aŭ estiĝo, ke ĝi estas preta por povi doni al la homoj agrablan kaj bonegan restadolokon kun cirkonstancoj por brila bonfarto, totala paco aŭ centprocenta feliĉo. Sed la mensostato de ĝiaj loĝantoj do ankoraŭ ne estas sur la sama alta nivelo kiel tiu stadio de la terglobo en la procezo de kreiĝo aŭ transformiĝo. Ke la mensostato de la estuloj estu progresata por akordiĝi al la menciita perfekta tergloba stadio iĝas fakto pere de tiu kreskado, al kiu la menciita menso montriĝas subigita.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.