Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
14-a Ĉapitro
Tio kio transformas la estulojn al humanistoj kaj kreas "kosman konscion"
La historio de la homaro, kiu iumaniere estas la plej juna aŭ lasta en la menciita granda kreoprocezo, ja montras, ke ĝi havas sian komenciĝon tute malsupre en barbaraj aŭ bestaj vivoformoj kaj daŭrigis tra la primitiva besta naturstato al la nuntempa kultura stato. Estas ĝuste, ke tiu kulturstato prezentas la mortigan principon en epoko, kiu multe superas ĉion, kion oni pli frue kapablis manifesti de la sama principo. Sed estas ankaŭ fakto, ke flanke de tiu praktikado de la menciita principo en formo de militado, mortigoj kaj korpodifektado kreske aperis en la menso de la homoj pligrandiĝanta intereso aŭ kompreno pri tio, ke sen humanismo, kulturo kaj sekve terhoma paco kaj feliĉo neniel povas ekzisti. Ni tial vidas, ke barbaraj leĝoj, kiuj regis antaŭe, iom post iom estas forigitaj. Ne plu estas permesate malkaŝe aĉeti aŭ vendi homojn. Kaj same kiel oni batalis kontraŭ sklaveco, tiel oni nuntempe klopodas pere de polico kaj justico forigi agojn de ŝtelo, mortigado kaj perforto, kaj estas eĉ tiel, ke la kulmino de la plej granda malbono de la homaro, la milito, povas nuntempe ekzisti nur en la nomo de humaneco. Ĉiuj batalas por venki la supozatan malhumanecon de la kontraŭulo. Ĉu ne ĉiuj batalas por krei "juston" kaj pacon? Kiu kuraĝas konfesi, ke ili militas por la kontraŭa celo? – Kaj la rezulto de ĉiu tiu tuta batalado, de tiu realigado de suferoj, ne forestas. Tiu rezulto vere estas la krisolo de fandujo de la homaro. El la procezo povas aperi absolute nur tiu sola preta rezulto: humaneco. Kaj ju pli teruran militon, korpodifektadon kaj suferon la estuloj praktikas unu al la alia, des pli rapide akceliĝas tiu rezulto. Ĉia sufero estas ja absoluta signo, ke oni elvokis kaŭzojn, kiuj kontraŭas al la mondplano, kaj ĉia vera bonfarto same neskueble estas signo, ke oni elvokis kaŭzojn, kiuj estas en kontakto kun la menciita plano, estas en harmonio kun la transformado de la terglobo al hejmloko de humaneco kaj perfekteco, kaj tial neniu estulo povas daŭre resti sen scio pri tio. La suferspertoj ja iom post iom amasiĝas en la konscio kaj formas precipe la antaŭe priparolitan "kartotekon", kiu je ĉiu momento decidas, kiamaniere ni konceptu aŭ sentu ĉian novan sperton. En la ĉiutaga vivo ĉia sperto estas sensebla nur pere de komparo kun la enhavo en la menciita kartoteko. Dependas de tiu kartoteko ĉu oni komprenas tion, kion oni vidas aŭ spertas. Kiel mi antaŭe priparolis, oni estas tute nekapabla rekoni ĉiun travivaĵon, al kiu oni ne havas analogan memoron. En tia okazo ĝi estas por ni tute nekomprenebla. Kaj tie, kie ni ne komprenas la aferojn, ni necese agas blinde. Kaj tie kie tiu mensa blindeco ekzistas kiel bazo por niaj volo kaj agmaniero, tie ni kompreneble el kosma vidpunkto ne scias, kion ni faras. Kaj ĉar ekskluzive nur tie ni povas agi kontraŭ la mondplano, kontraŭ la humaneco, ĉia malhumana ago en la realo povas estiĝi ekskluzive nur kiel produkto de nescio. Kaj estas la kompreno pri tio, kio transformas nin al humanistoj. Kiam same kiel Kristo oni komprenas, ke oniaj persekutantoj aŭ ĉiuj estuloj, kiuj praktikas malhumanecon aŭ alivorte antipation, koleron, persekuton, malamon kaj venĝon kontraŭ oni, agas komplete en mensa blindeco aŭ nescio, do tio ja forigas la veran akrecon en ilia agado al ni. Tiam oni komprenas, kiel malsaĝaj estas ĉiaj indigno, malamo kaj venĝo kontraŭ tiaj estuloj. Kaj tial oni ne koleras kontraŭ tiaj estuloj, same kiel oni tion ne faras al eta senhelpa infano en la lulilo aŭ kontraŭ aliaj mense neplenkreskaj estuloj, al mensmalsanuloj kaj mensreduktitoj. Kaj ĝuste surbaze de tiu konscistato la plej aĝaj aŭ plej grandaj saĝuloj de la homaro predikas la preskribojn, ke oni ne juĝu, ne venĝu aŭ alimaniere kaŭzu suferon al estuloj, sed ke oni alturnu la dekstran vangon post frapo sur la maldekstra kaj entute amu sian proksimulon kiel sin mem. Surbaze de tiu konsciŝtupo tiuj preskriboj estas manifestitaj, kaj ĝi konstituas la en la Biblio priparolitan "sanktan spiriton", kiu en mia ĉefverko Livets Bog estas esprimita kiel "kosma konscio".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.