Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
2-a Ĉapitro
"Envolviĝo" kaj "elvolviĝo"
Tiel la konscio de ĉiu viva estulo estas bazita sur avido kaj la volo elvokita surbaze de ĝi. Ke granda parto de la manifestaĵoj de la individuo okazas kiel aŭtomataj funkcioj, kiel ekzemple ĝia interna organfunkcio, tio ne ŝanĝas nek malverigas la principon. Laŭ Livets Bog (La Libro de la Vivo) aŭtomatfunkcioj povas estiĝi nur per tio, ke unue ekzistas maldorma tagokonscia avido (A-scio) kaj poste tra konscia volgvidado realiĝis praktika manifestado kaj agado (B-scio), finfine, post sufiĉe da ripetado estiĝas rutin- kaj kutimfunkcioj (C-scio), kio estas la samo kiel aŭtomatfunkcioj. Tiel tiu interna forto aŭ la avido kaj volo de la individuo estas tiu "lumo", kiun la Biblio lokas en la "unua tago" de la kreado. Sed kion oni do komprenu per la "unua tago" de la kreado? – Laŭ Livets Bog la vivo kaj sekve la kreado neniam ajn komenciĝis, egale kiel la menciita kreado ankaŭ neniam povos ĉesi. Sed tiu eterna estado aperas en du alternaj sekcioj, kiujn mi en la sama libro nomis "envolviĝo" kaj "elvolviĝo" aŭ "evoluo" kaj tiuj realaĵoj kune konstituas tiun parton de la vivspertado, kiun mi nomis "la spiralo". "Envolviĝon" oni ĉi tie komprenu kiel formon de spertado, kiu estas rekte kontraŭa al tiu, kiun ni nun spertas en formo de "elvolviĝo" aŭ "evoluo". Tra ĉi tiu laste menciita formo la estulo pli kaj pli riĉiĝas je spertoj, per kiuj kreskas ĝiaj sento kaj inteligento, tiel ke la estulo fariĝas pli kaj pli intelektigita aŭ pli kaj pli spirita, dum tra la "envolviĝo" la estulo pli kaj pli ligiĝas al la materio, transformiĝas de spirita estulo al tiu materia fizika estulo, kiu estas komplete nescia pri sia origina spirita stato. Dum la kulmino de "evoluo" okazas en la plej alta spirita sfero, en "la dia mondo", la kulmino de "envolviĝo" okazas en la plej materia regno, "la bestoregno" aŭ la zono de la mortiga principo, kiu ĝuste kulminas en la sfero de la teraj homoj. Tiuj du sekcioj de la spiralo milde kaj tre malrapide transombras unu en la alian, tiel ke ne aperas akre koncentrita limlinio inter ili. Tial ni vidos, ke tra certa parto de la spiralo "evoluo" kaj "envolviĝo" okazas samtempe. Unu el la esprimoj de "envolviĝo" estas malfortiĝanta dikoncepto ĉe la tera homo aŭ ĝia kreskanta materiisma stato, kiu finfine kulminas en la kompleta aŭ centprocenta dineado kaj ĝia responda centprocenta interesiĝo aŭ okupiteco pri la materio. En tiu stato estas maleble por la individuo kredi aŭ kompreni, ke povas ekzisti viva konscio, Dio aŭ Providenco malantaŭ ĉiuj funkcioj de la naturo. Ĝi kredas pri sia speco, ke ĝi estas la plej alta ekzistanta formo de manifestado de vivo, kiu entute povas ekzisti.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.