Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
3-a Ĉapitro
La instinkto estas restaĵoj de estinta "kosma konscio"
Se ni reiras en la evoluo, ni vidas, ke antaŭaj homoj laŭ materia mezuro estis pli primitivaj, sed en sia rilato al la naturo aŭ al Dio ili ankoraŭ grandskale reprezentis restaĵojn de estinta "kosma konscio".
Tiaj estuloj absolute ne povas imagi, ke ne ekzistus viva Providenco, Dio aŭ dieculoj malantaŭ ĉiuj diversaj fenomenoj de la naturo.
Sekve malantaŭ la bruego de la tondro, malantaŭ la grandioza potenco de la ŝtormo, malantaŭ la surfo de la maro kiel ankaŭ en vulkanoj, rokoj kaj montoj aŭ malantaŭ kometoj, suno kaj steloj ili vidas regantajn supernaturajn spiritojn.
Por ili estas neimageble, ke la menciitaj realaĵoj estus hazardaj, senvivaj aŭ mortaj fenomenoj.
Tiel ĉi tiuj estuloj vivas en pli granda kontakto kun la Providenco ol faras la materiisma kulturhomo, kiu nek kredas nek povas kompreni Providencon.
Ke la naturhomo ne plu povas komprenigi al si tiun Providencon en realaj sciencaj aŭ inteligentecaj pensospecioj ja estas memkomprenebla afero.
Tiu kapablo ja antaŭ longe estas malfunkciigita pro la okazanta "envolviĝo", al kiu la homo estas subigita.
Ĝian percepton de la Providenco malantaŭ ĉiuj aferoj, ĝi povas percepti nur per ĝia instinkto.
Ĝiaj religiaj perceptoj esprimiĝas nur en instinktaj sensetoj kaj fenomenoj.
Kaj ĉi tie la pratempaj restaĵoj de "kosma konscio" aperas kiel identaj kun tio, kion en la ĉiutaga vivo ni nomas la instinkto.
Se ni iras pli malantaŭen en la evoluo kaj tie rigardas la estulojn, kiujn ni nomas bestoj, ni vidas, ke tiu ĉi instinkto estas eĉ pli domina aŭ gvida en la konscio de tiuj estuloj. Estas tiu instinkto aŭ tiu restaĵo de degeneranta "kosma konscio", kiu en multege da manieroj gvidas ĉi tiujn estulojn sur kampoj, kie en la fizika sfero ili ankoraŭ ne povis proprigi al si sciencan maldorman tagokonscian komprenon. Kion vi opinias pri la eta kokido, kiu komencas skrapserĉi grenojn aŭ grajnojn tuj post sia elveno el la ovo, aŭ pri la certa flugo de la migrobirdoj milojn da mejloj ĉirkaŭ la terglobo al la dezirataj celoj? – Ĉu homo kapablas tion fari? – Ĉu por ĝi ne necesas unue havigi al si tiun kapablon per peniga studado kaj poste apogi ĝin per kompaso aŭ aliaj instrumentoj, mezuroj kaj kalkuloj? Se ni iras ankoraŭ pli malantaŭen en la evoluo kaj rigardas la vivoformojn, kiujn ni nomas "plantoj", ni vidas, ke ĉi tiuj estas komplete dominataj de la instinkto aŭ la restaĵoj de degeneranta "kosma konscio". Dum la aliaj menciitaj specioj, la teraj homoj kaj la bestoj, krom sia instinkto aŭ mortanta "kosma konscio" ankoraŭ havas komencan vekiĝantan tagokonscion, la fizika vivo de la plantestuloj kontraŭe estas bazita ekskluzive sur ilia instinkto. Ili ankoraŭ ne havas tagokonscion en la fizika sfero. Sed tra antaŭa minerala estado tiu estulo tamen atingis la fizikan sferon. Per interna avido ĝi iom post iom tiom envolviĝis en la fizikan materion, ke ĝi ricevis fizikan organismon, per kiu povas komenci estiĝi reagoj de influoj de la ekstera fizika naturo. Kaj ĝuste pro ĉi tiuj reagoj la estulo ricevas pli kaj pli grandan kapablon manifesti altiron kaj avidon al la fizika materio, en kiun ĝi do pli kaj pli "envolviĝas", fariĝas besto kaj poste tera homo, en kies vivoformo la sama altiro atingas kulminon en la mortiganta kaj malamanta individuo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
