Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
15-a Ĉapitro
Tra evoluo de la kapablo kompreni kaj pardoni iras la vojo al "kosma konscio"
"Kosma konscio" do estas la samo kiel "la preta menso" de la tera homo, tiu menso, kiu estas la celo en la granda kreoprocezo aŭ la transformiĝo de la tero, tiu mensa evolustadio, kiu, kiam la plimulto de ĝiaj individuoj posedas ĝin, ĝuste faras la homaron kapabla kompreni la mondplanon kaj per tio esti en kontakto kun la granda kreoprocezo mem kaj administri kaj dividi la abundajn vivproduktojn kaj doneblecojn de la tero laŭ tia maniero, ke neniu plu malsatos aŭ suferos pro malvarmo, neniu plu sentos inklinon rabi aŭ ŝteli de aliaj, neniu plu mortos pro mizero aŭ superfluo, same kiel tiu konscistato estas esprimo de tiel granda kaj ampleksa mensa kartoteko, ke pere de ĝi la individuo kapablas senti ĉiujn okazaĵojn de la vivo kiel de la Providenco superabunde aranĝitan instruprocezon, kiu tra la memorformiĝo neeviteble kondukas ĉiujn estulojn al la rekono de la granda rezulto: "Ĉio estas tre bona", aŭ rekono de la identeco de la mondplano kiel kulminanta amo, manifestita tra ĉiu viva estulo sendepende de tio, kiel ajn ĝi aspektas, kion ajn ĝi pensas, aŭ kiel ajn ĝi eventuale agas. Ĉiu moviĝo, ĉiu vibro, ĉiu ago estas manifestado de Dio, estas lumo kaj amo kaj sekve kreado de bonfarto por ĉiuj vivaj estuloj. Vere, esti en kontakto kun tiu kreado, tio estas plenumo de la plej granda evangelio de la vivo aŭ realigado de la brila kristnaska mesaĝo de la anĝeloj: "Paco sur la tero".
      Tial nia plej sincera deziro por ĉiuj teraj homoj do devas esti, ke kiel eble plej rapide ili lernu kompreni ĉion, kion hodiaŭ ili malŝatas, ĉion, kion nuntempe ili inklinas persekuti, ĉar kun la vera kompreno ili povas nur pardoni tiujn estulojn, kiuj laŭ ilia opinio agis malĝuste al ili, tiujn estulojn, kiuj kalumniis ilin aŭ eĉ laŭ fizika vidpunkto eĉ detruis ilian vivofeliĉon. Nur per la trejnado pri pardonado malfermiĝas la vojo al "kosma konscio". Sed ĉar oni ne bezonas tiun trejnadon sur tiuj kampoj, kiuj havas onian plenan simpation kaj amon, ĉar ĉi tie ĉio ja estas jam pardonita, oni sekve povas malfermi la pordojn de la ĉiela regno nur per sia amema brakumo al ĉiuj siaj malamikoj. Estas ĝuste, ke tio ne estas facila, kaj ke eble ili tute ne tolerus aŭ komprenus tian ĉirkaŭbrakon, sed tio ja ne povas malhelpi al ni fari tion en niaj pensoj. Ne ekzistas malamiko, kiun ni tiamaniere ne povas preni al nia koro kaj per tio liberigi nian luman spiriton de la malhelaj makuloj, kiuj hodiaŭ malhelpas al la homo senti la akompanadon de la eterna Patro tra sferoj kaj zonoj, tra tempo kaj spaco, por eterne.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.