Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
4-a Ĉapitro
La memorkapablo malantaŭ la kapablo de sensado kaj rekonado
Samtempe kun ĉi tiu "envolviĝo" en fizikajn materiojn, kiu faras la estulon peza kaj terligita, okazas la komenciĝo aŭ la unuaj stadioj de tiu procezo, kiun ni nomas "evoluo".
Tra la menciitaj reagoj pro la kontakto de la individuo kun la ekstera fizika naturo estiĝas en ĝia konscio memoroj pri ĉi tiuj reagoj.
Estas ĉi tiuj memoroj, kiujn ni nomas spertoj.
Tiel iom post iom spertoj post spertoj ariĝas en la konscion de la individuo en organon taŭga por tio.
Estas ĉi tiu organo, kiun en Livets Bog vi trovas sub la nomo "la memorkorpo".
En kunligo kun la sumigita amaso da spertoj tiu ĉi korpo fariĝas kvazaŭ tuta kartoteko por la individuo.
Sen tiu ĉi "kartoteko" sensado estus tute neebla por iu ajn estulo.
Se en ĉi tiu momento vi perdus komplete vian memoron, do sensado estus same malebla.
Estas ĝuste, ke vi tamen povus vidi, aŭdi, senti aŭ sensi la reagojn de la kontakto de via organismo kun la ekstera naturo, sed estus komplete maleble por vi identigi ĉi tiujn reagojn, alivorte, estus tute maleble por vi scii, kion vi vidas, aŭdas, sentas aŭ sensas.
En tia okazo vi ne povus scii, kie en ĉi tiu momento vi troviĝas.
Ni supozu, ke vi aŭdus homon paroli.
Sed tiam vi povus kompreni nenion ajn de la parolo.
La bazo por via kapablo kompreni ion, estas ekskluzive la spertoj, kiujn vi eventuale jam antaŭe havas sur la koncernaj kampoj.
Ju pli da spertoj vi havas pri la menciitaj kampoj, des pli grandan kapablon vi havas por kompreni ilin kaj finfine, kie via spertomaterialo estas sufiĉe ampleksa, vi povas tute kontroli la kampojn aŭ la temojn.
Rekte kontraŭe estas samgrade, kiel vi ne posedas la menciitajn spertojn.
Sed kvankam vi ne komprenas la temojn, tio ja ne malebligas, ke vi bone povas aŭdi la parolon pri ili kaj ke via aŭdokapablo estas same bona kiel tiu de la estuloj, kiuj komprenas la parolon.
Kiel vi vidas, la aŭdokapablo ne sufiĉas.
La samo okazas koncerne ĉion, kion vi vidas.
Se en via memoro vi ne havas spertojn parencajn al tio, kion vi vidas, vi povas neniel kompreni aŭ percepti, kio estas tio, kion vi vidas.
Estas ja tiu afero, sur kiu ĉia superstiĉo estas bazita.
Naturhomo de la plej malhela ĝangalo de la interno de Afriko, kiu vidas unu el la modernaj teknikaj mirindaĵoj de la kulturoj, kiel ekzemple aŭtomobilo, flugmaŝino aŭ alia formo de maŝino kaj perceptas tiajn aferojn kiel "sorĉon" aŭ kiel "supernaturajn", faras tion ekskluzive pro tiu cirkonstanco, ke neniam ajn antaŭe ĝi spertis ion ajn similan kaj sekve ĝia spertaro aŭ memoro estas komplete malplena je tiaspecaj spertoj.
Sekve en neniu alia maniero ĝi povas komprenigi al si, kiamaniere la maŝino povas funkcii, ol per la imago, ke ĝi estas animita de supernaturaj nevideblaj fortoj.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
